Historiaj signoj (I)

Cx. la 4-a posttagmeze de la 2-a de decembro 1929, kiam la suno subiris, estis malvarme. Sub malhela kandellumo, subite iu lauxte kriis: "Kio? Kranio!" Tio estas la unua kranio de "Pekin-homo" sensacianta la mondon.

de PING HUA

EN la komenco de la 20-a jc. naskigxis la moderna cxina arkeologio, kies gravaj eltrovoj ne nur reskribis la historion de la cxina nacio kaj ecx tiun de la homaro, sed ankaux helpis sercxi signojn de prauloj. Ni konigas en du numeroj iujn gravajn arkeologiajn eltrovojn multe influantajn en la 20-a jc.

LA RUINO DE SHANG-DINASTIO: CxEFURBO ANTAUx 3?00 JAROJ

La skribajxoj sur testudaj sxeloj malkovritaj en 1899 inspiris arkeologojn al prifosado de la ruino de Shang-dinastio, kies eltrovo markis la naskon de la moderna cxina arkeologio.

Iun tagon de 1899, s-ro Wang Yirong, fakulo pri studo de skribajxoj sur antikvaj bronzajxoj kaj sxtonaj objektoj, acxetis en apoteko de Pekino kontrauxmalariajn drogojn, inter kiuj estis pecoj de testuda sxelo, kaj li surprize rimarkis, ke sur ili legigxas nekonataj antikvaj vortoj. Jen la plej antikva skriba lingvo de Cxinio eltrovita. Post kiam la informo cirkulis, testudaj sxeloj igxis valora antikvajxo. Por profitego komercistoj cxiam gardis kiel sekreton la lokon ?Xiaotun en Anyang, Henan-provinco, kie oni elterigis tiujn testudajn sxelojn. Nur en 1908 arkeologoj konstatis, ke Xiaotun estas la ruino de Shang-dinastio, kiu silentis jam pli ol 3?00 jarojn.

De 1928 gxis la printempo de 1937 cxinaj arkeologoj 15-foje faris sciencan prifosadon de la ruino, kies amplekso kaj sukceso estis grandaj kaj metis bazon por la moderna cxina arkeologio. En 1939, du jarojn post eksplodo de la Kontrauxjapana Rezistmilito, la prifosado devigite cxesis. En 1950 arkeologoj de la nova Cxinio rekomencis la prifosadon. Post entute pli-ol-70-jara prifosado la ruino de Shang-dinastio kun areo de pli ol 30 kvadrataj kilometroj finfine aperis antaux ni. En la ruino, krom skribo sur testudaj sxeloj, estas ankaux multaj aliaj valorajxoj: tomboj kaj kavoj por kultado kaj por cxevaloj kaj cxaroj. En gxia centro imponas la ruinoj de imperiestra palaco kaj temploj, kie imperiestroj kaj princoj kultis siajn prapatrojn. Tiuj ruinoj kaj historiaj objektoj montras unuflanke la socian vivon antaux 3?00 jaroj kaj aliflanke la tiamajn civilizacion kaj teknologion. La granda ding-o (kvarpieda ujo) Simuwu estis elterigita en la ruino de Shang-dinastio en 1939. Cxar oni ne povis transporti gxin kaj timis, ke gxi estos alproprigita de japanaj agresantoj, oni denove enterigis gxin. En 1946 oni reelterigis gxin. Nun gxi estas montrata en la Cxina Historia Muzeo kiel trezoro.

DUNHUANG: ARTA TREZOREJO EKSTERORDINARA

Mogao-kavernaro en Dunhuang igxis arta sanktejo de religio pro tio, ke tie konservigxas mirinde multnombraj statuoj kaj freskoj faritaj dum la periodo de la Nordaj Dinastioj (386-581) gxis Yuan-dinastio (1206-1368). Lauxdire, se oni interligas la freskojn en Mogao-kavernaro, ilia longeco superas 30 km. En 1900 oni hazarde malkovris sekretan kavernon kun sennombraj antikvaj sutroj, broditaj bildoj, skribajxoj, religiaj instrumentoj kaj aliaj valorajxoj. Tio faris grandan sensacion. Jen naskigxis nova fako en la mondo, t.e. Dunhuangologio.

Wang Yuanlu, kiu fugxis de Hubei al Gansu pro natura katastrofo, farigxis intendanto de Mogao-kavernaro. Matene de la 26-a de majo 1900, kiam li forigis sablon de iu kaverno, subite muro skuigxis kaj fendigxis: sxajne kasxigxis interne sekreta kaverno. Li miris kaj tuj fosis la kavernon. Ho! gxi estis plena de historiaj objektoj. Tio estas kaverno de sutroj.

Tamen la stulta Wang ne sciis, ke cxiuj tiuj estas la plej brilaj kulturajxoj de la antikva Cxinio, kaj la putra registaro de Qing-dinastio ne kapablis zorgi pri la eltrovo en malproksima dezerto, do aventuristoj el Rusio, Hungario, Francio, Japanio kaj aliaj landoj, kiuj venis laux informoj, acxetis de Wang nekalkuleblajn valorajn sutrojn, pentrajxojn kaj statuojn per tre malmulte da mono. Unuvorte, ili posedis cxion, kion ili povis transporti, kaj restis nur netransporteblaj freskoj kaj skulptajxoj. Hodiaux, kiam fakuloj de la Dunhuang-a Instituto konsultas dokumentojn pri Dunhuang, ili devas acxeti de alilandaj muzeoj koncernajn mikrofilmojn.

