Parolado de koroj

de VLADIMIR DEREVJANKO (Rusio)

FOJE en oportuna malgranda cxambro, mi kun miaj junaj geamikoj trarigardis fresxan numeron de la gazeto "El Popola Cxinio", kompleze liverita al ni el ne tre

konata lando Cxinio.

Ili estis iom ekscititaj kaj interparoladis pri diversaj landoj. Bedauxrinde la vetero ne estis tre suna.

"Karaj junuletoj," diris mi, "rakontu kiel vi imagas al vi malproksiman landon Cxinio."

"Ho, mia pli agxa amiko, Cxinio, kiel mi imagas, aspektas kiel bela flava suna floro, kiu alportos felicxon kaj gxojon al cxiuj."

"Kaj la cxinaj homoj, al mi sxajnas, similas al laboremaj gajaj abeloj, kiuj bonege cxion konstruas kaj nutras cxiujn," aldonis alia junuleto.

"Kaj nia amata gazeto similas al multkoloraj belegaj papilioj, kiuj facile flugetas tra la tuta mondo kaj trankviligas, amikigas cxion sur nia belega planedo," emocie

aldonis knabino.

Dum la interesa babilado mi rimarkis kiel ekbrilis kaj ekpetolis klaraj okuloj de miaj junaj amikoj, kaj ili igxis pli scivolemaj.

Ili revis, babilis, babilis...

La junuletoj kvazaux estis en amata fora lando. Iom post iom suno alte levigxis, la tago heligxis, humoro plibonigxis. Kaj tiam mi ekvolis paroli rime:

Fiera, enigma, belega Cxinio

Akceptu saluton de ni el Rusio.

Dank' al gazet' "El Popola Cxinio"

Ni konatigxis, ekamis Cxinion.

Bela naturo kaj gxojaj homoj,

Sunaj infanoj kaj brilaj koroj.

Popolo dancema, amika kaj sagxa,

Cxu vi divenu kiom gxi agxas?

Belaj virinoj, junuloj kaj viroj

Talenta popolo - indas admiron.

Ricx-historio de cxiu nacio

Vivu, prosperu la lando Cxinio!

Vivu kaj gloru, amata gazeto

Kaj amikigu la tutan Planedon.

Flugu rapide tra l' Mondo en kiu

Gxi bezonatas al cxiu, al cxiuj.

Kara Redakcio, akceptu ankoraux niajn bondezirojn kaj sukcesojn al vi kaj via gazeto okaze de la 50-jara jubileo de la fondigxo.