EL CxINAJ GAZETOJ

PILGRIMADO AL SANKTA LAGO

200 kilometrojn norde de Lhasa, cxefurbo de la Tibeta Auxtonoma Regiono, estas lago Namco, unu el la tri famaj sanktaj lagoj sur la Tibeta Altebenajxo. La aliaj du estas Mapangyong en Ali-subregiono kaj Yarzhoyum Co sudokcidente de Lhasa. Religiaj dokumentoj registris multajn legendojn kaj mitojn, kio altiris al la lagoj pilgrimantojn proksimajn kaj malproksimajn.

Namco-lago areas l?40 kvadratajn kilometrojn kaj situas en la loko 4?00 metrojn super la marnivelo. Sxajne gxi estas la plej alta salakva lago en la mondo. La lago inkrustigxas en la sino de la montaro Nyanqentanglha. En la lago kusxas du insuletoj kaj ilin vizitas printempe multaj migraj birdoj por generado. La montetoj kaj duoninsuloj cxirkaux la lago estas kalksxtonaj. Pro erozio de vento kaj akvo ili formis admirindajn aspektojn.

Laux mito Namco-lago estis filino de Bomo-lago (en Shenzha-gubernio de Tibeto). Sxi enamigxis al la montaro Nyanqentanglha kaj edzinigxis al li. Sxi venis al la edzo portante diademon el perloj, agato kaj koralo, kiuj faris sxin dignoplena kaj cxarma. Sxi kantis kaj dancis, kaj sxiaj kantado kaj dancado fascinis la pasxtistojn de la loko. Sed cxe la piedo de la montaro estis tro malvarme, kaj vintro venis tre frue, dum la pasxtistoj nomadis tro dise sur la herbejoj, kaj sxi malofte povis vidi ilin. Iom post iom sxi ne povis elteni la malvarmon kaj enuecon, kaj perdis la intereson tualeti. Sxi jxetis la belan diademon kaj kolcxenon en la lagon. Kaj gxis nun multaj pasxtistoj kredas, ke sur la fundo de la lago estas multe da perloj, agato kaj koralo.

La mito faris la lagon mistera kaj alloga. Fruprintempe, piaj budhanoj pilgrimas mil kilometrojn por viziti la lagon. Ili cxirkauxiras la lagon, turnante pregxradon en la mano kaj sencxese murmuras sutrojn por peti patronon de la sankta lago. Multaj el ili sin banas en la lago kaj portas hejmen botelon da akvo de la lago. Ili kredas, ke bano en la lago kaj trinko de akvo el la lago forlavos la krimon dum la tuta vivo kaj longigos la vivon kaj ecx enlasos ilin en la paradizon.

CxEVALO ?FLUGILOJ DE KAZAHxOJ

En la Ili-a Kazahxa Auxtonoma Subregiono de la Xinjiang-a Uxjgura Auxtonoma Regiono oni bredas mondfaman Ili-cxevalojn. La cxevaloj de tiu raso estas altaj, fortaj kaj okulplacxaj. Ili estas kurlertaj kaj eltenemaj kontraux malsano kaj frosto.

Kazahx-nacio estas nomata "nacio sur cxevalo". Deantikve la kazahxoj pasigis grandan parton de sia vivo sur cxevalo, kaj rigardis cxevalon siaj "flugiloj". Ilia cxefa okupo estas brutobredado. Dum alternado de la sezonoj ili 3-4- aux ecx 7-8-foje translogxigxas de unu gresejo al alia. Kaj tiam cxevalo estas ilia plej tauxga trafikilo. Ili rajdante vizitas amikojn, bazaron kaj vendejon. La tradiciaj vestoj de la nacio estas tre lozaj por faciligi rajdadon.

Kazahxoj sin amuzas per diversaj ludoj kun cxevalo kiel la cxefa rolulo. Tio ja estas la karakteriza trajto de la nacio. La plej sxatataj el la cxevalaj ludoj estas rajdkonkurso, kaprokapto kaj persekuto far knabino.

La partoprenantoj de kaprokapto devas esti kuragxaj rajdistoj, kaj la cxevaloj ?elitaj. La sukceso de la kaprokapto dependas de forto kaj sagaco. Antaux la konkurso la kapro devas esti senkapigita kaj la ezofago firme ligita. Je la komenco de la konkurso grandagxulo metas la kapron en la mezon de la herbejo, kaj la konkursantoj atendas je certa distanco de la kapro. Kiu fine kaptos la kapron kaj jxetos gxin en la difinitan lokon, tiu estos la gajninto.

