50 JAROJ ?EPCx

EPCx kaj mi en duonjarcento

Estas tre felicxe, ke tuj kiam mi komencis lerni Esp-on, mi kontaktigxis kun EPCx kaj havis nedisigeblajn rilatojn inter ni. EPCx pliricxigis mian vivon. Gxi akompanis min sur la vojo de esp-isteco, antauxen marsxi kaj kreski.

de GUOZHU

LA cxina Esp-movado havas historion jam de cx. jarcento. Dum la pasintaj cent jaroj, sub kiaj ajn malfavoraj cirkonstancoj kaj kiaj ajn malfacilaj kondicxoj, la eldonado de cxinaj Esp-revuoj, makroskope dirite, neniam interrompigxis. Kaj, el tiuj Esp-revuoj, tiu kun eldonado-dauxro plej longa, numero-nombro plej multa, preso plej bona, influo plej granda, legantaro plej vasta kaj tacxmento de redaktoroj plej potenca, sendube estas EPCx, kiu atingis, en majo de la kuranta jaro, la 50-jaran agxon kaj 500-an n-ron. Tio estas rekordo fierinda por cxinaj esp-istoj. Tio estas granda frukto elkulturita de pluraj generacioj da laborantoj per penega kunlaborado. Tio estas grava evento ne nur en la cxina, sed ankaux en la internacia Esp-movado. Kia gxojiga kaj celebrinda afero!

Estas tre felicxe, ke tuj kiam mi komencis lerni Esp-on, mi kontaktigxis kun EPCx kaj havis nedisigeblajn rilatojn inter ni. EPCx pliricxigis mian vivon. Gxi akompanis min sur la vojo de esp-isteco, antauxen marsxi kaj kreski.

Mi estas fidela leganto de EPCx. Escepte nur de la inauxgura n-ro, mi serioze legis multajn n-rojn de EPCx, ekde la 2-a gxis la plej nova surreta. Komence gxi estis en formato de oktavo, sen kovrilo, ofte kun bildoj de lignogravurajxoj kiel ilustrajxoj. Poste, gxi estis en deksesonfolia formato, 24 pagxoj, malofte kun koloraj bildoj. Pli poste, tiuj numeroj, kiuj aperis depost 1957 gxis la nuntempa eldono sur interreto, kiun mi ofte legis, havas preskvaliton pli kaj pli bonan kaj enhavon pli kaj pli ricxan.

Mi estas fidela malnova abonanto de EPCx. Ekde 1957 mi abonis la revuon, seninterrompe gxis hodiaux.

Mi estas kolektanto kaj konservanto de EPCx, posedante preskaux kompleton de EPCx, malofte videblan inter popolanoj en Cxinio. Dum la katastrofa jardeko (1966-1976), pro la kolektado de EPCx, mi ecx suferis nelegxan prisercxadon en mia logxejo. Tamen, ecx en tiaj suferoj mi havis nenian penton pro mia amo al EPCx.

Mi estas kontribuanto al EPCx. Mia kontribuajxo unuafoje aperis en n-ro 2/1959 de EPCx. Poste, miaj tradukoj aperadis intermite de la 60-aj gxis la 90-aj jaroj de la lasta jc. Kaj ecx nun, en la nova jc. mi dauxre sendas mian kontribuajxon. En la tempo de la 60-aj jaroj lastjarcente gxis antaux la kultura revolucio, miaj kontribuajxoj aperis en cxiu n-ro de EPCx kaj iufoje ecx 3 pecoj en sama n-ro! Tiam EPCx tre malofte publikigis la nomon de tradukinto, sed tamen publikigis la mian, ecx pli ol unu fojon. Tio ege kuragxigis min kaj en la n-ro 2/1963 EPCx publikigis ankaux la foton pri mi kaj aliaj s-anoj festantaj Zamenhof-feston.

EPCx tiel multe helpis al mi en mia lernado de Esp-o, ke mi ecx ne povas cxiom diri. En la unuaj jaroj de la 60-aj jaroj, EPCx organizis la aktivadon "Kolektiva Tradukado", kies varbitoj dissemigxis tra la tuta Cxinio. Tio signifas por ni senpagan korespondan kurson. Anstataux mem verki aux traduki, veteranoj en la redakcio de EPCx volonte elspezis dekoble pli multe da tempo por korekti niajn fusxtradukojn plenajn de eraroj. Poste, ili publikigis la pli bonan kaj faris detalan resumon por gvidi nin en Esp-lernado. Ili ja celis progresigi nin en traduka praktikado.

