Gxi apartenas ne nur al Cxinio

Teksto de XIANG HONG
Fotoj de LIU SIGONG kaj ZHAO XI

LA 18-an de majo la redakcio de "El Popola Cxinio" okazigis kunsidon por celebri la 50-jarigxon de la revuo kaj la aperon de gxia 500-a numero. Inter la pli ol 200 partoprenantoj trovigxis s-ro Wan Guoquan, vicprezidanto de la Cxina Popola Politika Interkonsiligxa Konferenco, kaj aliaj estroj de koncernaj cxinaj registaraj departementoj, s-ro Chen Yuan, honora prezidanto de la Cxina Esperanto-Ligo kaj fama cxina lingvo-sciencisto, s-ro Zhang Qicheng, kunfondinto de EPCx kaj gxia iama cxefredaktoro, pekinaj esperantistoj kaj amikoj novaj kaj malnovaj, cxinaj kaj alilandaj.

Omagxe al la jubileo s-ro Li Peng, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Cxina Popola Kongreso, faris surskribon: "Raportu Cxinion, dissemu amikecon kaj bone eldonu El Popola Cxinio." La surskribo montras la subtenon de la cxina registaro al la E-movado, tio kompreneble gxojigis kaj kuragxigis la kunsidantojn, laborintojn kaj laborantojn de la redakcio de EPCx.

Esperantistoj kaj Esperantaj organizoj el pli ol 50 landoj sendis al EPCx-redakcio gratulajn leterojn aux artikolojn.

Festparolis s-ro Zhao Changqian, vicdirektoro de la Fremdlingva Eldona Buroo (FEB), kiu alte taksis la kontribuon de EPCx por E-movado kaj diskonigo de Cxinio. Festparolis ankaux s-ro Ragnar Baldursson, diplomato de la islanda ambasadorejo en Cxinio, s-ro Gianfranco Polerani, komitatano de UEA kaj estrarano de la Itala Esperanto-Federacio, f-ino Sabira Ståhlberg, konsilanto de TEJO kaj redaktoro de "Kontakto", kaj s-ro Stanislaw Mandrak, prezidanto de la Pola Esperanto-Asocio.

La E-sekcio de la Cxina Radio Internacia, kiu multjare kunlaboris kun EPCx, deklamis la poemon "Ho, franjo!" verkitan de akademiano Xie Yuming por la jubileo.

En sia festparolado s-ro Wang Xifu, direktoro de EPCx, dankis cxiujn, kiuj helpis la redakcion. Aparte li bonvenigis dekkelkajn alilandajn samideanojn el Argentino, Danlando, Italio, Belgio, Portugalio, Hispanio, Pollando, Francio kaj Finnlando, kiuj venis al Cxinio por cxeesti la kunsidon.

Dum sia restado en Cxinio tiuj fremdlandaj amikoj renkontigxis kun redaktoroj de EPCx kaj vizitis, krom Pekino, ankaux aliajn cxinajn urbojn. Kiel reprezentantoj de la legantoj, ili montris siajn profundan amon al EPCx kaj sinceran amikecon al la cxina popolo. Kiam ni brakumis la vizitantajn E-amikojn kaj kiam ni legis leterojn de niaj legantoj, ni sentis la magnetan forton de EPCx faciligi interkomprenigxon kaj elimini fremdecon. Pro tio ne vanis nia formika laboro.

Retrorigardante la pasintan gloron, ni konscias, ke atendas nin pli peza tasko. Sekve de pliprofundigxo de la reformado, Cxinio eniros en la mondan ekonomian cirkuladon. Cxu la redakcio de EPCx povos garantii la kvaliton de la revuo kaj venki la eventualan financan malfacilon? Tio estas nepre solvenda problemo. Tamen ni ne perdas la kuragxon kaj memfidon, konsciante, ke ni ne estas solecaj ?la tutmondaj samideanoj subtenas kaj subtenos nin, kiel diris s-ro Chen Yuan: "El Popola Cxinio apartenas ne nur al la cxinaj esperantistoj, sed ankaux al cxiuj pacamaj popoloj kaj diverslandaj esperantistoj."

