ESP-NOVAJxOJ

CxINIO

* La Huangshi-a E-Asocio de Hubei-provinco lancxis en 1999 la aktivadon "Transjarcenta vojagxo ? piediri tra la nova euxrazia ponto". Gxis la fino de la jaro la piedira teamo finis la vojagxon en Cxinio longan je 4?131 km. En la 4-a de aprilo 2000 kvar membroj de la teamo ellandigxis tra Alataw-montpasejo en Xinjiang kaj eniris en Kazahxstanon.

(Wei Guangliang)

* Memore al la 100-a datreveno de la naskigxo de marsxalo Nie Rongzhen (1899.12.29-1992.05.14), fama milita strategiisto kaj fervora Esperanto-subtenanto, la Sxtata Posxta Buroo de Cxinio emisiis memorigan posxtmarkoserion en la 29-a de decembro 1999. En la emisia tago la Pekina Xiqu-a Posxtmarka Kompanio uzis memorigan posxtstampilon kun vortoj en Esperanto kaj la cxina lingvo kaj eldonis kune kun la cxina societo "Amikoj de Esperanto" unuatagan koverton kun cxinaj vortoj skribitaj de Nie Rongzhen okaze de la 130-a datreveno de la naskigxo de L. L. Zamenhof kaj ilia Esperanta traduko: "Lernu Esperanton por akceli amikecon inter popoloj kaj la mondpacon!" La desegnintoj de la posxtstampilo kaj unuataga koverto estas Xie Shaoxing kaj Tan Ailing.

(Qin Kaiji)

CxEHxIO

* La 48-a Somera Esperanto-Tendaro (SET) okazos en tri etapoj: 2-15/7.2000; 16-29/7.2000; 30/7-12/8. 2000, en la tradicia loko cxe la digolago de Vranov, apud la vilagxo Lancov, distrikto Znojmo, en suda Moravio. La instruado de Esperanto okazos cxiutage, escepte de dimancxo, de la 8-a gxis la 12-a horo en tri diversgradaj kursoj: A ? por komencantoj; B ? por progresintoj; C ? konversacia. Klubo de Esperanto kaj mondaj lingvoj, CZ-674 01 Trebic, Cxehxio. (Drahomir Kocvara)

ISRAELO

* La oficiala antauxkongreso de la 85-a UK okazos de la 22-a gxis la 25-a de julio 2000 en Amano, Jordanujo. La antauxkongreso konsistas el tri sendependaj sed kunligitaj eroj: tradicia antauxkongreso; renkontigxo por arabaj esperantistoj en Amano, al kiu aligxos la antauxkongresanoj; seminario en la israela vilagxo nomata "Pac-oazo", kiu konsistas el miksita, juda-araba logxantaro kaj specialigxas pri problemoj de paco kaj kunvivado en la Meza Oriento. De tie oni komune veturos al la Universala Kongreso. Se vi deziras aligxi al unu el la tri eroj kaj ricevi la definitivajn detalojn, bonvolu kontakti la Araban Komisionon, cxe Renato Corsetti, Colle Rasto, IT-00036 Palestrina, Italujo. corsetti@itelcad.it aux la Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, tel. +31-10-436 1044, faksilo: +31-10-436-1751, rete: uea@inter.nl.net

(Renato Corsetti)

MAKEDONIO

* La Junulara Esperanto-societo "ESTONTO" el urbo Prilep-Respubliko Makedonio, la 26-an de marto 2000 festis sian 5-an datrevenon. La datreveno estis okazinta kun kelkaj manifestacioj. Unue la societo preparis ekspozicion kun fotoj kaj aliaj esperantajxoj kaj materialoj de sia E-movado. Krom tio, en solena vespero gxi prezentis makedonan poezion en Esperanto, surbendigitan al gxia nova (dua) kompaktdisko, eldonita honore al gxia 5-a datreveno.

(Metodija Galeski)

SERBIO

* La Forumo de Neregistara Organizo (NRO) en Banja Luko organizis la Unuan Foiron de NRO en Banja Luko inter 1-3-a de februaro 2000. Cxe la Foiro prezentis 36 neregisraraj organizoj, inter kiuj estis ankaux du esperantistaj: E-ligo de R. Srpska kaj E-societo "La mondo". Dum la Foiro estas okazigitaj rondtabloj ligitaj al NRO kaj prezentigxo de membro-organizajxoj de la Forumo. Prezidanto de E-ligo s-ro Mico Vrhovac kaj prezidantino de E-societo "La mondo" f-ino Mira Makivic faris publikan prelegon en foirejo (Artgalerio) pri Esperanto kaj E-organizajxoj en Respubliko Srpska kaj en la mondo. La prelegoj kaj prezentigxoj estis vaste vizitataj kaj ankaux akompanataj flanke de amaskomunikiloj (Gazetoj, radiostacioj kaj TV). Tiel la sxtatgazeto "Vocxo Serba" (Glas Srpski) publikigis ioman tekston pri Esperanto kaj organizajxoj, dum Radio Balkan publikigis gravajn partojn el la menciita prelego pri Esperanto. Menciindas ke nia veterano, ankaux tre aktiva membro, sinjoro Vukasin Cutic (vicprezidanto de E-societo "La mondo") cxiutage dum la Foiro dejxoris parelele kun la ordinaraj dejxorantoj, donante en cxiu grava momento al interesigxantoj tre klarajn kaj kompletajn informojn. Niaj du E-organizajxoj ricevis du diplomojn kiel kunfondintoj de la Unua Foiro de NRO por la regiono Banja Luko.

(Mico Vrhovac)