TEMO PROPONITA DE LEGANTOJ

Cxinaj juro, jugxistoj kaj advokatoj

Mi volus scii ion pri juro, jugxistoj kaj advokatoj en via lando.

Sonja Zednikova (Cxehxio)

de JI PING

ANTIKVAJ cxinaj bambuslipoj de Qin-regno konigas, ke jam en la 4-a jc. a.K. Qin-regno en okcidenta Cxinio praktikis legxojn en multaj aferoj.

En la komenco de la 7-a jc. fondigxis Tang-dinastio. Tiam la politiko, ekonomio kaj kulturo multe prosperis kaj ankaux la juro atingis sian maturigxon, kio metis bazon por la feuxda legxa sistemo en la sekvantaj dinastioj. La vaste konata cxina legxa sistemo ja formigxis en tiu dinastio. Tamen en la longdauxra feuxda socio de Cxinio regis auxtoritatoj, sed ne juro, dum praktiko de cxia legxa sistemo dependis de la persona kvalito de la feuxdaj suverenoj.

En 1949, kiam naskigxis la nova Cxinio, la sxtato alfrontis urgxan taskon de granda ekonomia konstruado. La cxina registaro abolis cxiujn malnovajn legxojn, dekretojn kaj justicon unuflanke kaj komencis la socialisman legxan konstruadon aliflanke. En Cxinio la tutlanda popola kongreso estas la superaj auxtoritatoj de la sxtato. Gxi praktikas legxdonajn rajtojn. Ekde la 50-aj jaroj Cxinio decidis kaj publikigis serion da gravaj legxoj, kiaj "Geedzigxa Legxo", "Legxo pri Agrara Reformo", "Legxo pri Laboristaj Sindikatoj", "Provizora Regularo pri la Sxtataj Sekretoj", "Regularo kontraux Koruptigxo", "Provizora Regularo pri Privataj Entreprenoj", "Regularo pri Labor-asekuro", "Regularo kontraux Kontrauxrevolucio", "Praktika Programo pri Auxtonomeco de la Nacimalplimultaj Regionoj", kaj administraj regularoj pri regpotenca konstruado, socia sekureco, financo, produktado, kulturo, edukado, sciencoj kaj higieno. Tiuj legxoj kaj regularoj ludis gravan rolon por firmigi la novan regpotencon, defendi la revolucian ordon, garantii la popol-demokration kaj akceli la nacian ekonomion.

En 1954 Cxinio faris sian unuan socialisman konstitucion ?"Konstitucio de la Cxina Popola Respubliko", kiu estas gxia baza legxo. Gxi estis plurfoje modifita, ke gxi farigxis pli kaj pli kompleta.

En 1966-1976 en Cxinio eksplodis kultura revolucio, kio multe damagxis ne nur la ekonomian konstruadon de la lando, sed ankaux gxian legxan konstruadon. En 1978 la legxa konstruado suriris la normalan vojon. Kun energia disvolvigxo de sia nacia ekonomio, Cxinio plirapidigis siajn pasxojn pri konstruo de socialismaj demokratio kaj legxoj. Gxis auxgusto 1999 Cxinio publikigis sume 253 legxojn kaj 106 decidojn pri koncernaj legxoj. Samtempe kun tio la Sxtata Konsilantaro ellaboris pli ol 800 administrajn regularojn kaj la lokaj legxdonaj popolaj kongresoj faris pli ol 6 000 lokajn regularojn.

Ekde la jaro, kiam Cxinio ekpraktikis reformadon kaj pordmalfermon, la legxdona laboro de Cxinio atingis grandajn sukcesojn kaj nun ni povas diri, ke ni havas legxojn en cxiuj aferoj. La sxtata konstitucio kaj koncernaj legxoj diras, ke nun Cxinio jam havas kompletan justican sistemon el jugxado, prokurorado, rekognoskado kaj praktikado, kiuj sin reciproke kompletigas kaj detenas en laboro.

La popola prokurorejo estas legxkontrola organo de la sxtato. Gxi estas destinita por kontroli kaj sankcii areston. La popolaj prokurorejoj akceptas rekognoskadon kaj akuzon en la nomo de la sxtato. La popola jugxejo estas jugxa organo de la sxtato. Trovigxas sxtata kortumo kaj altaj, mezaj kaj bazaj popolaj jugxejoj de diversaj niveloj. Neniu organo, institucio aux individuo havas jugxrajton krom tiuj difinitaj en la legxoj.

Laux difino de "Jugxista Legxo de la Cxina Popola Respubliko" la cxinaj jugxistoj havas 12 rangojn. La estro de la kortumo estas la plej supera jugxisto kaj sub li estas supera jugxisto, auxditoro kaj ordinara jugxisto.

La legxan servadon plenumas advokatoj, notarioj kaj bazaj jugxoficistoj. "Legxo pri Advokatoj" publikigita en 1996 difinis, ke la advokatoj ne estas sxtataj jugxoficistoj, sed personoj, kiuj, ricevinte profesian ateston laux la legxo, faras advokatan servon al la socio. Cxiuj povas sin turni al advokato pro jugxafero. La advokatejo akceptas komision kaj faras kontrakton kun la komisiantoj. Kiam advokatoj funkcias kiel legxa konsilisto, ili devas prezenti sian opinion pri la koncernaj legxaj problemoj, verki kaj kontroli la legxajn dokumentojn, komisiite fari akuzadon, repacigon kaj arbitracion kaj fari aliajn legxajn aferojn en defendo de la legxaj interesoj de la petantoj.

Gxis la fino de 1999 Cxinio havis 8 400 advokatejojn kaj pli ol 100 000 advokatojn. Pli ol 10 cxinaj advokatejoj havas agentejojn eksterlande kaj, sankciite de la cxina justico, 100 alilandaj advokataj agentejoj funkcias en Cxinio.