Festparolado de Chen Yuan

Membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, honora prezidanto de la Cxina Esperanto-Ligo kaj fama cxina lingvo-sciencisto

Estas granda gxojo por mi gratuli la oran jubileon de "El Popola Cxinio". Permesu al mi paroli unue Esperante kaj poste nacilingve por esprimi miajn korajn bondezirojn al la gastoj, venintaj de malproksime por festi kune kun ni la jubileon. Cetere, mi faras tion por montri al la publiko, ke la artefarita lingvo Esperanto estas la plej efika komunikilo, gxi povas esprimi cxian penson kaj cxian senton de la homa socio.

La revuo "El Popola Cxinio" estis fondita de niaj pioniroj antaux 50 jaroj. Tiam, ne longe post la liberigxo de nia urbo Pekino, la infanoj kaj maljunuloj kantis surstrate: "Hela estas la tago de la liberigita regiono..." Gxuste en tiu hela tago aperis "El Popola Cxinio". Tiam ni estis ankoraux junaj kaj ne sciis, ke en la mondo ne cxiu tago estas hela: iafoje pluvas, iafoje negxas, iafoje frostas, iafoje ecx sxtormas. Sed nenion ni timis, ni dauxrigis la vojon malgraux cxiaj malfaciloj. Gxuste en tia malfavora situacio la redakcio de "El Popola Cxinio" sensxanceligxe marsxis cxiam antauxen, gxis hodiaux.

50 jaroj estas nur palpebra momento en la longa rivero de Historio, sed tiom da tempo por Esperanta revuo signifas multe ?oni devas sinofere kaj pene labori kaj venki multajn neimageblajn malfacilojn. Tion ni faris, nia "El Popola Cxinio" faris. Ni atingis nian celon post 50 jaroj da malfacila laborado. Dum tiuj 50 jaroj ni esperantistoj kune kun nia popolo sercxis vojon, vojon gxustan kaj kondukantan al bela socio sen perforto, sen malamo, plenigxanta je libereco, demokratio kaj bela harmonia vivo. Post multaj malsukcesoj kaj sukcesoj ni finfine trovis la gxustan vojon, t.e. la socialisman vojon kun cxinaj karakterizajxoj. Ni realigos tiun belan idealon, kiun nia majstro Zamenhof revis antaux pli ol 100 jaroj.

Dum la pasintaj 50 jaroj nia "El Popola Cxinio" ludis rolon de kultura ambasadoro. Al aliaj popoloj gxi konigis la novan vivon de nia popolo kaj cxiujn aspektojn de nia juna respubliko, ke gxi interkomunikigis la cxinan kaj aliajn popolojn en la kultura kaj aliaj kampoj. Gxi bone ludis tiun rolon. Tial, en tiu senco kaj nur en tiu senco, "El Popola Cxinio" apartenas ne nur al la cxinaj esperantistoj, sed ankaux al cxiuj pacamaj popoloj kaj diverslandaj esperantistoj.

Fine mi deziras al "El Popola Cxinio", ke gxi estu cxiam floranta, cxiam juna kaj cxiam energioplena.

Festparolado de Zhang Qicheng

Honora membro de UEA kaj iama cxefredaktoro de EPCx

Antaux 50 jaroj, t.e. en la jaro 1950, mi interkonsiligxis kun s-ano Hujucz pri aperigo de E-revuo. Dank' al la apogo de nia popola registaro, la unua numero de la revuo nomata "El Popola Cxinio" aperis en majo de tiu jaro.

Nun, post 50 jaroj, mi ege maljunigxas, sed nia revuo ne maljunas, male, gxi plijunigxas, cxar la juna generacio de e-istoj aligxis al nia vico. La gejunuloj donas al la revuo fresxan junecon, plibeligas gxin aspekte kaj pliricxigas gxin enhave. Sekve, nia revuo estas sxatata de la legantoj.

Hodiaux ni kunsidas cxi tie por jubilei la 50-jarigxon de la revuo EPCx. Mi esperas, ke post pluraj jardekoj kaj ecx jarcentoj EPCx festos sian centjarigxon, ducentjarigxon kaj ecx plu. Mi kredas, ke mia espero ne restos nur espero, sed centpocente efektivigxos. Do, lasu min gratuli niajn karajn gekolegojn de EPCx kaj bondeziri, ke la revuo havu pli belan estontecon kaj akiru pli brilajn sukcesojn.

Je la fino de mia parolado mi dankas kaj salutas vin cxiujn.

