Gastado en kamparana familio

Teksto de WANG DEQUAN

Fotoj de LIU SHUI

Estas ordinara Buyang-vilagxo en la urbo Tai'an, Shandong-provinco, norda Cxinio. En la vilagxo sur arboj pendas pezaj flavaj maizspikoj kaj sur muroj rugxaj kapsikoj kaj blankaj ajloj. Tie turistoj povas esti bone akceptataj de la gastamaj kamparanoj. Mastrino prezentas al la gastoj teon, arakidon, jujubojn kaj kasxtanojn. Tagmeze la gastoj povas fari gxjauxzi-ojn kun la gemastroj; ili povas ankaux uzi balgoblovilon cxe forno por fari patkukojn. Estas agrable por ili mangxi bongustajn pladojn faritajn de ili mem kun la gemastroj.

Krom gxui kamparajn mangxajxojn, ili povas ankaux lerni kamplaborojn: printempe ili povas plugi kampon per bovo, somere helpi rikolti tritikon kaj auxtune pluki pomojn. Ilia turismado tie plenas de densa kampara etoso.