Indiferentaj herboj

de HE HUAIHONG

ESTIS fablo: Iun tagon regxo estis promenanta en sia gxardeno kaj miris, ke cxiuj floroj, herboj kaj arboj en la gxardeno velkis. Poste la regxo informigxis, ke la kverkoj sin mortigis, cxar ili hontis komparante sin kun la pinoj, ke ili estis malpli altaj ol la pinoj. Poste ankaux la pinoj mortis pro tio, ke ili ne povis doni tiom multe da fruktoj kiel vinberujoj. Kaj sekvis la morto de la vinberujoj, kiuj bedauxris, ke ili ne povas stari nek doni belajn florojn kiel persikarboj. La konvolvuloj malsanigxis, ke ili ne estas aromaj kiel siringoj. Kaj preskaux cxiuj aliaj kreskajxoj falis en deprimigxon, escepte de malgrandaj indiferentaj herboj.

La regxo demandis: "Ho, malgrandaj indiferentaj herboj, cxiuj aliaj vegetaloj velkis, sed nur vi tenas vin ne deprimigxe. Kial?"

Respondis la malgrandaj herboj: "Via regxa mosxto, ni neniom deprimigxas, cxar ni scias, ke vi ordonos al la gxardenistoj planti, se vi volas havi kverkon, pinon, persikarbon ks. Sed ni bone scias, ke vi volas nur, ke ni estu indiferentaj herboj."

Tio estas kortusxa fablo. Cxu ni supozu la dauxrigon de la fablo?

Ni imagu, ke la regxo estis kortusxita de la herbetoj. Li diris al ili: "Antauxe vi estis la plej indiferentaj en la gxardeno, kaj nun mi faru vin la plej okulfrapaj. Ne, mi ne lasu la gxardenistojn prizorgi aliajn florojn kaj arbojn, sed ekskluzive flegi vin per suficxe da akvo kaj nutrajxo."

Kaj en la gxardeno de la regxo kreskis nur la indiferentaj herboj, ke la pejzagxo tie farigxis monotona. Sed aperis strangajxo: la indiferentaj herboj farigxis ne kontentaj kaj deziris pli kaj pli multe. Ili petis pli da prizorgo kaj pli da nutrajxo opiniante, ke tiel ili farigxos altaj kiel pino, fruktodonemaj kiel vinberujo, belaj kiel persikfloro kaj aromaj kiel siringo. Sed ilia deziro estis nerealigebla, kaj ili cxagrenigxis, plendadis kaj iom post iom velkis.

Pli malbone estis, ke ili farigxis pli kaj pli malakordigxemaj kun aliaj floroj kaj herboj. Kiam vento aux birdoj alportis semojn de alispeculoj, la indiferentaj herboj ilin kalumniis kaj atakis, opiniante, ke ili ne estas belaj. Ili ecx petis la gxardenistojn forigi tiujn florojn kaj herbojn. Pli poste, la indiferentaj herboj malamikigxis inter si.

Kiam la regxo refoje venis al la gxardeno, li trovis, ke gxi jam farigxis sovagxejo.

Felicxe, tio estas nur imago. Se niaj sxatataj indiferentaj herboj ne plu estus postulemaj, ilia epiteto devus esti sxangxita.