CxINAJ URBETOJ

Interesa festivalo de "Rugxa Vesto"

La foiro de Sishui ekviglis jam antaux pli ol 700 jaroj. Tiam pro trafika maloportuno, estis malfacile por la lokanoj precipe virinoj malsupreniri la monton, do ili vizitis la foiron okazantan en printempo, kaj krome ili sin vestis per plej bela vesto.

de PANG NAIYING

LA 15-an de la tria monato laux la cxina luna kalendaro okazas foiro de jaux-oj de Sishui de Longsheng-urbeto, nordoriente de Guangxi. Tiun tagon en la urbeto cxie brilas rugxaj vestoj portataj de jaux-aj virinoj, cxar ili festas la belan festivalon ?"Rugxa Vesto".

Lokanoj diris, ke la foiro de Sishui ekviglis jam antaux pli ol 700 jaroj. Tiam pro trafika maloportuno, estis malfacile por la lokanoj precipe virinoj malsupreniri la monton, do ili vizitis la foiron okazantan en printempo, kaj krome ili sin vestis per plej bela vesto. Tie ili intersxangxis lokajn produktajxojn kontraux tolo, salo kaj terkulturiloj. Kaj poste ili lauxvole kantis. Poste la foiro iom post iom farigxis kantokunveno.

Nun en la foiro cxiuj varoj estas acxeteblaj: pampelmusoj, tritiksemoj, plantidoj de rizo kaj kapsiko, kokidoj kaj anasidoj?Iu maljunulino en rugxa vesto forvendis kelkajn fisxkorbojn kaj acxetis 10 parojn da kokidoj. Sxi diris, ke sxi logxas dek kilometrojn fore apud la rivero. La jaux-aj domoj el ligno gxenerale situas sur montodeklivoj. Duono de la domo estas subtenata de lignaj fostoj, oni nomas tian domon "pendanta domo". La maljunulino diris, ke sxi sxatas sidante antaux sia domo plekti bambuajxojn, kiuj estas uzataj por teni legomojn, por lavi rizon, por teni kokojn kaj por kapti fisxojn?La jaux-oj ne disigeblas de bambuo.

Sxi sin pusxis en homamason, cxar sxi volis partopreni la sciencan kurson pri "sen rizo bredi kokojn". La preleganto estis studento. Li diris, ke por bredi 10 kokojn, oni devas prepari duonkilogramon da sojfabo kontraux 1.8 juanoj, faru gxin sojfaba lakto, miksu en gxin 5 kilogramojn da fekajxo de bovo, 2.5 kilogramojn da porkosango, 5 kilogramojn da pulvoro de pina pinglo kaj 12.5 kilogramojn akvo. Hermetikigu ilin en vazego por 10 tagoj. Tiam vi havos proteinoricxan brutnutrajxon ?sojfab-pinglajn vermojn. Prenu duonon kiel koknutrajxon kaj la ceteran por dauxra produktado. En la sekvanta tago unu vermo naskas 2-3 idojn?Post tio li disdonis la koncernajn materialojn, dirante: "Oro estas valora, tamen sciencoj estas pliaj. Ni donu al vi libron senpage." Auxskultantoj tuj aplauxdis. Ankaux la rugxvesta maljunulino prenis unu ekzempleron. Sxi diris, ke sxi estas analfabetino, kaj la libron sxi donos al siaj gefiloj por ke ili gxin legu.

Aplauxdoj kaj ridoj auxdigxis de herbejo norde de la ponto. Tie knabinoj en rugxaj vestoj faris konkurson pri har-longeco. Iu el ili havas la harojn 1.64 m longajn, je 10 cm pli longaj ol sxia alteco. Pri la sekreto de la harprotekto, sxi diris, ke en la monta vilagxo ne trovigxas speciala sxampuo, oni lavas la harojn per akvo post rizlavado kaj fontakvo. Tion dirante sxi volvis la harojn per posxtuko. La nigra posxtuko, rugxa vesto kaj multe plisita jupo plibeligis la longharulinojn.

"Bambustanga konkuro" de jaux-oj estas farata speciale por la festivalo. Du junuloj kun bambustango sur abdomeno inter ili, kaj per tiu ili forte pusxas unu la alian. Kiu estas pusxita el la konkursa tereno, tiu estas venkita. Gxenerale la venkanto gajnos amon.

"Daqigong" estas ludo partoprenata ekskluzive de gejunuloj. En ludo la rugxvestitaj knabinoj jxetas argilajn bulojn al junuloj en flava vesto por trafi la blankan parton de lia brusto aux dorso. Lauxdire la ludo originis de la cxasa vivo de jaux-aj prapatroj en la primitiva socio. Tiam ili ofte cxasis fisxojn kaj bestojn per kotbulo kaj sxtona sagpinto. Poste tio transformigxis en la ludon. Kiam junuloj lacigxis de laboro en kampo, ili do ludas "Daqigong" por ellacigxo. En la ludo oni ankaux esprimas sian amon al la amato.

Por gejunuloj la festivalo "Rugxa Vesto" estas ankaux festo de geamantoj. Ili venas el la montaro, konatigxas en foiro de Sishui, kaj alterne kantas, akompanas unu la alian al rivereto, bambuaro aux floraro, kiam ili kontentas unu je la alia, do decidas sekvantan rendevuon?

"Kian amaton vi preferas?" Mi demandis kelkajn frauxlinojn belajn en kantado kaj vizagxo. "Sagxan kaj belan," iu diris. "Al ricxa kaj bela mi preferas bonkoran," alia respondis. "Mi volas la amaton sam-temperamentan kiel mi," la tria intermetis.

Gxenerale havis saman romantikan sperton la junaj kaj belaj patrinoj kun bebo dormanta en brodita surdorsa sako.