ESP-NOVAJxOJ

CxINIO

l Okaze de la 113-a datreveno de la apero de la Unua Libro de Esperanto, la Esperanta Centro por Infanoj de la Jiangsu-a E-Asocio okazigis la 14-an de julio la ceremonion de sia fondigxo en la elementa lernejo Hengxing en la urbo Yancheng, Jiangsu-provinco. En la sama tago lokaj e-istoj faris surstrate propagandon kaj konsultigxon pri Esperanto. E-kurso funkcias en la nomita lernejo, kies estro estas e-isto Li Wenxian. Se vi volas kontaktigxi kun ili, skribu al: Yao Kaishen, 23 Huancheng Beilu, Yancheng, Cxinio 224001 aux rete al Cui Jianhua: cuijh@nju.edu.cn

BULGARIO

l Inter la 1-a kaj la 8-a de septembro 2000 okazos TEJO-trejnseminario en Varna, Bulgario, pri la temo: "Balkana junulara kunlaboro por kulturo de paco", aparte aktuala sur Balkanoj. Kadre de la seminario okazos trejnadoj en diversaj formoj: prelegoj, vizitoj, laborgrupoj kaj diskutrondoj. Samtempe 10-15 komencantoj partoprenos Esperanto-kurson. Pliaj informoj: Lokaj organizantoj: Sabira St