KURANTAJ AFEROJ

* Estas aktive efektivigata la "ingxenierio de la cxefurbaj verdaj apartigaj zonoj" kiu celas plibonigi la ekologian medion de Pekino. Dank' al tiu ingxenierio Pekino havos post 3 jaroj urbajn arbarojn sur areo de 100 kvadrataj kilometroj kaj 100 parkojn. Ili farigxos verda cxeno cxirkaux Pekino.

* Nun en Cxinio la nombro de abonantoj de posxtelefonio jam superis 50 milionojn, nur malpli ol tiu de Usono kun 86 milionoj.

* Pasagxera aeroplano "Xinzhou 60" tauxga por brancxaj linioj estis lancxita en Pekino. Gxi estis ekipita per turbina generatoro, la plej moderna kaj plej vaste uzata en la mondo. Gxia kvalito egalas al tiu de Boeing 737. La stabileco de tia aeroplano en gxia starto kaj flugado estas neniom malpli bona ol tiu de avangardaj fremdlandaj grandaj pasagxeraj aeroplanoj, sed la prezo estas nur 2/3 de tiu de la samspecaj de aliaj landoj.

* La Industria Distrikto de Suzhou kunlabore funkciigata de Cxinio kaj Singapuro estis taksita de brita ekonomika gazeto kiel unu el la dek plej bonaj industriaj distriktoj de Azio.

En la pasintaj 6 jaroj gxis marto de 2000, la Industria Distrikto de Suzhou sankciis funkciigon de 186 entreprenoj de fremdlanda kapitalo, kaj 36 devenis de la 500 potencaj industriaj entreprenoj de la mondo. La distrikto enkondukis 7 miliardojn da usonaj dolaroj kiel kontraktitan kapitalon, kaj duono de la sumo jam estis utiligata. Nun ankoraux multe da fremdlanda kapitalo estas asignata al konstruo de la distrikto.

* Cxinaj sciencistoj efektivigis atoman "fontanon" pere de la teknologio pri atoma malvarmigado: 80 milionoj da atomoj estis elsxprucigitaj 1-2 cm. alten. Tio signifas, ke ekzistas ebleco por cxinoj esplori atoman laseron, ke Cxinio fundamente posedas la kernan teknikon en esplorado super atoma horlogxo. Cxar atoma "fontano" povas esti turnita en ege precizan atoman horlogxon, kaj la ekarto en 30 milionoj da jaroj estas nur unu sekundo.

* Cxinio jam elfaris la unuan auxtomobilon movatan per hermetika nikela-hidrogena baterio. Post elektrosxargo la auxtomobilo povas veturi 225 kilometrojn.

* En la Sxtata Rezervejo Foping en profunda arbaro en Qinling-montaro oni refoje vidis brunan pandon. Gxi estas la kvara bruna pando trovita en la nomita naturparko.

Specialistoj diris, ke la trovo refoje pruvis, ke pando ne estas besto de monotipa specio. Bruna pando estas originala specio de pando.

Pando estas tre antikva bestospecio spertinta sxangxigxon en 3 milionoj da jaroj. Pando estas milda kaj aminda, sed malforta en generado kaj sindefendo kontraux malamikoj. Nun en la mondo oni nombras nur cx. 1?00 pandojn, kaj ili vivas en la montaroj Qinling kaj Bashan de Cxinio.

* Cxinio nun havas pianan muzeon en Gulangyu de Xiamen, Fujian-provinco. Gulangyu estas honore nomata "piana insulo", ke tie multaj homoj ludas pianon. En la muzeo oni eksponas 30 diversajn pianojn. Inter ili estas pianoj faritaj en Usono kaj Auxstrio en la unua duono de la l9-a jarcento, piano uzata de la imperiestra familio de Germanio, kvarpieda klaviceno plej antikva en la mondo, la plej granda fortepiano, antikva risorta piano?Cxiuj tiuj pianoj estas tre valoraj postvivintaj la du mondmilitojn en Euxropo.

* Cxinio nun havas sian unuan Sxtatan Vulkanaran Parkon en Tengchong-gubernio, okcidente en Yunnan-provinco. En la nomita gubernio estas 97 vulkanoj en 8 grupoj, kaj la lafo kovras 1?38 kvadratajn kilometrojn. La vulkanaro estas unu el la plej junaj vulkanaroj en la mondo. Cxie en la areo dense lokigxas konusoj, karstaj kavernoj, stalagmitaj terasoj, krateraj lagoj, akvofaloj pro sxtopigxo k.a. Multaj cxinaj kaj alilandaj sciencistoj alte taksas la lokon pro gxia valoro en esplorado pri vulkano, tervarmo, terstrukturo kaj sismo.