Dum multaj jaroj EPCx estis por mi la unika legajxo, kiun mi zorgeme tralegis. Ne malofte okazis, ke preninte ekzempleron de EPCx, mi detale legis, de la unua gxis la lasta litero, faris notojn kaj je jarfino sendis al la redakcio kiel mian dankon la liston de preseraroj en la jarkolekto de EPCx.

La zorgema tralegado de EPCx, precipe iuj gxiaj rubrikoj ekz-e tiu pri cxina literaturo verkita de Mei Zhi, multe ricxigis miajn sciojn. De tio mi lernis sciojn ne nur pri Esp-o, pri la arto de tradukado de la cxina en Esp-on, tio ankaux pliricxigis al mi komprenon pri kaj amon al la tradicia kulturo de mia patrujo. Tiel gxermis en mi la ideo, ke mi ankaux dedicxu mian negrandan forton al la granda laboro diskonigi la ricxan cxinan kulturon per Esp-o. Tiel okazis poste la sindono al laboro de esp-igo de "Liaozhai" en gxia kompleta teksto, kiu dauxris 30 jarojn. Pri mia tiu cxi benediktana laboro EPCx ankaux plurfoje raportis.

EPCx donacis al mi multajn eldonajxojn kaj memorajxojn, ekz-e la memorkajero okaze de la 15-jara jubileo, la memorinsigno okaze de 35-jara jubileo, la indekso de EPCx ( 1950-1983), kaj cxiujare bildkalendaron kaj novjaran bk... Multaj el ili farigxis valoraj esp-ajxoj, kiuj vekis envion cxe miaj Esp-amikoj.

En 1981 EPCx eldonis la verkon de cxina verkisto Lusin "Matenaj Floroj Kolektitaj en Vespero", esp-igitan de mi je memoro al la centa datreveno de lia naskigxo.

En la 90-aj jaroj EPCx, redaktita kun pli kaj pli evidentaj trajtoj, plimultigis diskonigon de Esp-o, Esp-movado kaj cxinaj esp-istoj. Multaj el miaj Esp-amikoj tra la tuta lando aperis sinsekve sur la pagxoj de EPCx. Mia longa verko "Ni Iru la Vojon Celitan" estis publikigita en n-ro 8/1994; poste, n-ro 11/1995 publikigis lauxdon de brazila leganto Sirio Silva pri gxi. N-ro 10/1996 publikigis raportajxon pri mi, kun foto-serio en du tutaj pagxoj, inkluzive tiun de mia tuta familio, sekve tiu cxi n-ro farigxis valora trezoro por mia familio.

Jaroj forfluis kaj multaj aferoj sxangxigxis. Tamen EPCx-membroj de malsamaj generacioj senescepte donis al mi prizorgon, helpon kaj amikecon. Veteranoj ekz-e s-anoj Honfan, Venlo Fon, Tikos kaj Zensto per verda inko korektis miajn tradukojn de komencanto; gvidantoj de EPCx-redakcio ekz-e Zhang Qicheng, Ilin, Hou Zhiping kaj Tan Xiuzhu donis al mi helpon, kaj la junaj kolegoj Wang Hanping kaj Sun Aijun havis kun mi trans-agxan interkomunikigxon. Cxiufoje, kiam mi rememoris tiuj konatajn vizagxojn, mi eksentis intimecon kaj varmon. Okaze de la 50-jara jubileo de EPCx mi sincere dedicxis modestan poemeton Rimgratulo:

El Popola Cxinio kvindek-jara

kun rikolto abunda, frukto kara!

Ni sendas al vi korajn bondezirojn:

Longe vivu kun glor' neordinara!

Mi kore bondeziras al EPCx cxiaman junecon kaj sencxesan floradon!

Cxu mi povas forgesi?

de CARMEL MALLIA (Malto)

ANTAUx cent jaroj, vidis la lumon la unua libro de Esperanto, kies auxtoro, D-ro L. L. Zamenhof, kasxante sian propran nomon, publikigis gxin sub la pseuxdonimo "D-ro Esperanto". Estis humila verko, kiu per diversaj tradukoj rapide rondiris la mondon. Gxi estis semo, nun jam kreskinta al arbo kun etendigxantaj radikoj kaj kun brancxoj cxiam multobligxantaj kaj verdaj.

