Esperanto-paco-Cxinio

de DINKO MATKOVIC (Kroatio)

ANTAUx 70 jaroj unu Zamenhofa semo flugis al la Adriatika Maro kaj falis sur la cxiamverdan insulon Hvar, kiu tiam trovigxis en la regxa Jugoslavio. La semo trovis favoran grundon en unu cxemara vilagxo, kie kelkaj sxuistoj entuziasme akceptis post la Unua Mondmilito ideojn de Karl Marx kaj Lenin. Laux rekomendo de la tiama Komunista Partio ili lernis la internacian lingvon Esperanton. Tiucele ili havigis al si kelkajn E-librojn (vortaroj, Fundamenta Krestomatio, Leteroj de Lanti, kelkaj libretoj de SAT) kaj ricevadis E-gazetojn (La Suda Stelo, Esperanto, Sennaciulo). Unu el ili, kiu nomigxis Havana Toma, estis persista en la lernado kaj restis fidela esperantisto gxis sia morto en 1963. Li ecx gvidis kurson en El-Shatt (Egiptujo), kie multaj logxantoj el la cxemara regiono trovigxis en la rifugxinta kampadejo post la kapitulaco de fasxista Italio en septembro 1943.

En 1941, kiam naziista Germanio kaj fasxista Italio atakis Jugoslavion, mi estis 15-jara lernanto. Kun knaba scivolo mi foliumis Esperanto-kroatan vortaron, kie trovigxis ankaux gramatikaj reguloj. Kompare kun la germana, kiun mi lernis en mezlernejo, Esperanto estis multe pli simpla kaj facila. Sed de 1943 mi ne povis lerni Esperanton, cxar mi partoprenis popolliberigan batalon, kies celo estis ne nur venki okupantojn kaj iliajn helpantojn, sed ankaux batali por socialismo. En tiu milita jaro mi igxis radiotelegrafisto. En majo 1945, kiam la Dua Mondmilito finigxis en Euxropo, mi ne volis resti en armeo, cxar mi deziris dauxrigi mian lernadon. Nova socialisma Jugoslavio favoris Esperanton kaj en Beogrado kaj Zagrebo, kie mi studis, mi povis ekzerci Esperanton en E-kluboj. Tiel mi konatigxis kaj amikigxis kun multaj esperantistoj. Mi studis la anglan kaj kroatan lingvojn (mia gepatra dialekto diferencas de la standarda kroata lingvo) kaj mi povas diri, ke Esperanto helpis al mi lerni tiujn lingvojn, cxar gxi donas bonan lingvistikan bazon. Bona Esperanto-angla vortaro de Edward Millidge helpis al mi ankaux lerni anglajn vortojn en komparo kun la Esperantaj.

Grava instigo por mi en mia esperantista vivo estis ankaux la 38-a UK okazinta en Zagrebo en 1953 kaj mi publikigis raporton pri gxi kaj poste mi partoprenis kelkajn nialandajn kaj internaciajn E-renkontojn kaj mi skribis pri Esperanto en kelkaj gazetoj. Aparte grava por mi estis la Internacia Pedagogia Seminario okazinta en 1960 en Bohinj, Slovenio. Al tiu slovenia lago venis instruistoj de kelkaj euxropaj landoj. S-ano M. Erbetta el Svisujo konatigis nin pli detale kun interlerneja korespondado konata sub la nomo "Grajnoj en vento". Krom la angla lingvo instruata dum regulaj lernejhoroj, mi instruis lernantojn ankaux Esperanton en la lernejo en nemultnombraj grupoj po 2 lecionojn semajne. Tiuj lernantoj, kiuj elektis Esperanton libervole, skribis, pentris, kolektadis ilustritajn posxtkartojn, posxtmarkojn, monerojn kaj fotojn — ni devis kelkajn samformatajn pagxojn multigi en 15-20 ekzemplerojn kaj sendi al grupestro, kiu ricevadis tiajn sendajxojn el diversaj eksterlandaj lernejoj kaj li resendis al ni albumon. Ni apartenis al la 4-a rondo kaj tiel miaj lernantoj povis ekscii multe pri siaj samagxuloj el diversaj landoj.

