"El Popola Cxinio" kaj Esperantaj libroj

La internacia Esperanta rondo havas bonan tradicion: cxiuj landoj cxu grandaj cxu malgrandaj esperantigas kaj publikigas siajn plej bonajn verkojn kaj intersxangxas ilin. Ankaux Cxinio tion faras, precipe post la fondigxo de la Cxina Esperanto-Eldonejo, ni dedicxis nin al tiu tasko.

de LIU LING*

DISVASTIGO de Esperanto ne povas disigxi de libroj. Diverslandaj esperantistoj cxiam alte taksas eldonadon de libroj. La redakcio de "El Popola Cxinio" eldonis, krom la gazeto, ankaux Esperantajn librojn. La libroj eldonitaj en 1952 kaj 1953 temas pri noveloj kaj poemoj, kiuj estis publikigitaj en la gazeto, kiel "Nova Afero Nova Maniero", "La Plej Forta Vocxo de la Paco" kaj "La Felicxo". De 1957 gxis 1965 ni la unuan fojon eldonis dikajn Esperantajn librojn cxiu kun kelkcent mil vortoj, kiel "Cxina Antologio (1949-1959)" kaj "Noveloj de Lusin". Pro manko de Esperanta eldonejo, tiam "El Popola Cxinio" devis kunlabori kun la Fremdlingva Eldonejo. Personoj el la Cxina Esperanto-Ligo kaj "El Popola Cxinio" tradukis en Esperanton tekstojn transdonitajn de la Fremdlingva Eldonejo. Tiamaniere ni publikigis literaturajn verkojn, kiel "Asxma" kaj "Rakontoj pri Fantom-spitantoj"; librojn pri fundamentaj scioj, kiel "Konciza Geografio de Cxinio" kaj "La Akupunkturo kaj Kauxterizo de Cxinio"; kaj librojn pri filozofia teorio, kiel "Pri Praktiko" kaj "Pri Kontrauxdiro". Dume ni publikigis ankaux bildlibrojn kaj posxtkartojn, kiel "Posxtmarkoj de la Cxina Popola Respubliko", "Pejzagxoj de Cxinio" kaj "El Cxina Fotografia Arto"; kaj bildrakontojn, kiel "Mi Volis Viziti Lernejon", "La Okcidenta Cxambro", "Sinjoro Dongguo" kaj "Sun Ukong Trifoje Batis Skeletospiriton"; kaj porinfanajn librojn, kiel "Simioj Provas Elakvigi la Lunon", "La Fiera Generalo" kaj "Ora Hakilo"; kaj posxtkartojn, kiel "Pitoreskajxoj de Pekino", "Orfisxoj" kaj "Cxinaj Metiartajxoj". Ili prezentas la fizionomion de Cxinio al alilandanoj. La cxinaj aferoj, inkl. antikvan civilizacion kaj pejzagxojn, interesis ilin. Iuj libroj kelkfoje reeldonigxis. Iuj alilandaj legantoj ecx tradukis ilin en sian gepatran lingvon kaj publikigis ilin. La afero estis ne nur senprecedenca en la cxina Esperanto-movado, sed ankaux okulfrapa en la monda movado.

Por bone kaj multe eldoni Esperantajn librojn, necesis fondi Esperantan sekcion tiuflankan. En 1966 mi, forlasinte la redakcion de "El Popola Cxinio", kun kelkaj diplomitaj studentoj starigis Esperantan tradukan sekcion en la Fremdlingva Eldonejo. La sekcio estis la unua konstanta establo por eldonado de Esperantaj libroj en Cxinio. Tiam Venlo Fon, fama cxina esperantisto, kiu venis el la redakcio de "El Popola Cxinio" respondecis pri polurado.

Poste por pli bone eldoni Esperantajn librojn la sekcio aligxis al la redakcio de "El Popola Cxinio" kaj farigxis gxia brancxo. En 1981 sub la sankcio de la Cxina Eldona Buroo, fondigxis la Cxina Esperanto-Eldonejo. Ekde tiam publikigo de Esperantaj libroj povas esti regula kaj sistema.

