Raportoj pri la okcidenta Hubei-provinco (I)

La ginko, la plej granda en Cxinio, altas 30 metrojn kaj la brusta diametro estas 6 metroj. Oni diris, ke la trunko de la arbo estis rompita de fulmo, sed cxe gxia radiko elkreskis 17 trunketoj, kiuj formis la nunan aspekton. Kvankam 1 500-jara, gxi estas vivipova kaj cxiujare donas 750 kg. da fruktoj.

de WANG HANPING

EN Cxinio estas 30 auxtonomaj subprovincoj kaj la plej nova el ili estas la Enshi-a Tugxja- kaj Mjaux-nacia Auxtonoma Subprovinco fondita en 1983. Enshi situas en la okcidenta Hubei-provinco meze de Cxinio. Tie estas multaj montaroj, kaj pro tio la ekonomio progresis kompare malrapide. Tial la subprovinco estis enlistigita kiel disvolvota loko kadre de la Plano de Disvolvado de la Okcidento de Cxinio, kvankam gxi ne estas ene, nur najbare al tiu regiono. Fine de la pasinta printempo mi vizitis 5 el la 8 gubernioj de la subprovinco kaj plezure perceptis iliajn belajxojn.

TREZORO PROFUNDE EN MONTARO

Mi konfesas, ke antaux mia vizito al Enshi mi neniam auxdis pri gxia nomo. La loko sin kasxas profunde en montaroj, kaj la distanco inter gxi kaj la provinca cxefurbo Wuhan estas 700 kilometroj. Pro tio gxi estas malofte vizitata de la provincanoj kaj alilokanoj. S-ro Hu, kiu akompanis nin dum la vizitado, diris, ke li venis labori en la loko antaux 30 jaroj. Tiam li devis unue sxipveturi de la provinca cxefurbo kaj poste veturi per auxtobuso, kaj tiamaniere li bezonis 3-4 tagojn por atingi la lokon. Nun sola auxtoveturado postulas unu tagon kaj aviado nur unu horon.

En la cxefurbo de la subprovinco s-ro Guo, subprovincestro, konigis al ni la gxeneralan staton de la loko. La subprovinco areas 24 milojn da kvadrataj kilometroj, kun 3.8 milionoj da logxantoj. Krom Han-nacio, tie vivas ankaux 28 nacimalplimultoj, kaj la tugxja-oj kaj mjaux-oj konsistigas duonon de la totala logxantaro. S-ro Guo estas membro de Tugxja-nacio.

Montaroj kovras kvar kvinonojn de la areo de la loko. Tie la montoj estas apikaj kaj riveroj torentaj. Tie estas ricxa rezervo de akvoenergio, minoj kaj diversaj kreskajxoj.

Menciindas selena mino kaj amonitoj. 45.8% de la areo de la subprovinco estas kovritaj de primitivaj arbaroj kaj miloj da specoj da vegetaloj estas konstatitaj. Inter ili trovigxas 33 raraj postvivintaj specoj, inkluzive de ginko kaj metasekvojo. La loko estas konata ankaux kiel tenejo de kuracherboj de la meza Cxinio, kie troveblas duono de la specoj de la cxinmedicinaj kuracherboj.

En Enshi, kiel "botanika gxardeno", ni unue vidis la unuan mirindajxon — cxina ginko. En iu Tugxja-nacia vilagxo en Xuan'en-gubernio ni vidis ginkon, la plej grandan en Cxinio. La arbo altas 30 metrojn kaj la brusta diametro estas 6 metroj. Oni diris, ke la trunko de la arbo estis rompita de fulmo, sed cxe gxia radiko elkreskis 17 trunketoj, kiuj formis la nunan aspekton. Kvankam 1 500-jara, gxi estas vivipova kaj cxiujare donas 750 kg. da fruktoj.

La rezervejo de la monto Sep Fratinoj en Xuan'en estas unika kreskejo de kolombo-arboj de Cxinio. La blankaj floroj de la arbo estas belaj kaj aspektas kiel kolomboj ekflugontaj kontraux vento. Same kiel ginko, kolombo-arbo estas postvivinta vegetalo kaj unuagrada protektata arbospeco en Cxinio. Antaux 10 jaroj fakuloj trovis tie 1 700 hektarojn da kolombo-arboj, kaj kune kun ili kreskas 892 specoj da aliaj arboj kaj 146 specoj da sovagxaj bestoj, kaj inter cxi tiuj estas 14 raraj specoj. Kiam ni atingis la lokon, ni vidis multajn "blankajn kolombojn". Oni diris, ke en la unuaj someraj tagoj la loko estas lando de "blankaj kolomboj".

