EL CxINAJ GAZETOJ

DOMO DE MODERNA CxINA LITERATURO INAUxGURITA

Post 7-jara preparado antaux nelonge estis jam finita la unuaperioda konstruado de la Domo de Moderna Cxina Literaturo kaj nun gxi estas malfermita en Pekino. Post gxia kompleta finkonstruo gxi farigxos la plej granda domo de la moderna literaturo de Cxinio.

La nomita domo estas centro de materialoj de la moderna cxina literaturo, kun literatura muzeo, biblioteko kaj arkivo. Tie oni ankaux povas fari teorian studon kaj literaturan intersxangxon. Gxia cxefa tasko estas kolekti, konservi, ordigi kaj esplori verkojn, manuskriptojn, leterojn kaj taglibrojn de modernaj cxinaj literaturistoj kaj recenzojn pri iliaj verkoj, literaturajn gazetojn, jxurnalojn k.a. Gxi estas trezorejo de la cxina literaturo en la 20-a jarcento. Nun tie estas konservataj pli ol 300 000 objektoj.

La domo havas 4 eksponejojn cxiu kun 500 kvadrataj metroj. En la unua etagxo estas eksponejo de fotoj pri cxinaj literaturaj majstroj en la 20-a jc. En la dua etagxo — tiu pri la moderna cxina literaturo. En la tria etagxo — tiu pri libroj de modernaj cxinaj verkistoj, kaj en la subtera etagxo — tiu pri miniaturaj ksilografajxoj por la libroj konservataj en la Domo de Moderna Cxina Literaturo. En la sxrankoj starantaj apud la muroj estas pli ol 80 000 ekzempleroj da libroj.

Krome, en la domo estas ankaux pluruza salono kun areo de 320 kvadrataj metroj, havanta instalajxon por simultana tradukado en 5 lingvoj. En la biblioteko kun 820 kvadrataj metroj dense staras librobretaroj kun 110 000 ekzempleroj da libroj indeksataj per komputiloj. La manuskriptokonservejo kovras 270 kvadratajn metrojn, kun 11 000 manuskriptoj. Gxi estas la plej granda auxtoritata tiuspeca biblioteko en Cxinio.

S-ro Bakin, fama literaturisto kaj esperantisto de Cxinio, faris grandan kontribuon al la starigo de la domo. Se vi iras supren laux la sxtuparo de la domo, vi povas tuj vidi sur la kupra balustrado mansignon de Bakin. Oni faris tion, por ke la vizitantoj perceptu la diligentecon de Bakin en verkado kaj lian fervoron por la literatura domo.

DENOVE ALLOGAS CxINSTILAJ VESTOJ

En Cxinio denove furoras cxinstilaj vestoj, tio devenis de la vesto-montrado kun la temo pri la Imperiestra Palaco en Pekino. La arta stilo de tiaj vestoj strikte rilatas al la arkitekturaj trajtoj de la Imperiestra Palaco. La vestoj portataj de la modelinoj donis al la Imperiestra Palaco vivigan forton kaj vekis grandan ehxon en la rondo de la cxinaj fasonistoj. Pro la natura intimeco de la cxinoj al sianaciaj tradiciaj vestoj multe da fasonistoj sercxis en la tradicia cxina kulturo inspiron por renovigi la vestojn. Kaj de tio aperis fasonaj trajtoj distingigxaj je nacia gusto. Ofte projekciado de televida filmo pri Qing-dinastio vekas furoron de Qing-stilaj vestoj en iuj urboj, kaj nun denove vidigxas largxaj pasamentoj sur vestoj, vidataj cxiam en la mancxuraj roboj, kaj nun ankaux la oblikve butonumataj vestoj estas sxatataj de junaj virinoj. Kompreneble ne nur Qing-stilaj vestoj vidigxas hodiaux en Cxinio, sed ankaux la vestoj de aliaj dinastioj trovas sian postsignon en la vestoj de la hodiauxaj cxinoj.

Inter la modaj vestoj tipaj estas mancxuraj roboj, kiuj bone sidas sur la virina korpo kaj klare manifestas la virinan belon: svelteco, matureco, mildeco kaj kvieteco. Ili impresas kaj klasike kaj diskrete. Gxuste pro tio oni diras, ke la mancxura robo sur cxinaj bonedukitaj virinoj odoras apartajn karakterizajxojn.