La renkontoj kun esperantistoj ne nur en diversaj lokoj en eksa socialisma Jugoslavio, sed ankaux en eksterlando (Vieno, Salzburgo, Triesto, Milano, Ausburgo, Freiburgo, Oksfordo, Londono, Parizo, Prago, Varsovio, Kievo kaj Leningrado) konvinkis min, ke esperantistoj estas pli kulturaj, pli amikaj kaj pli helpemaj ol aliaj homoj. Jarlibroj de UEA kaj SAT multe helpas por plani vojagxojn kaj ankaux dum vojagxoj. Dank' al Esperanto mi bone konatigxis kun Slovenio kaj ellernis ankaux la slovenan lingvon. Do, Esperanto helpis al mi multe por largxigi mian scion kaj multigi miajn vivspertojn.

Mi ne memoras, en kiu jaro mi farigxis abonanto de la monata gazeto EPCx, sed mi pensas, ke mi apartenas al la unuaj abonantoj. Tiel mi povis sekvi disvolvon en tiu vasta lando, kiu dank' al tiu revuo ne estas malproksima al mi, cxar mi povis ne nur vidi belegajn fotojn, sed ankaux legi diversajn artikolojn (mi ecx tradukis unu artikolon pri la influo de konfuceanismo je cxinoj kaj sendis al unu gazeto, sed, bedauxrinde, gxi ne estis publikigita). Tre interesa estas cxina ekonomia kaj politika formulo: du ekonomiaj sistemoj en unu lando. Mi esperas, ke la Cxina Popola Respubliko ne forlasos socialismon kaj ne revenos al kapitalismo kiel tio okazis en multaj orienteuxropaj landoj, kie nun la granda plimulto de la popoloj vivas ekonomie pli malbone ol en la socialisma socio. Al ses respublikoj konsistigantaj la eksan Jugoslavion la reveno al kapitalismo alportis ne nur ekonomian regreson, sed ankaux militajn kruelojn post 45 jaroj. Pro pli rapida ekonomia progreso en la 21-a jarcento Cxinio farigxos pli potenca lando, kiu povus ankaux multe helpi por disvastigi la internacian lingvon Esperanto ne nur en Azio, sed ankaux tutmonde.

Mi nun kiel 75-jarulo diras: Mi estas felicxa, ke mi suficxe frue en mia vivo eksciis kaj ellernis Esperanton kaj ke mi multe utiligis kaj utiligas gxin restante fidela al la Zamenhofa humana ideo.

Kiel mi kreskis kun "El Popola Cxinio"

de DRAHOMIR KOCVARA (Cxehxio)

MI farigxis esperantisto fakte en 1950, kiam mi sukcesis cxe ekzameno pri kapablo instrui Esperanton. Kvankam mi komencis studi Esperanton jam en 1947, tamen tio estis nur epoko instrua kaj studa, kiam mi ne komprenis kian signifon havus nia lingvo, kia gxi estus enkondukita en la tuta mondo.

Tiam mi decidis aboni iun gazeton ekstereuxropan. En Heroldo de Esperanto, kiun mi jam abonis, mi eksciis pri naskigxanta EPCx, kaj senhezite mi abonis gxin. Laux aspekto gxi tiam estis tre modesta, sed laux enhavo gxi estis por euxropanoj tre alloga, ricxenhava kaj bone informanta pri cxiuj sferoj de vivo en Cxinio.

Agrabla surprizo okazis cxiam antaux nova jaro, kiam abonantoj ricevadis belegajn kalendarojn, kiuj estis propagandiloj ne nur de Cxinio, sed ankaux de nia movado. Kalendaroj propagandis dum tuta jaro. Ankoraux pli efika propagando estis tiuj dissendataj paperaj eltondajxoj mane faritaj. Tio estis propagando dauxra, cxar multaj s-anoj kadrigis ilin por dauxra ornamo de logxejo. Vizitantoj en nia legxejo cxiam demandas, de kie ni gajnis tian fajnajxon de orienta arto.