"PEKIN-HOMO": PRAPATRO ANTAUx 500 MIL JAROJ

En la 2-a de decembro 1929 la unua kompleta kranio de "Pekin-homo" malkovrigxis en Zhoukoudian, sudokcidenta Pekino. Dank' al tio, oni datis la homan originon antaux 500 mil jaroj.

En sudokcidenta Pekino staras malgranda kalksxtona monto. Sxtonhakistoj ofte trovis fosiliojn en sablo de grotoj kaj montfendoj. La lokanoj vendis tiujn fosiliajn pecojn al apoteko. En 1926 alilandaj fakuloj atestis, ke inter la fosilioj elterigitaj en 1923 estas dento de praulo antaux 500 mil jaroj, t.e. "Pekin-homo". En 1927 la Cxina Instituto de Enketo pri Restadejoj kaj la hospitalo "Harmonio" de Pekino subskribis en la nomo de Cxinio kaj alia lando interkonsenton pri sistema prifosado en Zhoukoudian. Monhelpis la Fonduso Rockefeller.

Cx. la 4-a posttagmeze de la 2-a de decembro 1929, kiam la suno subiris, estis malvarme. Sub malhela kandellumo, subite iu lauxte kriis: "Kio? Kranio!" Tio estas la unua kranio de "Pekin-homo" sensacianta en la mondo.

La prifosado en Zhoukoudian dauxris gxis la 70-aj jaroj de la 20-a jc. Oni eltrovis ses kompletajn kaj preskaux kompletajn kraniojn kaj grandan kvanton da fosilioj de homaj ostoj, inkl. de pli ol 40 skeletoj. Krome, multaj simplaj laboraj instrumentoj kaj postsignoj de fajro-uzado estas valoraj por studo pri la prauloj antaux 500 mil jaroj. Ege bedauxrindas, ke cxiuj fosilioj eltrovitaj dum la 20-30-aj jaroj perdigxis dum la Pacifika Milito en 1941.

DINGLING: GRANDIOZA SUBTERA PALACO

Sude de Jundu-monto en Changping-gubernio de Pekino imponas la Dek Tri Mauxzoleoj de 13 imperiestroj de Ming-dinastio (1368-1644) kun totala areo de pli ol 40 kvadrataj kilometroj. Cxirkauxitaj de montoj kun pitoreska pejzagxo, la mauxzoleoj malsamas je amplekso kaj lukseco, tamen gxenerale similas iliaj arkitekturaj arangxoj kaj stiloj. El ili plej famas la mauxzoleoj Changling kaj Dingling. Maje de 1956, post sankcio de la centra registaro, ekis la prifosado de la mauxzoleo Dingling. La grandioza kaj mistera subtera palaco estis malfermita.

En Dingling oni malkovris grandan kvanton da raraj trezoroj. Krom la kadavroj de imperiestro Wanli kaj liaj du edzinoj, trovigxis ankaux liaj robo kaj krono kaj kronoj de liaj edzinoj. Sed dum la kultura revolucio granda kvanto da historiaj objektoj, inkl. de la tri kadavroj, estis forbruligitaj. Krome, pro manko de tauxga metodo konservi historiajn objektojn kaj mislaboro, iuj trezoroj estis difektitaj. Ege maltrankvilaj pri tio, iuj fakuloj skribis al la Sxtata Konsilantaro pri protekto de la historiaj objektoj. Poste, laux la ordono de cxefministro Zhou Enlai, oni cxesigis la prifosadon de la mauxzoleo Dingling.

MANCHENG: JADAJ VESTOJ KAJ PALACAJ LANTERNOJ

En Mancheng-gubernio je 20 km nordokcidente de Baoding staras monteto, kiun oni nomas deantikve Monarka Mauxzoleo. La lokanoj pretendas, ke ili estas posteuloj de gardistoj de la tombejo, sed neniu scias pli detale. En 1968 tiu antikva enigmo estis solvita en sxtonhakado.

La prifosado de la mauxzoleoj de Han-dinastio en Mancheng konis plurajn altajn tajdojn. La grandeco de la subteraj palacoj kaj multeco de la historiaj objektoj estis ekster la atendo de la arkeologoj. La konstato montras, ke en la mauxzoleo ripozas Liu Sheng, la unua princo de la princlando Zhongshan de la Okcidenta Han-dinastio (206 a. K. ?24 p. K.). Li regis 42 jarojn kaj mortis en la jaro 113 a. K. Post prifosado de la mauxzoleo de Liu Sheng, historiisto Guo Moruo asertis laux la sepulta moro de la Okcidenta Han-dinastio, ke norde de lia mauxzoleo estas tiu de lia edzino. Poste, gxuste en tiu loko oni trovis la mauxzoleon de lia edzino.

La du mauxzoleoj estis gigantaj kaj bone konservitaj kun klaraj datoj kaj multaj historiaj objektoj. Tio estas granda afero en la historio de la cxina arkeologio. Estas plej gxojiga, ke inter la entombigitajxoj estis kelkaj raraj trezoroj: du bone konservitaj, sed unuafoje malkovritaj vestoj faritaj el pli ol 4?00 jadaj pecoj interligitaj per oraj fadenoj en totala pezo de 1?00 g., kaj famaj elegantaj palacaj lanternoj, kiujn palacaj servistinoj gracie tenas ambauxmane. Krome, estas luksa kaj eleganta incensujo. Cxio tio pruvas, ke en la Okcidenta Han-dinastio la metiarto jam atingis altan nivelon.