Se memoro povus engreftigxi

de PING HUA

Denove julio, monato zorgoplena pro la enira ekzameno de superaj lernejoj en Cxinio. Kaj por tio la cxina lingvo kiel lernobjekto estas nepre submetita al ekzameno, kaj la verkado de artikolo estas tre grava. Cxi-sube ni prezentu tri el la distingindaj artikoloj de la ekzamenitoj en l999.

La Red.

Pri temo de la verkado:

Post sukceso en greftado de homaj korpopartoj, sciencistoj ekfaris esploradon pri greftado de memorkapablo. Jxurnalo raportis, ke eksterlande sciencistoj jam sukcesis grefti memoron al malgrandaj animaloj. Ilia esplorado pruvis: kiam oni greftos ian kemian materion, en kiun oni enmetis la programigitajn informojn, ankaux la memoro estos transigita. Sendube greftado de homa memoro estas multe pli malfacila ol tiu de la besta, kaj eble tio neniam sukcesos. Sed iuj sciencistoj kredas, ke tio sukcesos en la estonteco. Se memoro povus engreftigxi, kion vi volus fari?

Do bonvolu verki artikolon pri la temo "Se memoro povus engreftigxi". Kelkaj atentigoj: 1. komplete liberigu vian imagon, kondicxe, ke la enhavo estu rilata kun "Se memoro povus engreftigxi", kaj vi povos teksi rakonton, ekspliki vian opinion kaj disvolvi perspektivon; 2. La titolo de la artikolo estu decidita de vi mem; 3. Escepte de poezio, vi povos uzi cxiujn formojn por via artikolo kun almenaux 800 ideogramoj.

Savo far la marso

"UFA raportas al la cxefstabo: Mi jam atingis la lokon 301, sed ne trovis la celon. Mi petas instrukcion."

"Prisercxu pli atente. La oriento estas gxusta. Tio estas blua planedo kun forta signalo de vivo."

Post tri minutoj. "Raporton al la cxefstabo: Mi jam trovis la celon, sed gxi farigxis nigra, la signalo estas atenuigxanta."

"Tuj surterigxu kaj alportu du terlogxantojn. Tuj efektivigu nian planon de savo de la terglobo."

Tio okazis en la jaro 3008. Pro la serioza poluado la planedo nomata "tero" frontas pereon. La marsanoj komencis sian planon de savado.

"Raporton al la cxefstabo: UFA jam pace revenis kun du terlogxantoj, jxus perdintaj la signalon de vivo."

"Tuj portu ilin en la analizejon kaj greftu ilian memoron al la roboto-marsanoj n-roj 2 kaj 3. Mi volas scii, kiel la malgrandaj terlogxantoj propramane pereigas sian planedon." La cxefmarsano venis al la "simula tergloba sistemo" kaj vidis, ke la roboto-marsanoj n-roj 2 kaj 3 kun greftita memoro komencis la pereigon. N-ro 2 venis en arbaron kaj svingadis hakilon en la mano. Je lia laboro arboj falis unu post alia. Tio malordigis la komputeran ekvilibrigan sistemon de Marso, kaj la simulita superakvo falis de sur la cxielo. Okazis ja neimagebla afero. N-ro 3 miksis segajxojn kun kalko por uzi ilin kiel cementon kaj per gxi konstrui digon kontraux la superakvo. Sed la akvego facile forpusxis la digon kaj inundis la kamparon?"Neimageble, neimageble! Kiel ili povas tiel fari? Tuj, tuj haltigu la simulitan akvegon. Rigardu, kion ili dauxre faros?" La cxefmarsano kriegis de kolero, kaj la apenaux savigxintaj roboto-marsanoj n-roj 2 kaj 3 rigardis unu la alian kun ekrido. Unu el ili levis laseran pafilon kaj ekpafis al la "elektronikaj birdoj" kaj la alia malfermis la kloakojn kaj enlasis en maron la forjxetitajn plumbon kaj hidrargon! Post ilia fusxado la indico de la vivo de la terlogxantoj malkreskis de 500 milionoj al preskaux nulo!

"Terure, terure!" la cxefmarsano kapskuis kun bedauxro. Gxi premis la butonon de la giganta ekrano por fari indikon de plua agado laux la plano. "UFB tuj flugu super la maron kaj dissxutu la 'Vivon n-ro 1'! UFC flugu super la regionon G kaj dissxutu 'Vivon n-ro 2'! La marsa hospitalo estu preta lavi la cerbon de la terlogxantoj kaj grefti al ili la filtritan memoron, por ke ili forgesu la terurajn fiagojn, reiru al la terglobo kaj kreu novan vivon!"

Pasis jaroj.

"Raporton al la cxefstabo: UFA jam atingis la lokon 301. Cxi tie estas blua planedo, kaj tre forta estas la signalo de vivo!" Tion auxdinte, gxoje ekridis la cxefmarsano?

