JUNULARO

Amatoro de ekspediciado

de ZHU JING

Vivo de junuloj estas kolorricxa, kaj en la hodiauxa plurisma socio, junuloj havas pli multe da sxancoj por fari sian sxatatan aferon, ekzemple eliri el la urbo kaj havigi al si tute malsaman sperton en montoj kaj cxe riveroj. Zhu Jing estas amatoro de ekspediciado, sxi sxatas ion skribi por noti sian neforgeseblan vojagxon.

Yu Tao

NUN mi bildigu ekspedicianojn: en montogrimpaj botoj, largxaj kaj dikaj vestoj, kun dorsosako plenigita de necesaj objektoj.

Mi jam estas veterana ekspediciano. Ekde 1994, en 6 jaroj mi foj-refoje vojagxis kunportante la sakon. Kiam mi prenis okupon, mi havis multan sxancon vojagxi en someraj kaj vintraj ferioj, kaj tiam mia plej granda espero estas travojagxi montojn kaj riverojn kunportante mian sakon.

UNUA PROVO

Hodiaux mi ankoraux memoras mian unuan ekspediciadon. Kun ekipajxo cxirkaux 20-kg-peza, mi piediris 100 km en 3 tagoj kaj trairis la monton Wuling oriente de Pekino.

En Wuling-monto arbaro densas, sovagxaj bestoj ricxas kaj malmulte trovigxas homaj signoj. La monto ja estas ideala loko por ekspediciado. Tie ne trovigxas vojoj, cxie murmuras rivereto, rokoj kaj falintaj arboj estas tegitaj de densa musko. Ni zorgeme supreniris stumblante kaj tangante. La vojo zigzagis. De tempo al tempo auxdigxis "pum", certe iu falis. Mi falis, kaj vi, kaj li. Ne gravas. Cxar fortaj manoj, zorgemaj rigardoj kaj varmaj vortoj helpas vin. Kiam vi veos antaux vertikala deklivo, akompanantoj helpos vin. Jam per la kvar membroj mi grimpis kaj tiamaniere mi atingis la krutajxon. Malsuprenirante mi ecx prenis glitludon kiel rimedon. En ripozejo, bivakfajro brulis, apude auxdigxis "Auld Lang Syne", estis la plej bela momento de la vespero. En gajo kaj pasio ni cxirkauxis la bivakfajron kaj mangxis varman nudelon. Ni starigis tendojn kolorricxajn, kaj haste enigis nin en dormosakon. En la sekvanta tago ni venis al la montpinto por rigardi sunlevigxon. La levigxanta suno beligis la mondon, ankaux la sunmallevigxo instigis penson kaj imagon. Tio estas ne spertebla en urbo. Reveninte hejmon la ekspedicianoj diris, ke ili neniam spertis tian intimecon inter personoj, kaj konsciis, ke malfaciloj estas tiel malgrandaj. Ni amikigxis al la naturo, dank' al firma volo, forta unuigxo, simpla amo kaj interkomprenigxo. Estas naturo, kiu dotis nin per temperamento vasta kiel montaro kaj vekis en ni la amon.

Kiam ni refoje ekiris al montvojagxo, malfortigxis scivolemo, tamen fortigxis intereso pri ekspediciado.

ETENDIGxO DE INTERESO

Nun amatoroj de ekspediciado en Pekino starigis klubojn unu post alia: Shanye-klubo, Yanjie-klubo de Vivado en Sovagxejo,Yuanfeiniao-klubo de Tendumo? cxiuj tenas la celon "ni kune iru en la naturon, pere de komunikado kun la naturo ni sercxu veran sencon de la vivo. Ni heredu kaj kreu flavan civilizacion pere de nia vigla vivo". Frauxlino Gao, fervora partoprenanto de ekspediciado, diris, ke sportado en sovagxaj kampoj ne nur hardis sxin, sed ankaux spertigis al sxi gxojon de reciproka helpado inter homoj. Nun furoras sportoj kaj ludoj: rokogrimpado, glisflugado, subakvigxado, Bungy-ludo? ju pli stimula, des pli placxa. La gazetoj "Ekspedicia Ilustrajxo", "Notlibro por Vivo", "Scioj pri Eskapo el Dangxeroj", "Sovagxa Montkampo" k.s. estas bovenaj al ekspedicianoj. Cxe semajnofino, per telefono, tiuj ekspedicianoj kolektigxis kaj sin jxetis al la naturo.

Kiel ekspedicianoj, kiam ili gxuas la naturon, ili devas ofte iri sur sxtona aux kota vojo, ecx en negxo. Do por ili estas nemankigeblaj tiuj: tendo, dormosako, botoj kaj sakoj speciale por grimpado, akvopurigilo, kompaso kaj posxlampo. Ili emas "lauxeble sxpari monon sed plej multe vojagxi", kaj en la urbo unu post alia aperis butikoj Chitu, Xueniao, Sangwente? kiuj speciale vendas ekspediciajn necesajxojn. En tiaj butikoj, ofte en la centro staras tendo kaj cxie prezentigxas ekipajxoj kaj objektoj: De alumeto gxis tendo, kaj necesaj objektoj kaj profesiaj ekipajxoj por rokogrimpado, negxmontogrimpado kaj ecx por kajako. Kaj tiuj faras la atmosferon instigi vin eniri en la naturon. Pere de tiuj profesiaj ekipajxoj amatoroj ekspedicias kaj brakumas la naturon kaj ankaux spertas la sencon de la vivo.

Kiam vi posedas la naturon, via vivo estas bela. Kiam vi estas en sufoko, en cxagrenigxo aux malgxojo, iru en la naturon, kunportu la stelojn kaj auxskultu zumadon de insektoj, kaj vi kvietigxos.

Bezonajxoj de ekspedicianoj:

Ekipajxoj: tendo (portebla domo), dormosako, akvimuna litkuseno, pneuxmata kuseno, alpismaj botoj kaj sakoj (por enteni necesajxojn), kuiriloj (kuirejo de ekspediciado), akvopurigilo kaj kompaso.

Vestoj: varmkonservaj kaj glitrezistaj botoj; 2-3 paroj da dikaj sxtrumpoj, kiuj povas protekti viajn piedojn kontraux malvarmo; du maldikaj lanvestoj (du maldikaj estas pli varmtenaj ol unu dika) kaj facile sur- kaj demeteblaj; ventorezista jako; lana aux vatita pantalono, ankaux facile sur- kaj demetebla, cxar dum sportado vi varmigxos sed malvarmigxos tuj post cxeso de sportado.

Mangxajxoj: altkaloriaj mangxajxoj, patkuko, bovajxo, ovo, cxokolado kaj butero, kiuj rapide donas kalorion.

Kunportajxoj: mapo, posxlampo, fotografilo, binoklo, fajrilo kaj necesajxoj por cxiutaga lavado, kiuj devas esti malgrandaj, fortikaj kaj facile porteblaj; sxmirajxo por protekti la hauxton kontraux la vento.