EPCx evoluis el griza kolombo al multkolora fiera pavo. Hodiaux mi devas konstati, ke gxi estas la plej bela Esperanta gazeto en la mondo. Cxiu povas en gxi trovi, pro gxia enhava bunteco, artikolojn laux propra intereso. Min cxiam ravis artikoloj pri protekto de homa sano kaj pri kuracaj metodoj, kiuj havas miljaran tradicion. Avide mi cxiam legis ilin kaj inter amikoj mi rakontis pri gxia principo. Akupunkturo estas apenaux konata kuracmetodo kaj mi opinias, ke estas granda merito de EPCx, ke gxi nuntempe estas ofte uzata en Euxropo. Mi memoras, ke pri artikoloj, kiuj vekis intereson en eksterlando, estis eldonataj apartaj brosxuroj. Tiu fakto instigis min, ke mi komencis tradukadi ilin por nia faka preso pri homa sano. Hodiaux, kiam mi estas en movado, mi devas konfesi, ke tiu tradukado tre helpis al mia lingva perfektigxo kaj devigis min studi Esperanton pli profunde. Mi povas diri, ke dank' al EPCx mi transformigxis. El simpla esperantisto mi farigxis batalanto por venko de nia ideo, ke cxiu homo en la mondo sciu por internacia interkomprenigxo la internacian lingvon Esperanto. Mi jam nun povas imagi la estontan mondon, kie radio kaj televidelsendoj parolos en Esperanto, kompreneblaj por la tuta homaro. Gazetaro de la tuta mondo estos komprenebla por cxiuj. Ne ekzistos plu en internaciaj konferencoj interpretistoj. Filmoj kaj teatrajxoj povas esti ludataj por la tuta mondo, sen lingva baro. Elstara literaturo kaj poezio estos presataj por bezono de la tuta mondo. Edukado de junularo faros fantazian salton antauxen. Studado ne plu estos barita per lingva baro. Cxiu povas studi kie ajn en la mondo. Dank' al la komuna lingvo la homaro estos pli edukita. Signifaj eltrovoj havos facilan vojon por esti rapide enkondukitaj kaj uzataj.

Songxo de nia majstro Dr. Zamenhof en proksimaj jaroj realigxos. EPCx havas je tiu venko propran meriton. Mi estas felicxa, ke mi restis dum tuta 50-jara epoko fidela leganto de EPCx. Tiu luksa gazeto rekompencis min per pliperfektigxo. Mi estas dankema al cxiuj, kiuj preparas gxin. Mi deziras al la redakcio kaj al cxiuj legantoj, ke en pluaj jaroj ili sukcese fosu sian sulkon.

EPCx kaj mi

de SZENTGYORGYI ZOLTAN (Hungario)

KIAM mi en 1985 komencis aboni EPCx-n, mi ne pensis, ke mi abonadas gxin gxis miaj cirkonstancoj permesas. Mi post 180 ekzempleroj kun gxojo kaj kun kvieta konscienco povas diri, ke mi decidis gxuste, kiam mi komencis aboni EPCx-n.

Antaux EPCx-legado mi sciis malmulte kaj malprave pri la cxina popolo kaj pri Cxinio. Mi volis ekkoni Cxinion, kaj al tio EPCx donis bonegan kaj perfektan helpon.

La unua ekzemplero post mia abono prezentas al mi bildojn pri Tibeto. En esplanado estas ora cervo, kaj en fono la majesta Potala-palaco inter tero kaj cxielo. La bildo memorigis min al la mirakla cervo el hungara legendo, kaj la palaco al Sandor Korosi Csoma, kiu eliris el Transilvanio al Tibeto kaj farigxis mondfama tibetologo kaj lingvisto. Tio vekis en mi personan simpation kaj pli grandan intereson al la revuo kaj al Cxinio.

Mi bedauxras, ke mi ne de la unua numero abonis la revuon, cxar baze de dekkvin-jara abonado mi asertas, ke EPCx sisteme, varie, facile kompreneble kaj multkolore prezentis la 5 000-jaran historion de Cxinio kaj prezentas la antikvan, nunan kaj estontan Cxinion.