Festparolado de Ragnar Baldursson

Diplomato de la islanda ambasadorejo en Cxinio

En la nomo de Islanda Esperanto-Asocio mi salutas vin, portante al vi varmajn bondezirojn de la islandaj esperantistoj okaze de la kvindekjarigxo de la revuo "El Popola Cxinio".

Kvindek jaroj ja estas longa vivtempo de Esperanto-revuo. Tioma vivdauxro de EPCx devas esti dankenda al diversaj faktoroj, inter kiuj sen ia dubo alte staras la ricx-enhava prezento de la diversaj aspektoj de la cxina kulturo, kaj la alta nivelo de Esperanta stilo, kio estas elstara pruvo pri la profunda respekto, kiun havas la redakcio de EPCx por la Internacia Lingvo.

Ne eblas supertaksi la konstruan valoron de tia revuo, kia estas EPCx. Mi diras "konstruan", cxar gxuste tian la revuo havas: gxi konstruas ponton inter kulturaj mondoj, la orienta kaj la okcidenta, kiuj dum jarcentoj estis vaste malsimilaj kaj malmulte konis unu la alian. Nuntempe tiuj mondoj cxiam pli interproksimigxas, i.a. danke al tia konstruanto de pontoj kia estas EPCx. Eble ni ecx povas diri, ke ponto konstruata per neuxtrala internacia lingvo, kia estas Esperanto, estas tiom pli forta kaj tenema, cxar gxin firmigas idealismo, kiu bele kongruas kun la deziro diskonigi kulturajn valorojn sentrude kaj egalisme. Estas ja notinde, ke cxiam pli oftigxas konkretaj pruvoj pri kultura reciprokeco sur la pagxoj de EPCx.

Por mi persone la etoso de EPCx estas aparte intima. Jam kiel junulo mi konatigxis kun la revuo en mia hejmlando, Islando.

Kiel studento en la Pekina Universitato mi baldaux renkontis pekinajn esperantistojn, i.a. tiujn, kiuj rekte koncernis sin pri la preparado kaj eldonado de la revuo.

Poste, regante la cxinan lingvon, ankaux mi mem komencis okupi min pri diskonigo de la cxina kulturo en mia lando, Islando, tradukante cxinajn verkojn en la islandan lingvon, i.a. la Analektojn de Konfuceo.

Tial mi emas iel konsideri min kiel kunlaboranton de EPCx, ecx en duobla senco: nin interligas du lingvoj: Esperanto kaj la cxina, kaj ambaux iel kunfluas en kultura kunlaboro, kiu havas komunan celon: konstrui ponton inter kulturmondoj malsimilaj, kulturmondoj, kiuj tamen havas komunajn homajn similecojn, kiuj sin rivelas je cxiam kreskanta interkompreno.

Al tio iusence ligigxas ankaux la fakto, ke la fondo de la Cxina-Islanda Kultur-Societo havas siajn radikojn en la komuna intereso de kelkaj junaj islandaj esperantistoj, kiuj ekkonigxis kun "El Popola Cxinio" antaux pli ol 25 jaroj.

Mi ripetas miajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de la kvindekjarigxo de la kultura revuo "El Popola Cxinio".

Gxia graveco eksterlande kiel fidinda, belaspekta kaj varieca informilo pri la kultura vivo kaj la kulturaj tradicioj de la cxina popolo estas nesupertaksebla.

Kresku kaj floru "El Popola Cxinio" dum la dua kvindek-jara etapo de sia vivo.

Festparolado de Gianfranco Polerani

Komitatano de UEA kaj estrarano de la Itala Esperanto-Federacio

Mi estas honorita porti al la organizantoj de kaj al vi cxiuj partoprenantoj en tiu cxi solena kunveno la salutojn de la prezidanto, estraranoj kaj komitatanoj de la universala organizo de nia Esperanta movado.

Gxoje mi deziras kore gratuli la redaktorojn kaj cxiujn kunlaborantojn de la belega cxina revuo "El Popola Cxinio". Gxi regule aperas kaj ekde jam 50 jaroj estas disvastigata tra la tuta mondo kaj ege aprecata de la legantoj, cxar gxi cxiam estas belaspekta kaj ricxa je multaj informoj, novajxoj kaj interesaj humurajxoj de la granda cxina lando.

UEA deziras, ke la rilatoj kun "El Popola Cxinio" kaj la tuta cxina esperantistaro estu cxiam pli fortaj, intensaj kaj fruktodonaj por disvastigi nian belan komunan internacian lingvon, kiu faciligas la amikecajn interrilatojn trapasante cxiujn barojn geografiajn, politikajn, etnajn, religiajn, lingvajn ktp.

