POR KOMENCANTOJ

Postvivantino

de XIONG XIAOJUN

EN Bohai-golfo la pasagxera sxipo Dashun estis tiel tragedia kiel Titanic. El la 302 pasagxeroj nur 21viroj kaj unu virino postvivis la katastrofon.

Sxi, 26-jara, nomigxas Dong Ying. Sxi ekskursis sen akompananto. Kiam la sireno sonis, sxi timegis, cxar la unuan fojon sxi sxipveturis kaj vidis senliman maron kun ondegoj altaj je 5-6 metroj. Sxi ne sciis, kiel vesti sin per savjako, kaj sxia bela vizagxo estis malsekigita de larmoj. Tiam du pliagxaj viroj, kiuj ne portis sur si savjakon, helpis sxin vesti la savjakon.

Vidante la kaoson en la trairejo, Dong Ying supozis la plej malbonan rezulton. Sxi konfuzite kuris al konsternita homamaso, kie la viroj cedis la vojon al la virinoj, infanoj kaj maljunuloj, por ke ili povu la unuaj suriri la ferdekon.

Post kelkaj horoj Dashun malsuprenigxis en la maro kaj la kajuto estis tuj inundita de akvo. En la kajuto kelkaj viroj disrompis la fenestron per diversaj iloj kaj ecx per kapo kaj pugno. Dong Ying la unua eliris el la kajuto kaj la viroj refoje donis vivesperon al sxi. Sed sxi nur balancigxis sur la maro. Subite sxi vidis kajakon, sur kiu estis maljunulo, kiu etendis siajn manojn al sxi. Sxi klopodadis eniri en la kajakon, sed ne sukcesis. Tiam ondego pelis viron al sxi kaj la kajako. Li senhezite kaj plenforte sxovis sxin en la kajakon. Kiam sxi etendis siajn manojn al li, ondego forrulis lin, malgraux ke la distanco inter ili estis tute mallonga.

La kajako balancigxis dangxere sur la maro. Dong Ying ploregis. La maljunulo konsolis sxin: "Kio ajn okazos, mi senrezerve helpos vin, cxar vi estas juna kaj mi jam maljunigxis."

Dong Ying cxesis plori. Ili vidis lumon sur la maro. Sed ondego renversis la kajakon, Dong Ying firme kaptis la sxnuron de la kajako, kaj la maljunulo, kiu donis al sxi forton, tuj malaperis.

Dong Ying ne scipovis nagxi. Antaux ol sxipveturi, sxi nur rigardis televidan programon pri sinsavo kontraux drono. Sxi sxtopis sian nazon per du fingroj kaj forte spiris per la busxo, por ke akvo ne iru en sxian nazon. Post longa tempo sxi proksimigxis al la bordo, kune kun la kajako. Iu tiris sxin, sed malsukcesis. Sxi flosis foren. Por eviti eventualan dangxeron, sxi rapide malligis la kajaksxnuron, tiam ondego pelis sxin al la bordo. Iu fisxkaptisto volvis sxin per plum-remburita vesto kaj sxi postvivis.

Kiel felicxa sxi estas! Kun malkvieto sxi diris, ke se tiuj viroj ne gxustatempe helpus sxin, sxi estus forglutita de la maro.

En tiuj tagoj sur la maro flosis lilioj, el kiuj unu montris funebron de Dong Ying. Sxi sopiras tiujn mortintajn virojn grandajn kaj senegoismajn. Sxi volas rakonti la okazajxon al cxiuj foje kaj refoje.