Pri elektroprovizado en Makao

S-ro Miao dauxrigis: "Malgranda Makao ne povas enteni multajn elektrokompaniojn, kaj nia kompanio funkcias ekskluzive."

de YANG KA

MAKAO estas orienta urbo plena de folkloraj kaj aliaj allogajxoj. Gxi povus havi neniun industrion, sed absolute ne elektran industrion. La elektra industrio de Makao estas "miniatura", sed gxi reflektas la kunfandigxon de orienta kaj okcidenta administracia maniero kaj ankaux la limigon de la tereno al la disvolvigxo pro la malgrandeco. Tamen tie oni povas percepti ankaux kvietecon kaj senstrecxitecon.

EKSKLUZIVA ELEKTROKOMPANIO

Dekkelke da minutoj jam suficxas por auxte traveturi du trionojn de la tuta Makaa duoninsulo, la cxefa parto de Makao. Kaj nur en tiu momento ni konsciis la malgrandecon de Makao.

Venante al la Makaa Elektrokompanio ni rimarkis, ke pro sia malgrandeco Makao ne sole postulas ke oni racie utiligu cxiun colon da tero. La kompanio posedas generatorojn kun totala kapacito de 360 miloj da kilovattoj, sed nur 777 laboristojn. S-ro Miao Jingcheng, prezidanto de la direktoraro, diris al ni: "En komparo kun la elektrokompanioj de la landinterno, nia kompanio estas tre malgranda." Vere en la landinterno estas sennombraj elektrejoj cxiu kun generatora kapacito de pli ol miliono da kilovattoj, kaj en elektrejo kun generatora kapacito de dekmiloj da kilovattoj ja laboras pli ol mil homoj. S-ro Miao dauxrigis: "Malgranda Makao ne povas enteni multajn elektrokompaniojn, kaj nia kompanio funkcias ekskluzive." Kaj ni tuj identigis la "ekskluzivecon" kun "monopolo". "Cxu ekzistas konkurenco pro 'ekskluziveco'?" nature ni ekhavis dubon. "Tro multa konkurenco en malgranda Makao kauxzus grandan malsxparon. La ekskluziva kontrakto subskribita kun la registaro multe limigas nian kompanion, kaj la procentajxo de la kapitala rekompenco estas 14%. Tamen la kompanio tre domagxas la auxtentikigitan ekskluzivecon kaj tenis la stabilecon de la elektra prezo en la lastaj 14 jaroj sub la permesita kondicxo pro la inflacio en Makao. Dum multaj jaroj ni gajnis profiton pere de redukto de investo kaj altigo de efiko."

Ni estis informitaj, ke antaux 12 jaroj la registaro de Makao jam forlasis la akcian regadon super la elektrokompanio kaj posedas nur 7.7% da gxiaj akcioj. La Cxina-Franca Investa Kompanio kaj la Cxina-Portugala Investa Kompanio posedas po 45% da gxiaj akcioj kaj lokaj individuoj ?2.3%. En l999 la neta profito de la elektrokompanio estis 450 milionoj da juanoj (8.27 juanoj egalas al unu usona dolaro).

NEINDIFERENTA "GRANDA" ELEKTREJO

Makao havas tri elektrejojn, kaj du el ili estas tre malgrandaj kaj ilia elektroprovizo konsistigas malpli ol 10% de la totala elektroprovizo en Makao. Kaj la tria elektrejo Coloane estas tre "granda", ke gxi provizas Makaon per pli ol 80% de la bezonata elektro. Tiu tre "granda" elektrejo situas sur la plej suda insulo Coloane, unu el la tri insuloj de Makao.

La totala generatora kapacito de la elektrejo estas 265 mil kilovattoj kaj ene servas 176 homoj. Elektrejoj kun tia generatora kapacito estas tre ordinaraj en la cxeftero, sed por Makao tia kapacito estas tute neindiferenta. En la elektrejo estas malgranda eksponejo, en kiu oni povas informigxi, kian kontribuon la kompanio faris depost l978. "Ni portas sur ni grandan respondecon," kun fiero diris la mastro. "Kompreneble ni sentas premon. La registaro instigas investi por entrepreni elektrejon, sed la kompanio montris grandan intereson acxeti elektron de la elektra reto de Guangdong-provinco."

Ni rimarkis, ke la elektrejo konsumas ne karbon, sed oleon. Por garantii la purecon de la eluzita akvo enlasota en la maron, la elektrejo fluigas la eluzitan akvon unue en cisternon, kie oleo povas disigxi de akvo. La reprenita oleo povas esti utiligata refoje kiel hejtajxo, kaj la acida eluzita akvo estas ellasita en la maron post neuxtrigo kaj senigo je solidajxo.

