"Mi pentras Euxropon"

de TAO TAO

TIO estis speciala vojagxo. 17 lernantoj, 6-13-jaraj, sub la gvido de du belartaj instruistoj vizitis 8 euxropajn landojn por pentrado. La landoj kaj vidindajxoj en la okuloj de la geknaboj estis tiaj, kiajn ili pentris ame, emocie kaj romantike.

Sube estas vojagxnotoj, kiuj plenas de naivaj vortoj, tamen impresas plenagxulojn pri la fremda Euxropo.

Dong Yichen (6-jara knabino):

Ni venis al la Granda Kanjono de Luksemburgio kaj renkontis dikan instruistinon kun viglaj kaj amindaj geknaboj. Mi pensis, ke ili estas turistoj el alia lando. Mi volis paroli kun ili. Bedauxrinde, mi ne konis ilian lingvon. Mi volis inviti ilin viziti Cxinion, cxar ankaux Cxinio estas bela.

Zhu Xinya (7-jara knabo):

Estas neforgeseble, ke mi vizitis Nederlandon. Tiutage mi estis pentranta grandan ventmuelilon, sed subite pluvegis. Mi ektremis de malvarma vento. Poste la pluvo falis pli kaj pli forte. Mi devis kasxi min en fromagxo-farejo. Lauxdire estis 40ºC en Pekino en la sama tago.

Chen Xiaojia (10-jara knabino):

Matene ni atingis la faman Triumfarkon en Parizo kaj preparis nin por fari la unuan pentrajxon en Euxropo. Baldaux malantaux nin venis multaj turistoj, kiuj diskutis pri nia pentrado kaj lauxdis nin starigante dikfingron. Du francoj volis acxeti niajn pentrajxojn kontraux 1 000 frankoj, sed ni ne konsentis. Plenuminte la pentradon, ni kiel herooj adiauxis la Triumfarkon.

Xiao Xiao (10-jara knabo):

Sur la placo antaux la urbodomo de Florenco mi vidis multe da groteskaj modernaj skulptajxoj: patrino kun filo, viro sur cxevalo, bestoj... Ili havas dikajn membrojn kaj malgrandan kapon. Poste mi sciis, ke lupeo inspiris la skulptintojn.

* * *

Antaux nelonge okazis en Pekino la ekspozicio de pentrajxoj "Mi pentras Euxropon". Oni ekspoziciis 125 el la pli ol 300 pentrajxoj de la geknaboj.

Cxi tie ni publikigas kelkajn el ili pri pejzagxoj bone konataj, sed la malgrandaj auxtoroj per sia peniko donis al Euxropo novan aspekton.