POR VIA SANO

Saniga gimnastiko de Shen Junru ( I )

de YANG SHENG

S-RO Shen Junru (1875-1963) estis fama cxina socia aktivulo. Sube estas la de li inventita kaj praktikata saniga gimnastiko. Dank' al sia longdauxra praktikado li sane vivis 88 jarojn. Nun tiu gimnastiko estas bonordigita kaj disvastigata de koncerna departemento.

I. Movo de la talio. Staru rekte kun la du piedoj disigitaj je la distanco, kia tiu de la sxultroj. Tenu la du manojn cxe la talio aux nature pendantaj. Turnu vin dekstren kaj maldekstren kelkajn fojojn ( Bildoj 1, 2 kaj 3).

II. Svingo de la piedoj. Staru rekte sur unu piedo. Nature kaj facile svingu la alian piedon internen kaj eksteren. Faru tion per la du piedoj alterne plurajn fojojn (Bildoj 4 kaj 5).

III. Parada pasxado. Post la supre diritaj movoj marsxu antauxen per paradaj pasxoj, gxis vi sxvitetos (Bildoj 6 kaj 7).

IV. Froto de la piedoj. Sidu en lito kun la du kruroj interkrucitaj kaj unu piedo sur la alia femuro. Per via manplato frotu piedkavon kaj kalkanon plurajn fojojn gxis varmigxo kaj per la alia frotu tiujn de la alia piedo (Bildo 8).

V. Froto de la lumboj kaj koksostoj. Per viaj du manplatoj frotu viajn lumbojn kaj koksostojn plurajn fojojn (Bildo 9).

VI. Froto de la dorso kaj lumboj. Metu viajn manplatojn ambauxflanken de la spino kaj forte pusxu viajn ok fingrojn (escepte de la du dikfingroj) maksimume supren kaj poste pusxu ilin malsupren plurajn fojojn (Bildo 10). Faru tion kelkajn fojojn.

VII. Froto de la spino. Premu per viaj du manoj la spinon kaj forte pusxu la montran, mezan kaj ringan fingrojn maksimume supren. Pusxu ilin malsupren gxis la kokcigo. Haltu momenton kaj dauxrigu la frotadon kelkajn fojojn (Bildo 11).

VIII. Froto de la subventro. Frotu vian subventron per viaj dekstra kaj maldekstra manoj alterne plurajn fojojn (Bildo 12). Tio estas utila al facila cirkulado de la vitala energio en la korpo kaj plezurigo.