"Makao estas krampita de la maro en tri flankoj, kaj la spaco por nia ekzisto estas tre malgranda. Tial ni tre domagxas nian spacon, kio eble estas malfacile imagebla por vi. La marakva malvarmiga sistemo de la generatoraro ja estas konstruita sur la tero kreita de polderigo." Evidente la polderigado en la lastaj cent jaroj estis devigita de la realo.

NEMALHAVEBLA RUBO-ELEKTREJO

400 mil logxantoj faras la malgrandan Makaon interprema, tamen turismo allogas sennombrajn turistojn, do Makao farigxis la plej dense logxata loko en la mondo. Jen problemo: Makao jam ne havas lokon por enterigi rubon.

En l992 estis lancxita rubo-elektrejo, al kiu la registaro investis 550 milionoj da makaaj dolaroj kaj disponigis 40?00 kvadratajn metrojn da tero.

Cxiutage la elektrejo forbruligas 600 tunojn da rubo de la urbo, kaj tio turnigxas en 200 mil kilovatthorojn da elektro. 70% de la elektro estas vendata al la Makaa Elektrokompanio kaj la cetera elektro estas uzata de la elektrejo mem. Kvankam la vendata elektro konsistigas nur 3.3% de la bezonata elektro de Makao, tamen la elektrejo mem estas nemalhavebla por la sana vivo de la makaanoj.

La mastro diris al ni, ke dum la tuta procedo oni laboras en fermita spaco, sen kontakto kun la rubo.

"Cxu bruligado de rubo ne postlasas ankaux rubon?"

"Jes.Tial ni plene bruligas la rubon, por ke la restajxo de la bruligado estu maksimume malmulta. Ni eltiras metalojn per magneto, kio donas al ni cxiujare 3?00 tunojn da metaloj vendeblaj. La fina restajxo el bruligado estas nur 350 kilogramoj por cxiu jaro kaj estas uzebla por polderigado kaj vojpavimado."

LABORSINDIKATO AMATA DE LABORISTOJ

S-ro Ruan Yuming, iom pli-ol-50-jara, altastatura, cxiam havas rideton sur la vizagxo. Li estas delegito de la Makaa Elektrokompanio pri la akuzoj de klientoj. Post laboro li estas prezidanto de la laborsindikato de akvo- kaj elektroprovizado. Li diris: "Mi laboris jam 35 jarojn por la sindikato kaj funkciis kiel gxia prezidanto dum multe da jaroj. Mia prezidanteco estas donita de la tuta membraro de la sindikato kaj senpaga."

S-ro Ruan diris: "Niaj laboristoj kaj iliaj familianoj gxuas senpagan kuracon, kaj la gefiloj de la laboristoj gxuas tion gxis 18-jarigxo. Cxiu laboristo gxuas senpage 6?00 kilovatthorojn da elektro. Cxe emeritigxo oni ricevas la tutan pension, dum la aliaj bonstatigaj kondicxoj restas sensxangxaj. La meznombra monata enspezo de makaaj laboristoj estas 7?00 makaaj dolaroj, dum tiu de la elektroprovizaj laboristoj estas pli ol 10 000. La bonstatigaj aferoj de la Makaa Elektrokompanio estas la plej bonaj en Makao."

S-ro Ruan kontentas pri tio, cxar tio estas rezulto de klopodado de la sindikato dum multe da jaroj. Laboristoj de la elektrokompanio tre domagxas sian staton, kaj ili cxiuj laboras sincere kaj devokonscie. Dum multaj jaroj la kompanio eksigis neniun laboriston.

La sindikato havas tre bonajn interrilatojn kun la direktoraro. Cxiujare la kompanio disponigas al la sindikato 100 mil makaajn dolarojn por subteni gxian aktivadon, cxar la gvidantaro de la kompanio bone konscias, ke la harmoniaj interrilatoj estas utilaj al ambaux flankoj. Konfliktoj inter ambaux flankoj estas solvitaj ofte pere de intertraktado, interkompreno kaj reciproka subteno. La direktoraro de la kompanio bone scias, kian lokon la laborsindikato okupas en la koro de la laboristoj. Kiam la kompanio havas problemon, la direktoraro sin turnas al la laboristoj pere de la sindikato por peti ilian helpon, kaj la sindikato multe helpas la kompanion. Tamen la sindikato neniam cedas en problemo rilate principon. Ekzemple, foje la direktoraro de la kompanio opiniis, ke la kompanio tro multe pagis por la kuraco de la laboristoj kaj iliaj familianoj, kaj intencis fari ian sxangxon. La sindikato komprenis la aferon kaj montris simpation, sed ne konsentis la sxangxon, cxar la sindikato devas persisti sur sia starpunkto, nome senkondicxe defendi la interesojn de la laboristoj.