Por memorigi la centjarigxon, speciala kongreso okazis en la kultura palaco de Varsovio, Pollando, la lulilo de la internacia lingvo. Dum la bunta aktivado la kongresanoj partoprenis unu aux plurajn allogajxojn, kiel ekzemple la kunsidojn de la gxenerala komitat-kunveno, ktp. Mi, kiel reprezentanto de la malta societo, partoprenis kiel observanto. Cxi tie en Malto ne estas facile atingi cent membrojn ?cent membroj estas la minimumo por ke societo havu reprezentanton en la komitato de UEA ?ne nur pro la malgrandeco de la insulo, sed cxefe pro la florado de multnombraj societoj kaj asocioj diversspecaj. Do eble restos cxiam revo por nia societo iam havi tiun plenan membron en la komitato de UEA. Ni devas kontentigi nin per observanto.

Okazis krome pluraj renkontigxoj de specialigitaj kaj fakaj asocioj. Mi ne forgesas la kolosan balon, kiu dauxris gxis frumatene. Kaj kion diri pri la libroacxetado? Oni devis envice atendi longtempe por tiu favoro. Miaflanke, mi ne sukcesis acxeti el tiu libroplena salono.

Kaj cxu forgesi la malfermon kaj la fermon de la kongreso? Ambaux vere imponaj, sed speciale la malfermo, kiun partoprenis diverslandaj ambasadoroj, krom la reprezentanto de la Unuigxinta Nacio. Meze de la podio, kaj flankitaj de la estraro, sxtelis cxies rigardon s-ro Malinowski, prezidanto de la pola parlamento kaj d-ro Zaleski-Zamenhof, nepo de la Majstro. Mi devas mencii la salutvortojn senditajn de la malta ministro, d-ro Ugo Mifsud Bonnici, pri edukado kaj kulturo. Estis la unua fojo ke malta ministro interesigxis fari tiun pasxon koncerne Esperanto-kongreson. Sur la podio, nia societo pere de mi apudigxis aliajn reprezentantojn kaj bondeziris la kongreson. La partoprenantoj miris ke partoprenis 15 maltaj esperantistoj, kio proporcie ne estas malgranda nombro.

Menciindas ankaux la kunsido de la Asocio de Esperantistaj Verkistoj, kies membro mi estas. Dum cxi tiu kunveno mi prezentis al la sekretario de ties Asocio salutojn kun deziro al pli proksima kunlaboro, kiujn per mi sendis la Societo de Maltaj Poetoj.

En la kongresa universitato mi prelegis pri la malta literaturo kun akcento sur la malta poezio. Suficxe multnombra estis la auxskultantaro; kelkaj ecx faris demandojn kaj petis pli da detaloj. Tio okazis eble pro la jam cirkulinta parolo pri la "Antologio de Maltaj Poetoj", kiun mi publikigis per la helpo de la Zagreba Esperanto-Federacio.

Sed la plej impona okazajxo por mi persone estis gxuste tiu en Bjalistoko, la naskigxurbo de Zamenhof. Estis tempo por pauxzi sed estis tempo por memorigi al mi la fruan historion kaj de Esperanto kaj kompreneble de la vivo de Zamenhof. Dum la kunveno sur la Zamenhofa Placo impresis min tiu sole ploranta violono, kiu spirite transportis niajn sentimenton kaj penson al tiuj unuaj tempoj jam menciitaj supre. Kiom dolcxaj, kiom melankoliaj, estis la notoj de tiu violono, kiun mi ne povis vidi pro la homamaso, sub la arboj petolantaj malsekigi nin sub konstanta pluvo. Tamen la busto de Zamenhof rigardis nin, kiel kokino ameme prizorgas siajn kokidojn, kokidojn diversnaciajn, sekve diverslingvajn. Mi sentis, ke tiumomente Zamenhof unuigis nin cxiujn per sia lingvo, per sia homaranismo, la kerno de lia naskito. La solula vocxo de tiu violono miksigxis kun la koloroj de la trempitaj flagoj kaj de la bukedfloroj dum tiu solena, silenta posttagmezo. Tiam inundis cxiujn la gxojo esti, ecx se pormomente, en la majstra naskigxloko.

Oni ne povis forgesi la tombon de Zamenhof. Kiel aliaj, mi iris tien unufoje, dufoje, perbuse trairante straton "Ludoviko Zamenhof". La lasta auxtobushaltejo situas gxuste apud la stratindikilo portanta la vorton "Esperanto".

La tombon de Zamenhof, surigitan de simpla sed vere originala monumento, ornamas amaso da floroj elkore alportitaj de diverslandaj esperantistoj. Tute apude staras alia monumento, tro malgranda por nomigxi monumento; fakte gxi estas simbola memoro al Lidja, gas-mortigita en la koncentrejo Treblinka, kiun ni vizitis survoje al Bjalistoko.