La internacia Esperanta rondo havas bonan tradicion: cxiuj landoj cxu grandaj cxu malgrandaj esperantigas kaj publikigas siajn plej bonajn verkojn kaj intersxangxas ilin. Ankaux Cxinio tion faras, precipe post la fondigxo de la Cxina Esperanto-Eldonejo, ni dedicxis nin al tiu tasko kaj eldonis multe da libroj kaj albumoj pri cxina literaturo, fundamentaj scioj kaj scienco, kiel literaturaj verkoj "Matenaj Floroj Kolektitaj en Vespero" de Lusin, "Auxtuno en la Printempo" kaj "Frosta Nokto" de Bakin, "Qu Yuan" kaj "Bronza Tigro" de Guo Moruo, "Kamelo Sxjangzi" de Lao Sxe, "Sunlevigxo" kaj "Fulmotondro" de Cao Yu, "Montara Vilagxo" de Chun-Chan Yeh kaj "Uxang Guj kaj Li Sxjangsxjang" de Li Ji. Krome ni eldonis ankaux "Cxina Antologio (1919-1949)" kaj "Cxina Antologio (1949-1979)", en kiuj kolektigxis cxefverkoj de modernaj cxinaj verkistoj. Por sistemigi la eldonadon, ni eldonis ankaux serion da libretoj pri cxinaj popolrakontoj, kiel "Rakontoj pri Afanti", "Sagxo-sako" kaj "Bovisto kaj Teksistino", kaj serion da mikronoveloj, kiel "Bukedo al Vi", "Orangxa Ombrelo" kaj "Speciala Premio". En la literatura trezorejo de Cxinio trovigxas multe da klasikajxoj kaj akademiaj verkoj, sed ilia traduko estas ne facila. La tradukisto devas esti altnivela kaj dedicxi multajn jarojn al tio. Akademianoj Xie Yuming kaj Lauxlum plenumis tradukadon de famaj cxinaj literaturaj verkoj "Rugxdoma Songxo" (1) (2) (3) kaj "Mirrakontoj de Liaozhai" respektive, dume eldonigxis "Analektoj de Konfuceo" tradukita de s-ro Wang Chongfang. Ilia sukceso estis lauxdata de cxinaj kaj alilandaj eldonistoj de Esperantaj libroj. Krome eldonigxis ankaux "Cxinaj Mitoj", "Noveloj el Antikva Cxinio", "Poemoj de Armand Su" k.t.p. Por konigi Cxinion, ni eldonis "Skizo pri Cxinio", "40 Vidindaj Lokoj en Cxinio", "5?00 Jaroj de Cxinio", "Moderna Historio de Cxinio laux Temoj", "Antikvaj Filozofoj de Cxinio", "Antikvaj Cxinaj Sciencistoj", "Rakontoj pri la Historio de la Cxinaj Medicino kaj Farmakologio", "Cxina Ceramiko", "Tajgxicxjuxan", "Cxinaj Tradiciaj Festoj", "Moroj de Cxinaj Nacimalplimultoj", "Gvidlibro pri Pekino", "Cxinaj Familiaj Pladoj", "Enciklopedieto de Cxinio" k.t.p. Rilate famulojn kaj sciencojn, ni eldonis "Profilo de Zhou Enlai", "Auxtobiografio de Bakterio", "Brilas Sagxo", "Pri Nia Universo", "Cxinaj Protektataj Bestoj", "Atlaso de Insekta Morfologio", "Anatomia Nomenklaturo", "Internacia Vortaro de Mikroba Genetiko", "Cxina-Esperanta-Angla-Franca Cxinmedicina Terminaro", "Aktoj de Internacia Scienca Akademio Comenius" k.t.p. Dume ni eldonis ankaux albumojn "Vojagxo tra Cxinio", "Tibeto sur la Monda Tegmento", "Raraj Floroj kaj Unikaj Arboj" kaj "Pekinaj Vidindajxoj" kaj porinfanajn bildlibrojn, kiel "Cxinaj Klasikaj Poemoj Ilustritaj". Gxis la fino de 1998 la redakcio de "El Popola Cxinio", la Cxina Esperanto-Ligo, la Fremdlingva Eldonejo kaj la Cxina Esperanto-Eldonejo eldonis 427 Esperantajn librojn kun 16.27 milionoj da vortoj.

La Cxina Esperanto-Eldonejo eldonis librojn ankaux kunlabore kun alilandaj eldonejoj, kiel "Plena Analiza Gramatiko de Esperanto", "Esperanta Antologio" kaj "Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro en 11 Lingvoj". Memore al la 70-a datreveno de la naskigxo de Verda Majo, ni kune kun s-ro Miyamoto Masao, fama japana Esperanta verkisto, eldonis "Verkoj de Verda Majo".

En la lastaj jaroj oni volis koni la eksteran mondon kaj kun granda intereso eklernis fremdajn lingvojn, inkl. Esperanton. En nur kelkaj jaroj trovigxis 0.4 miliono da homoj, kiuj volis lerni Esperanton. Necesas lernolibroj kaj legajxoj. Nia eldonejo eldonis "Elementa Kurso de Esperanto" de Venlo Fon, "Esperanto-kurso por Memlernado" de Lauxlum, "Pasxoj al Plena Posedo" de William Auld, "Proverbaro Esperanta" kaj "Paroladoj de L. L. Zamenhof", "Vortaro de Esperanto" de Kabe, "Esperanto-Cxina Vortaro" kun Honfan kiel cxefredaktoro, "Cxina-Esperanta Vortaro", "Esperanto-movado en Cxinio", "Bakin kaj Esperanto", "Verkoj de Jxelezo" kaj "Hujucz kaj Esperanto".

En 1999 "La Familio", romano verkita de Bakin, fama cxina literaturisto kaj esperantisto, estis tradukita de Wei Yida kaj eldonigxis. Ni dankas la verkinton kaj tradukinton, ke ili rezignis la honorarion pro nia financa malfacilo. Ni plenumis la deziron de Bakin pri apero de Esperanta versio de "La Familio".

________________

* La auxtoro estis aganta gxenerala sekretario de la Cxina Esperanto-Ligo kaj respondeculo pri eldonado de Esperantaj libroj cxe EPCx.