Korajn kaj amikajn salutojn al vi cxiuj!

Festparolado de Sabira Ståhlberg

Konsilanto de TEJO, redaktoro de "Kontakto" kaj doktorino pri orientaziaj lingvoj

Jam de 50 jaroj brilas la stelo de El Popola Cxinio sur la cxielo de la Esperanto-mondo. Se oni kalkulas laux homaj vivojaroj, 50 jaroj estas konsiderinda kaj respektinda agxo. Homo atinginta tiun agxon jam akiris multan sperton kaj sagxon. Por revuo 50 jaroj estas lauxdinda kaj salutinda atingo. Speciale en Esperanto, la unika kaj cxiam progresanta internacia lingvo, kiu estas parolata en la tuta mondo, la atingoj de EPCx estas multe gratulindaj kaj vaste celebrindaj.

Tra la jaroj EPCx cxiam trovigxis inter la unuaj kaj plej gravaj revuoj en Esperanto. Gxia internacia legantaro estas vasta kaj trovigxas en preskaux cxiuj landoj de la mondo. Tiom vastan publikon neniuj nacilingvaj revuoj povas atingi, ecx ne tiuj, kiuj havas multe pli grandan nombron da abonantoj ol EPCx aux pli famas sur la mondaj merkatoj. Sed nuntempe ne nur gravas por revuo la nombro de gxiaj abonantoj. Gravas la vasteco de ili. Cxar cxiu leganto de EPCx rakontas al sia familio, siaj amikoj kaj siaj samideanoj pri tio, kion li legas. Foje li ecx tradukas artikolojn el EPCx en sian nacian lingvon kaj publikigas en lokaj gazetoj. Tiel la informoj kaj la famo de EPCx atingas multe pli grandan nombron da homoj, en multe pli da landoj kaj kun multe pli granda efiko ol pluraj famaj nacilingvaj revuoj. Tiel do, ecx se EPCx havas iom modestan nombron da abonantoj, gxi rolas kiel vera ponto inter la popoloj kaj homoj de la tuta mondo, kaj antauxenigas veran, senperan interkomprenigxon kaj amikecon inter ili.

Esperanto ludas cxiam pli gravan rolon en internacia komunikado. Mi nur menciu, ke en la Interreto trovigxas kelkaj milionoj da Esperantlingvaj pagxoj. Ekzistas centoj da revuoj en Esperanto, eldonataj tra la mondo, pluraj radiostacioj kaj ankaux televidaj programoj. Esperanto estas pli kaj pli uzata internacie por peri gravajn informojn el unu angulo de nia planedo al alia. Nia planedo trairas procezon de tutmondigxo, kaj en tiu procezo multflankaj, detalaj kaj senperaj informoj estas granda avantagxo. Gajnas plej multe tiuj, kiuj povas transdoni tiajn informojn. Jam nun en Esperanto oni faras tion. Multaj informoj aperas en Esperantaj revuoj longe antaux ol ili atingas la nacilingvajn amaskomunikilojn. Investi en Esperanton do signifas investi en la nunon kaj en la estontecon.

Kiel 50-jarulo, EPCx akiris multan sagxon kaj sperton dum la jaroj. Sed EPCx ne ekripozas sukcesinte. Gxi laboras por cxiam renovigxi. Gxi estas kaj restas progresema kaj pri temoj, kaj pri ekstera aspekto. EPCx tial, miaopinie, havas ne nur brilan pasintecon, sed ankaux brilan estontecon. Iuj diras, ke nun gravas nur Interreto. Tamen se oni rigardas la evoluon, nur malmultaj homoj en la mondo havas Interreton, kaj plu gravas kaj gravos paperaj eldonoj de revuoj, kaj plu gravos radioelsendoj kaj televido. Interreto estas utila por fari reklamon, por informi, sed gxi ne anstatauxos la tradiciajn paperajn legajxojn, kaj tial la eldonado de libroj kaj revuoj restos plu tre grava. Ecx sur la mondaj merkatoj kreskegas la eldonado de paperaj legajxoj.

