ORIGINALE VERKITAJ

Du poemoj

de Mikaelo Bronsxtejn (Rusio)

REMEMORO?

La rememorojn viv' protektu.
Mi, sxajne, havis tiam dekdu,
aux ecx malpli, sed mi elektu,
kaj diru pri l' dektri.
Mi apartenis al revantoj:
Inspiris min heroaj kantoj
kaj la leteroj Esperantaj,
kiujn ricevis mi.

Inter la korespondamikoj
trovigxis pastro, du laikoj,
geavoj cxarmaj kaj komikaj
pro la edifinklin'.
En tiu vigla agxo mia
mi, tamen, revis pri alia
amiko senmelankolia,
des pli pri amikin'.

Kaj, evidente en aprilo,
aperis kauxzo por jubilo,
cxar tute fugxis for trankvilo ?
jen kauxzo por edif'.
Nur kelkaj frazoj de knabino,
samkiel mi, komencantino,
suficxis por ke venu fino
de la kvieta viv'!

Samagxulino el Kantono!
Vi, certe, estis Dia dono.
Ecx panjo venis kun admono
en tim' pri mia san'.


Dum horoj, kvazaux en hipnoto,
mi gapis al ridanta foto ?
ja, estis tute ne eroto
cxi tiu korelan'.

Nenio eksterordinara
estis en vi, ho dektrijara
cxinino mia nigrahara,
ridanta kun incit', ?
sed min ja altaj sentoj movis,
do mi superajn trajtojn trovis,
kaj etajn dubojn tuj forblovis
via magia rid'.

Ah, kiel revoj miaj flamis!
Cxu amis mi? Sendube amis.
Jes, miaj rimoj iom lamis,
sed, al cxiesa mir'
la prancemul' ne tro afabla,
trankvile sidi malkapabla,
nestigxis cxe la skribotablo ?
poemojn verkis mi.

Jen la infana emocio:
Alternis fajro kaj glacio
inter aspiro kaj konscio
pri l' for' de sxia land' ?
Nun restis nur en miaj bretoj
kelkaj el cxarmaj donacetoj,
sed vokis tiam al poetoj
min sxi kaj Esperant'.

BONVENON, PUSxKIN?

En la fora jar' mil okcent dudek nauxa,
el la fora rusa urbo Peterburgo
al Pekino iris rusa ambasado,
kaj kun tiu iris Aleksandr Pusxkin.

Cxu vi scias, kiel cxinoj lin atendis? ?
Tage-nokte vacxis sur la Granda Muro,
rostis plej bongustajn ovojn kaj akridojn,
kaj elektis junulinojn la plej belajn.
Ili fresxas, kvazaux maja flor' cxeriza,
ili sveltas, kvazaux cedro en montaro,
ili amas, kvazaux en edenon levas, ?
preterpasi ilin povas nur kadavro.

Venu-venu al ni, Aleksandr Pusxkin,
mangxu-mangxu la akridan rostitajxon,
prenu-prenu inter niaj junulinoj
la edzinon obeeman kaj fidelan!

Venu-venu al ni, Aleksandr Pusxkin!
La akridoj plibonigas digestadon,
la edzin' fidela nervojn trankviligos,
do, vi verkos gxis centjara jubileo.
Sed forputris la akridoj nemangxitaj,
sed forvelkis niaj belaj junulinoj,
cxar ne venis al ni Aleksandr Pusxkin ?
ne permesis la damnita rusa caro!

Do, ni skribu nepre tuj en protokolon
de l' altranga hodiauxa konferenco:
Kulpas nure Nikolao la Unua
pri la krizo de papero-produktado!

กก

1. Antaux kelkaj jaroj mi fosis mian malnovan leterkeston kaj trovis kelkajn leterojn, kiujn mi knabagxe ricevis de cxina knabino. Mi rememoris, ke sxi estis la unua knabino el inter miaj tiamaj korespondamikoj, kaj ke estis gxuste sxiaj leteroj, kiuj provokis aperon de miaj unuaj versprovoj en Esperanto. Konstatinte tion, mi verkis tiun cxi poemon.

2. En 1829 Aleksandr Pusxkin petis al la caro Nikolao la Unua permeson iri al Cxinio kun la rusa ambasado. Mi uzis tiun cxi fakton, farante la sxercan kantoserion kun elpensita parolado de la cxina delegito.