Por la vere mancxura robo la manikoj kaj la brusto kaj dorso estas kune tajlitaj, sed nun oni tajlas laux la okcidenta maniero kaj la brusto kaj la dorso havas delikatan diferencon, dum la manikoj estas alkudritaj poste kaj pro tio la vesto pli bone sidas sur la portanto. Laux sxangxigxo de la sezonoj oni sin vestas per robo maldika, subsxtofita aux vatita.

Nun tia robo estas sxatata ne nur de virinoj de Cxinio, sed ankaux de tiuj de Filipinoj, Malajzio kaj aliaj sudorientaziaj landoj. Gxi placxas ankaux al iuj de Germanio, Italio kaj aliaj euxropaj landoj.

GRANDA MURO EN SUDA CxINIO

La Granda Muro estis konstruita por defendi kontraux nordaj nomadoj, sed ekster la atendo cxinaj arkeologoj antaux nelonge trovis la similan muron en la okcidento de Hunan-provinco, kie logxas mjaux-oj. Gxi, 190 km. longa, serpentumas en la gubernio Fenghuang.

La nomita Granda Muro en Hunan konstruigxis en 1573-1620 en Ming-dinastio. Gxi, konstruita komplete el sxtonoj altas 3 m. kaj dikas 2 m. cxe la bazo kaj unu m. cxe la supro. Gxi estis konstruita plejparte sur dangxeraj montoj kaj aspektas neniom malpli impone ol la Granda Muro cxe Juyong-pasejo kaj Badaling en Pekino. Kaj plie, gxi bone montras la sudajn pejzagxojn kaj naciajn morojn de la nacimalplimultoj en la okcidenta Hunan-provinco.

La Granda Muro konstruita en Ming-dinastio diferencas de la ordinaraj urbomuroj en tio, ke cxiu gxia peco longas centojn da km., plie gxia komencigxo ne estas ligita al la fina ekstremo, kaj trie, gxi estas defendsistemo el muroj, fortresoj, turoj por defendo kaj gvato. Jugxate laux tiuj tri punktoj, la muro en la okcidento de Hunan-provinco havas tute samajn trajtojn kiel tiuj de Ming-dinastio.

Oni konstruis tiun muregon por sin defendi kontraux atako el sudokcidento. Cxar en la historiaj materialoj de Ming-dinastio mankas koncernaj notoj pri gxi kaj plie oni antauxe ne faris esploron pri gxi, tial dum longa tempo oni preteratentis gxian ekziston.

PLEZURO EN KVADRATA KORTO

Cxindevena usonano Li Jinghan logxas en kvadrata korto de Pekino. Estas plezuro por li en somera vespero gxui en sia korto sunsubiron, rigardi kiel zefiro balancas salikajn brancxojn kaj kiel kolomboj libere flugas en la cxielo.

S-ro Li estas kompano de usona advokatejo. Li naskigxis en Usono kaj ekde 1991 vivas en Pekino, kie li havas fikslogxejon kun kvadrata korto.

Antauxe malnova logxejo kun kvadrata korto en Pekino estis destinita por unusola familio de sxtatoficisto, ricxa sinjoro aux komercisto. Se en tia logxejo logxis pluraj familioj, do en la cxefa domo logxis certe kompare ricxa familio, dum en la orienta kaj okcidenta domoj malricxaj homoj: en la orienta — pli malricxaj, kaj en la suda — kulioj. La logxejo de s-ro Li konstruigxis antaux 400 jaroj. Tiu malnova logxejo nun estas bela kaj komforta post riparado. Fiera pri la logxejo, s-ro Li diris: "Mi devenis de Cxinio kaj miaj prapatroj vivis tie. La logxejo kun kvadrata korto estas propra al Cxinio. Logxante tie, mi sentas min kiel hejme."

Ambauxflanke de la korta koridoro de s-ro Li pendas pentrajxoj de modernaj pentristoj. La norda domo antauxe estis dividita en kelke da malgrandajn cxambrojn, sed s-ro Li malseptis la domon, ke gxi impresas vaste kaj impone. En la cxambro estas multaj mebloj, plejparte en antikva stilo, kaj cxiu el ili elspiras fortajn historiajn trajtojn kaj estas okulfrapa.

Iu blondhara usonanino, paslogxanta en la hejmo de s-ro Li, diris kun admiro: "Kia belega logxejo!"