INTER NI

"El Popola Cxinio" celebris sian 50-jaran jubileon. Iuj el niaj legantoj kaj perantoj honoris nin per sia cxeesto de la festkunveno. La gastoj kaj redaktoroj kun gxojo rememoris la pasintecon de la revuo kaj gxiajn kontribuojn por la E-movado, mondpaco kaj amikeco inter la popoloj. Ili deziras, ke la perspektivo de Esperanto estu pli brila kaj la homoj pli felicxaj. Pri nia jubileo legu la artikolon "Gxi apartenas ne nur al Cxinio" kaj gxuu la koncernajn fotojn. Por la jubileo oni faris al ni belajn pentrajxojn. Ni publikigas ilin, por ke niaj legantoj kune kun ni aprezu ilin. En tiu cxi numero ni dauxre publikigas gratulajn leterojn kaj memorigajn artikolojn.

En la pasintaj 50 jaroj cxinaj arkeologoj malkovris multe da historiaj objektoj, kiuj manifestas la antikvan cxinan civilizacion. En tiu cxi numero ni konigas tiujn gravajn eltrovojn, kaj tion sekvos ankaux la auxgusta numero.

La Red.