ORDINARAJ CxINOJ

Amo de maljuna usonano al Cxinio

Teksto kaj fotoj de XU XIAORAN

Novembre de 1999 la 83-jara usonano Younise Brook enlogxigxis en malgranda vilagxo de la urbo Liaocheng, Shandong-provinco, Cxinio. Sciante la historion de sxi, la lokanoj afable akceptis sxin.

En la komenco de la 20-a jc., sxiaj gepatroj venis prediki en Beidaihe kaj donis al sxi, kiu naskigxis en Cxinio, cxinan nomon Mu Lin'ai. Poste sxia tuta familio translogxigxis en Liaocheng, kaj tie Mu Lin'ai vivis 13 jarojn. Tiam sxin profunde impresis la diligenteco kaj afableco de la cxina popolo kaj, kompreneble, ankaux la malricxeco kaj postigxinteco de Cxinio.

En 1930 sxi revenis kune kun siaj familianoj en Usonon. Sed sxia amo al Cxinio ne paligxis malgraux tempopaso kaj sxi edzinigxis nur al tiu, kiu konsentis vivi kun sxi en Cxinio. Kvankam sxi ne povis realigi sian deziron dum longa tempo pro historiaj kauxzoj, tamen Cxinio rapide disvolvigxanta, kiu sin liberigis el malricxeco kaj postigxinteco, multe sxin altiris al si. Post kiam sxia edzo forpasis en 1998, sxi, pli-ol-80-jara, vendis sian vilaon kaj aliajn havajxojn, adiauxis siajn gefilojn kaj finfine realigis, helpate de la koncernaj departementoj de Cxinio, sian deziron ?farigxi honora vilagxano de Cxinio.