Rekompenco por montvilagxa patrino

Demandite pri la sukcesa edukado al la infanoj, sxi cxiam tiel respondis: "Mi dankas tion al mia dorskorbo."

de LIN WANPING

EN unu familio elbakigxis tri magistroj, tio eble ne sensacias en cxina urbo, sed estas miraklo en cxina vilagxo, en profunda montaro. Jen kial cirkulas anekdoto pri kamparanino Wang Chengju kaj sxiaj tri filoj.

Sxia unua filo agxas 38 jarojn. En l979 li ekstudis en la Kartografia Universitato de Wuhan. En l986 li studis por magistrigxo. Nun li havas profesion en Shenzhen.

Sxia dua filo estas 36-jara. En l988 li diplomigxis el la Tongji-a Medicina Universitato en Wuhan. En l992 li komencis studi en la universitato por magistrigxo. Nun li laboras en la Centra Hospitalo de Shantou, apudmara urbo de Guangdong-provinco.

Sxia tria filo havas 34 jarojn kaj studis pri petrola industrio. Fininte la studon en sia lando por magistrigxo, li venis al Usono por studi en la Universitato de Austin por doktorigxo.

Demandite pri la sukcesa edukado al la infanoj, sxi cxiam tiel respondis: "Mi dankas tion al mia dorskorbo