Cxi tie mi deziras rakonti du anekdotojn. Dum mia unua vizito al la Zamenhof-tombo, mi malsekigxis per la subita pluvtorento. Mia ombrelo bravis la sencxesajn, preskaux kolerajn, gutegojn, sed neniel servis al mi dum tiu somera semajno ?tiom pluvis! Dum mia duafoja vizito al tiu juda tombejo, gxuste apud la enirejo, mi vidis trakuri la korton katinon bone premantan povran museton tra la dentoj. Musoj ne estas inter miaj amikoj. En tiu printempa kvieto posttagmeza, cxirkauxate de tombaro, mi sentigxis senmova, senpova, surprizita, ecx timema. Tio okazis nur dum kelkaj sekundoj. Tuj rideto ekfloris sur miaj lipoj; miaj pasxoj ekmalpezigxis kaj mi foriris por denove enmiksigxi tra la kongresa homamaso ?alia speco de musoj ?por gxui la jam antauxlonge fiksitan programon.

Post cxi tiu kolosa renkontigxo, kiu dirus ke Esperanto ankoraux ne atingis sian celon? Iel, mi ne bedauxris partopreni tiun kongreson centjaran, do unufojan en ies vivo. Kaj per Esperanto mi havis la okazon ankaux viziti Varsovion kaj Bjalistokon. Eble la unikan sxancon en mia vivo! Tion certe mi ne povas forgesi.

Vocxo de iu maljunulo

de LINHART RYZNAR (Cxehxio)

KVINDEK jaroj ?duono de la jarcento kaj ricxa kroniko de la homaro kun pasxo ne nur antauxen, sed ankaux reen. La tekniko prezentas potencan disvolvigxon, ebligas pli rapidan kontakton inter la homoj, sed ne alproksimigas ilin, male, la abismo inter ili profundigxas.

Ni vivas gxis nun akcepteble bone, sed kun malfido ni rigardas la mastrumadon de la Unuigita Euxropo. Ni timas, ke la logxantaro dividigxos en la grupon de ricxuloj, kiuj regos la ekonomion kaj la landon, kaj la grandan grupon de proletoj, kiuj ne havos optimisman perspektivon.

Jam nun la inflacio prirabis nin pri la mono, kiun ni sxparis por nia maljunagxo. Tion mi kuragxas skribi kiel preskaux okdekjarulo, kvankam mia rento dum lastaj dek jaroj triobligxis.

Mi apartenas al la malnovaj legantoj de via revuo. Antaux 50 jaroj aperis la unua numero. Gxi ne estis revuo, tio estis gazeto presita sur ne tro bonkvalita gazet-papero. Hodiaux mi havas en la manoj vere luksan revuon, kiu konkuras kun cxiuj aliaj per sia aspekto, per sia enhavo, per bona lingvo, per la kvalito de preso kaj papero.

Via revuo altiradis la interesulojn en nia Esperanto-montro-fenestro, kiun ni havis. Jes, havis, sed nun dum la sxangxita situacio ne plu havas. En la jaro 1948 mi gvidis en la urbo la unuan kurson de Esperanto, aligxis 32 personoj sen granda propagando. Mi instruis laux Cxe-metodo ne nur pro tio, ke gxi estis bona, sed ankaux pro tio, ke mankis la lernolibroj. Senpage mi instruis, hodiaux pagas la studentoj altajn sumojn por la kursoj de la angla lingvo. Gxi farigxu la reganta lingvo. Sed dum la Dua Mondmilito estis la germana, kiu povis savi la mondon, cxar regis cxe ni germanoj. Post la milito venis la rusa por solvi cxiujn problemojn. Nun transprenis la cxefan rolon ?la angla, kaj kvankam gxin subtenas potenca sxtato kaj tekniko, gxi ne venkos.

Cxiu nacio estas fiera je sia gepatra lingvo, egale cxu granda aux malgranda. Kaj cxiu nacio finfine batalos por gxi.

Sxerce mi diradis: "Se ni volas demokrate decidi, kiu lingvo farigxu monda, do ni lernu la cxinan, cxar cxinoj estas la plej multaj."

Sukceson al via lando, ne tiom gravas la momenta situacio, pli gravas la ritmo de la evoluo, kiu estas en la mondo prisilentata, sed kiun prezentas la pagxoj de "El Popola Cxinio".