SUR NIA LIBROBRETO

Libroj ricevitaj de EPCx-redakcio kaj
Cxina Esperanto-Biblioteko

Kio estas demokratio? 80 demandoj kaj respondoj. David Beetham kaj Kevin Boyle kun desegnajxoj de Plantu. Rotterdam: UEA, 2000. 143 p. 21 cm. Libro estas utila al cxiuj, kiuj deziras scii pli pri la teorio kaj praktiko de demokratio.

Lingva arto. Red. Vilmos Benczik. Rotterdam: UEA, 1999. 217 p. 21 cm. Majstroj de la lingva arto, William Auld kaj Marjorie Boulton, havas grandegan meriton en tio, ke Esperanto farigxis lingvo moderna en cxiuj sencoj. En la jaro de la 75-a datreveno de siaj Honoraj Membroj UEA gratulas ilin per tiu cxi jubilea kolekto de eseoj kaj artikoloj.

Hejma vortaro. Red. Jouko Lindstedt. Rotterdam: UEA, 1999. 62 p. 21 cm. Prezo: 7,50 euxroj. Esperanto-vortoj por hejmaj ajxoj kaj agoj kun traduko en dek tri lingvoj. La materialon kolektis la anoj de la komputilreta diskutejo DENASK-L kaj la kunlaborantoj de Rondo Familia de UEA.

Lito apud la fenestro. Rakontoj, teatrajxetoj kaj poemoj de Betty Salt (1907-1994). Rotterdam: UEA, 1999. 111 p. 21 cm. La kanada esperantistino Betty Salt, Honora Membro de UEA, konatigxis dum sia vivo kiel entuziasma loka aktivulo kaj grandanima mecenato de la Esperanto-movado. Sxi estis dotita ankaux per la talento verki, kion atestas jena kolekto de sxiaj postlasitaj rakontoj, teatrajxetoj kaj poemoj, kaj de kelkaj tradukoj el la kanada literaturo. Senpretendaj sed belstilaj, ili posedas cxarmon, kiu facile kaptas la leganton, ankaux tiun malpli spertan, dank' al la relative facila lingvajxo.

Pacxjo, kio estas rasismo? Tahar Ben Jelloun (1944). El la franca trad. Armela LeQuint kaj Jak Le Puil. Rotterdamo: UEA, 1999. 52 p. 19 cm. Prezo: 6,50 euxroj. "Infano estas scivolema. Gxi faras multajn demandojn kaj gxi atendas precizajn kaj konvinkajn respondojn. Per cxi tiu libro mi provas respondi la demandojn de mia filino. Gxi celas la infanojn kiuj ankoraux ne havas antauxjugxojn kaj volas kompreni. Pri la plenkreskuloj, kiuj gxin legos, mi esperas ke gxi helpos ilin respondi la demandojn, pli embarasajn ol ni kredas, de siaj propraj infanoj." (Tahar Ben Jelloun) Tiu cxi libro de la Marok-devena auxtoro enorme furoris en Francio. En 1987 Tahar Ben Jelloun gajnis la prestigxan Premion Goncourt.

Kulturo kaj sano. Mervyn Claxton. Rotterdam: UEA, 1999. 42 p. 21 cm. Prezo: 5,40 euxroj. Nova libro en la Unesko-serio de UEA pri sano el socia vidpunkto.

La supre menciitajn librojn donacis UEA. Mendu cxe UEA.

Historieto de Esperanto. Ludovikito. Libroteko Tokio, 1998. 467 p. 21 cm. Prezo: 4,600 enoj.

Taglibro de Anne Frank. Trad. Nora Bartels. Libroteko Tokio, 1997. 299 p.?1 cm. Prezo: 2,800 enoj.

Raportoj el Japanio (Aprilo 1991- Auxgusto 1997). Hori Jasuo. Libroteko Tokio, 1997. 205 p. 21 cm. Prezo: 2,200 enoj. Temas pri 94 diversaj aferoj okazintaj en Japanio inter 1991 kaj 1997. Gxi donos al legantoj novan bildon pri Japanio.

Raportoj el Japanio (Septembro 1997 - Decembro 1998). Hori Jasuo. Libroteko Tokio, 1999. 84 p. 21 cm. Prezo: 1,200 enoj.

Vojagxo en Vjetnamio. Hori Yasuo. Horizonto, 1999. 24 p. 26 x 18,5 cm. Prezo: 200 enoj.

La suprajn 4 librojn donacis Syozik Keiko kaj Hori Jasuo. Acxeteblaj cxe JEI, KLEG, UEA kaj Libroteko Tokio (7-15, Nishinippori 3, Arakawa-ku, Tokio, 116-0013 Japanio).

La morto de Ivan Iljicx (novelo). Lev Tolstoj. Trad. Valentin Melnikov. Jekaterinburg: Sezonoj, 1997. 56 p. 20 cm. Prezo: 6 guldenoj.

75 jaroj. Auxtobiografio, poemoj, bibliografio. William Auld. Red. Aleksander Korjxenkov. Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. 48 p. + 8 p. (fotoj) Prezo: 4 euxroj. Adr. Ru-620014, Jekaterinburg-14, p.k. 162, Ruslando. Retposxto: hrgo@sbank.e-burg.su

Mallonga historio de la Esperanto movado en Irlando. Liam O Cuirc. Esperanto-Asocio de Irlando, 1996. 32 p. 21 cm.

Elcxerpajxoj el la irlandlingva literaturo. Kompilita de Liam O Cuirc. Esperanto-Asocio de Irlando, 1996. 27 p. 21 cm.

Euxropa ideologio. Zlatko Tisxljar. Maribor: Inter-kulturo, 1998. 68 p. 16,5 cm.

Proverbaro ?nia komuna heredajxo. Red. kaj trad. Erkki Rontynen. Oulun yliopistopaino, 1999. 203 p. 24,5 x 17 cm.

La kostoj de la euxropa lingva (ne-)komunikado. Red. Reinhard Selten. "espERAnto" Radikala Asocio. 148 p. 24 x 17 cm.