Persekuto far knabino estas originala cxevala sporto de la kazahxoj. Paro da gejunuloj ekrajdas al la difinita celloko. Dum rajdado la junulo povas gaje sxerci kun la kune rajdanta knabino aux esprimi al sxi sian amon. Dume la lasta neniom devas koleri. Sed kiam ili revenas de la difinita loko, la knabino strikte postkuras la junulon. Se sxi kuratingos lin, sxi povos vipi lin por vengxi sin kontraux lia sxerco.

Kiam tiuj amuzoj okazas, la kutime kvietaj stepoj tuj boligxas de granda gajeco. EKSPONA ORANGxERIO EN LA PEKINA BOTANIKA GxARDENO

En la Pekina Botanika Gxardeno inauxgurigxis lastatempe bela orangxerio subportata per fortika korodimuna mangansxtala materialo. Cxiuj vitropecoj kun totala areo de 20?00 kvadratmetroj estas kunligitaj per ungoformaj ligiloj.

En la orangxerio estas 6 sendependaj kaj korelativaj medioj: kvarsezona gxardeno, tropika pluvarbaro, dezerta vegetalaro, orkideo-ananaso-insektovorulo, altebenajxa vegetalaro kaj ombrovegetalaro. Cxiu de la 6 medioj estas konforma al la natura ekologio. Tie kreskas 60?00 vegetaloj de 3?00 specoj de diversaj partoj de la mondo.

En la cxambro de tropika pluvarbaro regas granda humideco kaj sufoka varmo. Cxu floroj kaj herboj, cxu rampajxoj kaj altaj arboj, cxiuj okupas por si lokon en la spaco. Intermiksigxante, iliaj brancxoj kaj foliaroj dense sxirmas kontraux la suno. Tie kreskas multaj kuriozaj vegetaloj, ekzemple spinuloso (Cyathea spinulosa), speco de pteridio samagxa al dinosauxro antaux 350 milionoj da jaroj, ora kamelio honorita kiel "pando en vegetala regno", upasarbo, "mistera frukto" longe dolcxiganta la langon?

En la cxambro de dezertaj vegetaloj kreskas pli ol 1?00 specoj da kaktoj kaj sukozaj vegetaloj. Tie kreskas ankaux unuopa kaj pluropa ekinokakto, la plej granda en la mondo, kolosa opuntio 15 metrojn alta kaj kelkajn tunojn peza. Gxia granda radikaro povas ensucxi unufoje tunon da akvo kaj kreskas tre malrapide, nur 1 metron en 30 jaroj.

Estas malfacile krei 6 specojn de klimatoj en la sama orangxerio. En la kvarsezona gxardeno la taga temperaturo devas esti 18-19?C, kaj la humideco ?60 %. Sed en la cxambro de tropika pluvarbaro la minimuma temperaturo devas esti 21?C, dum la humideco ?70-80%. Cxio cxi estas regata auxtomate.

MANGxAJxOJ PLENAJ DE LOKAJ GUSTOJ

Apud la Konfucea Templo en Nankino estas restoracio "Vesperkrepusko", en tipa arkitekturo de Ming-dinastio (1368-l644) kaj Qing-dinastio (1644-1911). En tiu konstruajxo oni liveras bankedon el desertoj plenaj de lokaj gustoj kaj la restoracio estas frekventata de multe da cxinaj kaj eksterlandaj gastoj.

Nun la menuo de desertoj de la restoracio "Vesperkrepusko" konsistas el pli ol 80 specoj da mangxajxoj.

La bezonataj materialoj de la desertoj estas ordinaraj, sed la prilaborado estas tute fajna. Ekzemple la soja ovo en la menuo estas spicita per ok specoj da spicajxoj kaj kuirita 4 horojn super malforta fajro. La alia karakterizajxo de la mangxajxoj de la restoracio estas "delikateco"; kaj la desertoj kaj la servicoj, ambaux estas delikataj. Ekzemple la ujo por la soja ovo estas en grandeco de unu kokovo. La servicoj de la restoracio estis faritaj de la renomaj lokaj porcelanaj fabrikoj.

Prezentante cxiun deserton, la kelnerino konigas al la gastoj popolrakonton korelativan kun la deserto.

กก