GRATULOJ AL LA ORA JUBILEO DE EPCx

Mia nomo estas Hai Ly "Bela Maro". Mi estas 22-jara vjetnama studentino cxe la Instituto de Internaciaj Rilatoj. Mi esperantistigxis en 1995 kaj kelkfoje trovis numeron de "El Popola Cxinio" kaj legis gxin kun granda intereso. Mi vere admiras vian revuon pro la alta lingvonivelo kaj ankaux pro la ricxa provizo de materialoj rilataj al la kulturo de Cxinio.

Fine, mi reesprimas mian altan estimon al cxiuj miaj gesamideanoj, kiuj laboras tiel eminente kaj sindoneme por la granda E-revuo, kiu laux mia opinio estas vera perlo en nia Esperantujo.

Hai Ly ("Bela Maro")

Estimataj gesamideanoj,

Koran gratulon al la belega gazeto "El Popolo Cxinio". Gxi estas belega! Mia unua abono de EPCx komencigxis en la 30-a de oktobro 1969, kaj la abonprezo estis tiam 5 nederlandaj guldenoj jare.

Henriko Beverloo (Hollando)

Nome de la Ukrainia Esperanto-Asocio kaj de mi persone, mi elkore gratulas versxajne la plej belan E-revuon okaze de la jubileo! 50 jaroj — tio estas ege serioza!

Dum miaj multenombraj rakontoj kaj prelegoj pri Esperanto mi neprege montras kelkajn ekzemplerojn de EPCx kaj cxiam emfazas la rolon de la Internacia Lingvo en informado pri Cxinio pere de la revuo.

Deziranta cxiajn sukcesojn en via nobla kaj tre utila agado,

Plenestime kaj sincere,

Mikaelo Lineckij por UkrEA

La Kolombia Junulara Esperantistaro salutas kaj gratulas vin kore. Via laboro estas tre bela kaj entuziasmiga, vi ja disvastigas Esperanton kaj uzas plenplene gxian belecon. Ni havas junularan grupon kiu volas havi belan magazinon kiel tiu via.

Kolombia Junulara Esperantistaro

Mi ne povas ne admiri la cxinajn gee-istojn pro ilia senegala nobleco en la E-movado kaj energio en la E-aktivado. Neniu alinacia komunumo Esperanta rajtas havi pli grandajn pretendojn pri la klopodo por disvastigi Esperanton tra la mondo. Unu el la pruvoj estas la magazino "El Popola Cxinio", kiu estas sendispute la sola Esperanto-revuo, kiu povas efektive rivali kun la grandaj, samspecaj nacilingvaj publikigajxoj.

Al la cxinaj geesperantistoj mi, do, prezentas mian respektegon kaj gratulegon!

Carlos I. de Jesus