Brodajxoj de Shaanxi

Fotoj de LI CHUNGENG

Brodajxoj de Shaanxi, parto de la popola arto, montras per siaj simpleco kaj modesteco la vivon en la kamparo de Shaanxi-provinco. Kamparanoj heredas kaj popularigas la brodadon inter si.

En la kamparo brodajxoj servas ankaux kiel doto por la novedzinoj. Oni lerte brodas buntajn desegnojn sur antauxtuko, manumo, kapkuseno, alplandajxo, mansaketo k.a.