Nun EPCx estas senkompare la plej bela kaj bunta revuo en la lingvo Esperanto, kaj gxi cxiam pli beligxas. Tamen, ne nur pri la revuo spertigxis la redakcio de EPCx. Lauxdindaj estas la atingoj en eldonado de libroj kaj informoj pri Cxinio. La cxina kulturo kaj la cxina socio havas antikvajn radikojn, sed estas malmulte konataj eksterlande. Cxinio estas fremda, ofte ecx stranga por eksterlandanoj. Ofte dum miaj studoj pri Cxinio mi renkontis la opinion, ke ne eblas kompreni cxinojn kaj Cxinion. Tamen, esperantistoj legantaj EPCxn ne opinias tiel. Por ili Cxinio estas jam konata, cxar ili cxiumonate sekvas la okazajxojn en la lando. Ili estas informitaj pri la progreso kaj sukcesoj de la lando, kaj ili estas grandaj amikoj de Cxinio. Tiel, do, EPCx per sia agado kaj siaj multflankaj informoj gajnis vastajn amikaron kaj komprenon por Cxinio kaj gxia evoluo. EPCx estas nekompareble grava ambasadoro por sia lando.

En Esperantio, la internacia lando kun komuna lingvo kaj komunaj ideoj por mondpaco, interkomprenigxo kaj amikeco, sed sen geografiaj limoj, EPCx estas grava revuo kun multaj spertoj kaj vasta subteno. Gxi estas unu el la fundamentoj de la movado. Tre multas homoj, kiuj en foraj anguloj de la mondo ekkonis Cxinion pere de gxi kaj Esperanto. Tre multas amikoj de Cxinio inter esperantistoj kaj iliaj cxirkauxajxoj, cxar ili legas EPCxn. Kaj tre multas la sukcesoj kaj atingoj de EPCx.

Tial, mi volas kore gratuli al EPCx kaj kuragxigi cxiujn gxiajn kunlaborantojn dauxrigi ankoraux longe la agadon por la revuo, kiu trovigxas en cxies koro, kaj kiu ludas tiom gravan rolon por la Esperanto-mondo kaj por gxia lando, Cxinio.

Festparolado de Stanislaw Mandrak

Prezidanto de la Pola Esperanto-Asocio

Okaze de la ora, 50-jara jubileo de via agado akceptu de la tuta esperantistaro aligxinta al Pola Esperanto-Asocio tutkorajn bondezirojn.

Dank' al via revuo multe da homoj konatigxis kun via belega lando kaj cxina Esperanta movado.

Via porpaca kaj poresperanta multjara laboro estas vaste konata en la Esperanta mondo.

Nome de niaj anoj ni deziras al vi sukcesojn en la plua laboro, multe da kontento kaj prospero. En via persona vivo ni deziras al vi kaj viaj familianoj multe da sano, felicxo kaj sukceso.

Estas granda plezuro por mi saluti vin el la lulilo de Esperanto, el lando, kie antaux pli ol 110 jaroj naskigxis Esperanto. Cxu 110 jaroj por la lingvo signifas multe? Verdire ne tro. Sed por la internacia neuxtrala lingvo tio estas grava signifa periodo. Kaj en tiu cxi periodo preskaux duonon ekzistas via revuo.

Kun via revuo mi persone ankaux ligigxas. Antaux preskaux 20 jaroj, tuj post mia esperantistigxo mi konatigxis kun via gazeto. De unua momento gxi interesis min. Gxi estis unu el kelkaj E-gazetoj, kiujn oni povis acxeti en gazet-kioskoj en Pollando. Multe da jaroj mi abonis gxin kaj legis pri via belega lando kaj pri E-movado.

Leginte la artikolojn, mi revis pri iama vizito en Cxinio. Kiam pasintjare mi interparolis kun s-ro Wang Ruixiang dum la UK en Berlino pri via jubileo, mi ne povis pensi, ke mia multjara revo realigxos en la jubilea jaro 2000. Nun tio realigxas.

Mi volas danki vin pro via invito kaj pro via akcepto en via belega lando kaj cxefurbo.

Mi volas peti vin akcepti la varmajn salutojn el fora Pollando.

Mi pensas, ke viaj kontaktoj kun la lulilo de Esperanto estos same fortaj kiel gxis nun. La 500-a numero de via gazeto montras la bonan vojon, kiun travivis E-movado en via lando subtenata de la sxtato.

Mi deziras al via tuta redakcio multe da bonaj artikoloj kaj miloj da legantoj.

Vivu EPCx!

Vivu Esperanto!