Vivo de du homoj

Forpasis geedzoj, kiuj kune pasigis pli ol 60 jarojn plenajn de felicxo kaj malfelicxo. Kiam ili vivis, ilia plej arda deziro estis ankoraux esti geedzoj en la venonta vivo, kaj ili faris interkonsenton, ke ili renkontigxu sub iu arbego en la "Felicxa Parko" je la sepa vespere de la 7-a de la sepa monato laux la cxina luna kalendaro de la 2010-a jaro. Laux ilia testamento, iliaj infanoj greftis ilian memoron al paro da 12-jaraj geknaboj.

Rapide pasis 10 jaroj kaj la du geknaboj jam plenkreskis. Ili venis laux la interkonsentita horo al la difinita loko, sed ili ne konis unu la alian, cxar la aspekto de la atendato en ilia memoro ne estas tia kian ili vidis nun.

Ambaux sidigxis kaj atendadis de mateno gxis vespero kaj de vespero gxis mateno, sed "li" kaj "sxi" en ilia memoro ne aperis. Pasis jaro post jaro, kaj ili firme kredis je sia interkonsento kaj persiste atendadis. De juneco gxis mezagxo, sulkoj kaj grizaj haroj aperis nerimarkite, sed ili ankoraux persistis en atendado. Ili neniun vorton diris unu al la alia, cxar ili estis fidelaj al la interkonsento kaj atendis aperon de sia amato.

Baldaux forpasis ankoraux 60 jaroj, la foliaro de la granda arbo velkis kaj reverdigxis multfoje, kaj la du grizharaj maljunuloj dauxre atendis silente. Sxi forpasis, kaj li, sxia unika najbaro, pritraktante sxiajn postlasitajxojn, rimarkis leteron. Li legis gxin kaj ekploregis unuafoje en la 60 jaroj, antaux kiu li neniam larmis. Li levis sxian korpon kaj la plorego lauxtis kiel tondro. Hurlis vento, kaj li sentis triston legante "Greftu mian memoron al knabino, kaj en alia vivo mi ankoraux atendos lin cxi tie." Li legis kaj relegis la leteron. Subite li jxetis la leteron en la venton, kaj tiu tuj malaperis sen postsigno. Li ne volis misuzi la vivon de paro da geknaboj. Li bedauxris, kial atendi alian vivon? Li sentis doloron kaj decidis agi denove. Se ekzistas antauxdestino, ili certe renkontigxos.

Kiam li kvietigxis, li skribis al la posteuloj: "Grefti memoron povus esti felicxiga afero, sed mi malsxparis la karan tempon. Sagxaj homoj, ne imitu min, sed utiligu la greftitan memoron por lernado, laborado kaj kreado de sociaj ricxajxoj."

Fininte la skribon, la maljunulo por cxiam perdis la memoron, sed la okuloj restis malfermitaj?

Nova biografio de Donkihxoto

Sancxo kaj lia mastro s-ro Donkihxoto kaj ties amikoj venis en la nunan mondon. Sancxo estis cxagrenita de la frenezeco de la mastro. Li auxdis, ke en la nuna mondo oni povas grefti memoron, kaj gxojigxis, ke grefto povos forigi al Donkihxoto la memoron pri kavaliro. Brile sukcesis la operacio de grefto.

La unua vorto de Donkihxoto post vekigxo estis: "Kie estas mia komputero? Venigu mian sekretarion." Gapigxis Sancxo, cxar li ne rekonis la novan Donkihxoton: Oni greftis al Donkihxoto la memoron de Bill Gates, komputera genio.

En bedauxro Sancxo eskortis sian mastron al la hejmloko. Donkihxoto ne persekutis sxafgregojn, nek stulte batalis kontraux la ventomuelilejo, sed tuttage cerbumadis super ekspluato de komputero. Liaj amikoj venis viziti lin. Sed kiam ili vidis lin, cxiuj estis teruritaj:

Donkihxoto portis nigran jakon kun brilaj ajxoj (fakte nur butonoj), sxuojn sen tibiingo. Cxiuj miris, kaj Sancxo klopodis por klarigi al ili, sed ili farigxis pli konfuzitaj. "Kiel kapablaj estas la nuntempuloj, ke ili inventis komputeron kaj interreton, kaj en hejmo oni povas scii cxion en la mondo. Kaj nun ili greftis al nia Donkihxoto la memoron de Bill? Lian klarigon sekvis suspiro kun admiro.

La nova Donkihxoto sentis honoron. Li diris vorton post vorto: "Estimataj, en la estonteco, por konformigi nin al la bezono de la tutgloba informadiko, mi konsilu al vi lerni komputerikon, kaj mi instruos vin senpage? Je tio disigxis la homgrupo en brua ridado. Donkihxoto sentis miron kaj Sancxo ?bedauxron.

En la postaj tagoj Donkihxoto facile eksplodis de kolero, postulante de Sancxo jen softvaron, jen sekretariinon, jen materialojn pri komputero?Tio multe embarasis Sancxon. Post longa longa konsiderado Sancxo decidis restarigi al Donkihxoto la originan memoron.

Kaj nun sur polva vojo denove galopis magra cxevalo kun la antauxa Donkihxoto kun longa lanco sur la dorso. Jen Donkihxoto post reenmeto de la origina memoro.