CxINAJ POSxTMARKOJ

Memore al la signifoplenaj eventoj

La 1-an de julio, 1997, kaj la 20-an de decembro, 1999, la cxina registaro restarigis sian suverenecon super Hongkong kaj Makao. La cxina popolo realigis sian deziron repreni Hongkong kaj Makao. Tiuj du specialaj administraj distriktoj de la Cxina Popola Respubliko praktikas la politikon "unu lando, du sistemoj". De tiam ili eniris en la novan epokon de sia historio.

Memore la revenon de Hongkong kaj Makao en la sinon de la patrio, la Sxtata Posxta Administracio emisiis du orumitajn miniaturajn pecojn kaj la Cxina Gxenerala Filatela Kompanio ?memoran faldfolion.