ESP-NOVAJxOJ

CxINIO

* La 21-an de aprilo s-ro Abdel Fattah Ezzeldin, cxefkonsulo de Egiptio en Sxanhajo, Cxinio, vizitis Nankinon, cxefurbon de Jiangsu-provinco, kaj intervidigxis kun lokaj e-istoj. Ambaux flankoj konigis sian E-movadon, proponante starigi asocion por amikeco de cxinaj kaj egiptaj e-istoj, cele akceli intersxangxojn kulturan kaj komercan de la du landoj pere de Esperanto. (Zhuang Qixiong)

* Dank' al Esperanto e-istoj el la urbo Zaozhuang, Shandong-provinco, Cui Guoqing kaj rusa e-istino Tanja enamigxis unu al la alia kaj, helpate de la Zaozhuang-a E-Asocio, okazigis sian geedzigxan ceremonion la 6-an de majo. Dum la nupto oni uzis Esperanton kaj la cxinan lingvon. La prezidanto de la asocio estis atestanto de ilia geedzigxo kaj vicprezidanto de la asocio vocxlegis la gratulajn mesagxojn de cxinaj kaj alilandaj e-istoj kaj E-organizoj. Tion raportis lokaj TV-stacio kaj jxurnaloj. (Liu Chunyan)

CxEHxIO

* Cxehxa posxto denove propagandas Esperanton rekte cxe posxtoficejo de Straznice, distr. Hodonin, per porokaza esperantlingva afrankmasxinstampilo dum tagoj 25/04 ?31/07/2000. Je la koncerna klisxeto estas dulingva teksto: "ESPERANTO SEKCIO 31 JARA 1969 2000 La espero". Auxtoris gxin jam tradicie, konata Praga duopo: laux projekto de ingx. ark. Karel Kuca, gxin majstre gravuris s-ro Karel Pavlicek. Pluajn informojn vi povas ricevi cxe: Esperanto, posxtkesto 36, CZ-696 62 Straznice, Cxehxio.(Vladislav Hasala)

FRANCIO

* La senprofitcela asocio "Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj" fondita en 1951 posedas kastelon Gresillon kun 18-hektara parko. Gxi organizos diversgradajn E-kursojn en somero 2000: de la 15-a gxis la 21-a de julio; de la 24-a gxis la 29-a de julio; de la 31-a de julio gxis la 5-a de auxgusto; de la 7-a gxis la 12-a de auxgusto; de la 14-a gxis la 19-a de auxgusto. Kosto de cxiu stagxo: 180 FF. Aligxo al la Asocio: 50 FF. Infanoj sub 16 jaroj ?entute: 50 FF. Mangxoj kaj logxado estas aldonaj laux arangxo. Informoj haveblaj cxe: Paulette Naulet, Francio. Telefono kaj fakso: 02.41.825522.(Kultura Esperanto-Domo)

GERMANIO

* La 23-a Somera Esperanto Feria Tendaro (SEFT) okazos en Campingplatz am Dreetzsee, Germanio, de la 5-a gxis la 13-a de auxgusto 2000. Kondicxoj: memprizorgo (tendo, mangxoj, tendeja programo), surloke oni povas lui kabanojn, kontaktu skribe aux telefone la tendejan oficejon. Programo: migradoj tra la naturo, ekskursoj, kafoklacxoj kaj vesperaj kunvenoj, prelegoj, cxiuvesperaj fabelhoroj, banado en diversaj puraj lagoj ktp. (eblas bani sin normale aux vestite en la tuta regiono). La SEFT-komitato donas informojn pri detaloj skribaj: Eckart Raabe, Staakener Heuweg 1, D-14612 Falkensee; Thomas Raabe, Wielandstrasse 14c, D-14656 Brieselang; thora.brie@t-online.de. telefonaj: Astrid Weller, Sandweg 38, D-17348 Woldegk, telefono: 03963/210124 aux 03963/211999; Werner Pfennig, Uns Husung 29, D-17034 Neubrandenburg, telefono: 0395/4221398. (Werner Pfennig)

JUGOSLAVIO

* Esperanto-Societo en Senta eldonis du posxtkartojn okaze de la 85-a UK en Tel-Avivo kaj de la datreveno de la naskigxo de Zamenhof.

MADAGASKARO

* La Dua Esperanto-Kongreso de la Hinda Oceano kaj Orientafrikaj Landoj okazos en Antananarivo, Madagaskaro de la 24-a gxis la 26-a de auxgusto 2000. Temo: Esperanto kaj Turismo. Pliajn informojn petu al Malagasa Esperanto-Asocio, Boite Postale 3171, 101-Antananarivo, Madagaskaro.(UEA)