En pitoreska urbeto Xikou

La urbeto Xikou estas cxirkauxita de rivero malprofunda, kies fundon kovras rulsxtonoj grandaj kaj malgrandaj. Tie prosperas verdaj herboj. Agrablas veturado sur bambua floso laux la rivero.

de DONG PING

LA urbeto Xikou de Fenghua, Zhejiang-provinco, renomigxas per sia kromnomo Posta Gxardeno de la Delto de Yangzi-rivero. La tiea monto Xuedou 800 m. super la marnivelo estas kvieta kaj majesta. Gxi estas sxtatnivela vidindejo kun pitoreskaj pejzagxoj kaj historiaj restajxoj: la templo Xuedou en Xikou, religiejo de Majtrejo, estas budhisma sanktejo; tie densas aparta loka koloro kaj bongustas frandajxoj; krome, tie estas hejmloko de historia famulo Cxiang Kajsxek. Cxio tio bone harmonias kun la lokaj popolaj moroj.

ANTIKVA TEMPLO SUR PITORESKA MONTO

Cxe la piedo de la montpinto Xuedou trovigxas sxtona truo, el kiu sxprucas fontakvo negxblanka. Pro tio la monto portas la nomon Xuedou (Xue en la cxina lingvo signifas negxon kaj dou — truon).

La monto Xuedou sxuldas sian grandan famon al imperiestro Zhao Zhen (1023-1063 sur trono) de la Norda Song-dinastio (960-1126). Iun tagon en songxo li venis sur monton eksterordinaran kun pejzagxo brile bela. Vekigxinte, li venigis pentriston, por ke cxi tiu faru pentrajxon laux lia songxo kaj poste ordonis, ke oni prezentu bildojn pri famaj montoj en la tuta lando kaj komparu ilin kun la pentrajxo. Vidinte la bildon de la monto Xuedou, li tuj rekonis la monton, kiun li vizitis en songxo. Do, li tuj sendis por beni la monton kaj rekompenci la monahxojn vivantajn sur la monto, kaj ediktis, ke hakado estu malpermesata tie kaj oni blokadu la monton por forstumado. Dank' al tio, la tieaj logxantoj estis favorataj kaj liberigitaj el cxiu servuto. Ekde tiam la monto Xuedou famigxis tra la tuta lando.

Sur la monto sidas antikva templo Xuedou konstruita en Tang-dinastio (618-907). Poste la templo estis plurfoje detruita en milito kaj ankaux plurfoje rekonstruita. La nuna estis rekonstruita en la lasta periodo de la 80-aj jaroj de la 20-a jc. En Ming-dinastio (1368-1644) la templo Xuedou, kiel religiejo de Majtrejo, estis unu el la dek famaj budhismaj temploj de Cxinio kaj havas gravan pozicion en la budhisma rondo. En la templo imponas grandioza halo por gaje ridanta Majtrejo. En la halo, ambauxflanke de granda statuo de Majtrejo trovigxas mil statuoj de Majtrejo en diversaj formoj kaj kun vivoplena mieno.

Proksime de la templo multas naturaj vidindajxoj, el kiuj la plej impona estas la kaskado Qianzhangyan. De la supro de la krutajxo gxis la profunda lageto gxi havas 128 m., kaj meze elstaras giganta roko, al kiu albatigxinte, la falanta akvo dissxprucigxas kaj nebulas vaste. En suna tago cxarmas bunta cxielarko super la akvofalo.

Bedauxrinde, ni vizitis gxin en sencxesa pluveto. Tamen la falanta akvo kvazaux perla kurteno pendas de sur la krutajxo. Kaj en la aero gxi nebulis kaj sxvebis gracie, cxarme en venteto.

HEJMLOKO DE FAMA PERSONO

La urbeto Xikou estas cxirkauxita de rivero malprofunda, kies fundon kovras rulsxtonoj grandaj kaj malgrandaj. Tie prosperas verdaj herboj. Agrablas veturado sur bambua floso laux la rivero.

Cxe la enirejo de la urbeto trovigxas pordo, tie antauxe estis malgranda te-trinkejo destinita por pasantoj. Sur la pordo legigxas epigrafo farita de Cxiang Kajsxek, la plej alta gvidanto de Kuomintango en la malnova Cxinio, kiu naskigxis en Xikou. Tie estas bone konservita logxejo kun 49 cxambroj kaj kelkaj vilaoj de la familio Cxiang. En la malnova cxambro kun gravuritaj traboj kaj pentritaj kolonoj en eleganta antikva stilo pendas fotoj de liaj familianoj, inkl. de tiuj pri liaj vizitoj al la urbeto. La lokanoj diris, ke jam forpasis 50 jaroj de kiam Kuomintango gvidata de Cxiang Kajsxek malvenkis kaj forkuris al Taiwan. Se la du flankoj ambauxborde de Taiwan-markolo unuigxos, la familianoj de Cxiang povos reveni al la hejmloko.

Por vidi postsignojn de la familio Cxiang, oni devas viziti Miaogaotai, atingeblan per la vojeto de la kaskado. Tie imponas altaj primitivaj arboj, kuriozas rokoj kaj smeraldas klara lago. Gxuste en tiu loko sidas vilao de Cxiang Kajsxek.

Tie regas kvieteco. En tiu medio sxajnas, ke oni povas percepti movigxon de nuboj, gxermadon de herbetoj, murmuradon de akvo... Kia alloga loko!

TAROJ KAJ MULTTAVOLAJ KUKOJ

En la unua vespero, post kiam ni venis en Xikou, ni mangxis en kolazionejo. El multaj fresxaj legomoj, mi prenis tarojn, kiujn mi neniam mangxis. Ho, ili estas vere bongustaj. Jen kial oni diras, ke vi vane vizitis Xikou sen gustumi taron, unu el la tri cxefproduktajxoj de la loko (la du aliaj estas bambuso kaj sukoricxa persiko), kiun la lokanoj ekkulturis antaux 800 jaroj.

Cxe malgranda strato en Xikou funkcias multaj butikoj, en kiuj oni povas gxui multtavolajn kukojn jxus elbakitajn. Ni vizitis tiun de Wang Maolong, iniciatinto de la multtavolaj kukoj. En la butiko estas multaj fornoj similaj al vazo, el kiuj sxvebas bonodoro. La mastro estas nepo de Wang Maolong. Informigxinte, ke ni venis de malproksime, li afable regalis nin per multtavolaj kukoj jxus preparitaj.

La mastro konigis al ni, ke lia avo iniciatis tiun kukon en 1878. Oni preparas tiujn kukojn el faruno, oleo k.a. kaj bakas super fajro de forno en formo de vazo. En la lastaj jaroj nemalmultaj Taiwan-anoj, kiuj vizitis parencojn aux turismis en Xikou, nepre acxetis tiujn kukojn kun marko Wang Maolong por donaci al amikoj, ke ankaux cxi tiuj gustumu la frandajxon de la hejmloko.