Originala geografia medio dotis Enshi per originalaj biologiaj produktajxoj kun lako kaj oleo de pauxlovnio (Paulownia fortunei) kiel ekzemploj. La lokanoj estas sin liberigantaj de konservativismo kaj sinfermo kaj utiligas siajn avantagxajn ricxfontojn por starigi serion da bazoj por originalaj produktajxoj. Iuj legomoj estas eksportataj eksterlanden.

EN LA MEZO DE ARBARO

En Enshi ni rimarkis, ke iuj loknomoj karakterizigxas per interrilatoj kun imperiestro. Oni diris al ni, ke Tugxja-nacio estas indigxena. En Yuan-dinastio (1279-1368), por pli efike praktiki regadon super la regionoj de nacimalplimultoj, la centra registaro instalis heredeblan oficon Tusi, kiu gxuis certagradan auxtonomecon. En l735 la ofico estis abolita, kaj estis starigita la administra distrikto gubernio. En la cxina lingvo "Enshi" enhavas la sencon de "favoro de imperiestro", kaj "Xianfeng", nomo de gubernio, estas nenio alia ol la titolo de imperiestro de Qing-dinastio (1644-1911). Ni forveturis de Xuan'en al Xianfeng por viziti la ruinon de kastelo de Tusi.

La kastelo nomata Tangya cxe monto kaj akvo kovras 100 hektarojn. Gxi iam estis la politika, ekonomia kaj kultura centro cxe la limo inter Hubei- kaj Sichuan-provincoj. Rigardate de malproksime, montrigxas verda konturo de la kastelo, en kiu ni vidis stratojn pavimitajn per longaj sxtonblokoj, murojn el argilo kaj sxtono, sxtonajn arkadojn kaj tombojn de Tusi-regantoj. Tie estas familio Qin vivinta 18 generaciojn, pli ol 400 jarojn tra 3 dinastioj.

Enshi estas arbara maro en la okcidenta Hubei-provinco, dum Xianfeng — la centro de la arbaro. 59% de la areo de la gubernio estas kovritaj de arbaro kaj 91% de la tero verdigitaj. Cxie ni vidis verdan koloron. Antaux 10 jaroj Xianfeng-gubernio jam komencis praktiki la disvolvan strategion de verdigado, pli ol 10 000 kamparanoj translogxigxis el profunda montaro kaj cedis 5 000 hektarojn da grenkampoj al arbarizado. En la disvolvado de la okcidenta Cxinio la unua afero estas solvo de la problemo de ekologia medio. Laux la postulo "cedi kampojn al arbarizado kaj verdigi montojn malpermesante arbohakadon", oni pli multe arbarizos kampojn.

Ni vizitis familion sur montodeklivo. Pro pluveto mastro Jiang Zhenshan kaj liaj edzino kaj bofilino restis hejme. Jiang diris, ke lia familio havas 5 membrojn kaj kulturas unu hektaron da kampo. Laux decido, ke kampo kun dekliveco de pli ol 25 gradoj devas esti cedita al arbarizado, du trionoj de lia kampo estas tiaj. Pri la arbarizado de kampoj li diris: "Tio estas decido de la registaro por la disvolvo de la okcidento, kaj ni certe devas subteni. Kaj fakte niaj interesoj ne estas damagxitaj." Li faris kalkulon: oni rikoltas 3 000 kg. da maizo sur cxiu hektaro; nun la registaro senpage donas cxiujare al la kamparanoj 2 250 kg. da greno kontraux cxiu hektaro da kampo, kaj krome 1 050 juanojn, por ke ili acxetu arbidojn. Lia edzino konigis al ni sian spezadon kaj esprimis plenan fidon pri la estonta vivo.

La akompananto konigis al ni, ke 2000 estas la unua jaro por arbarizado de kampoj. Oni devas lauxplane arbarizi la cedendajn kampojn kaj auxtune estos kontrolo al la arbarizado de cxiuj familioj.