POR KOMENCANTOJ

Viva fosilio ? ornitorinko

AUxSTRALIANO kunportis specimenon de stranga besto alilanden en 1880.

La specimeno longis cx. 60 cm. kun palmpiedoj, plata beko, simila al tiu de anaso, kaj densa hararo, simila al tiu de mambesto. En gxia malantauxa parto estas truo de kloako, kio montras, ke gxi demetas ovojn.

Komence zoologoj kolerigxis, ke tio estas simpla trompo, cxar laux ili tio estas specimeno kunmetita el korpopartoj de diversaj bestoj. Sed post atenta observado, ili trovis neniun postsignon de gluado. Al kiu kategorio do devas aparteni gxi, ne birdo, nek besto. Post plurjara esplorado oni fine venis al la konkludo, ke gxi devas esti mamulo, kaj laux la aspekto oni nomas gxin ornitorinko.

Tio estas stranga besto auxstralia. Dank' al siaj du paroj da palmpiedoj gxi povas nagxi en akvo, rampi sur la tero kaj fari neston. En akvo gxi movas sin per la antauxaj piedoj kaj tenas sin en ekvilibro per la postaj piedoj. Dum nagxado gxi ritme skuas sian kapon dekstren kaj maldekstren. Gxenerale gxi povas nagxi subakve 20-30 sekundojn, sed gxi povas sin kasxi sub la akvo plurajn minutojn pro surprizo. Gxi povas elmeti ovojn kiel rampulo kaj kovi ilin kiel birdo. Samkiel mamulo, gxi nutras idojn per lakto. Unuvorte, gxi havas la fiziologiajn trajtojn ne nur de rampulo sed ankaux de birdo kaj besto.

Ornitorinkoj mangxas cxefe vermojn, akvajn insektojn kaj limakojn. Ili mangxas kaj samtempe fekas. Gxuste pro tio ili estas tre okupataj de mateno gxis vespero por sercxi nutrajxojn.

La viraj ornitorinkoj longas cx. 60 cm. kaj la inaj ? 45 cm. Cxiujare ili demetas unufoje po du ovojn, grandajn kiel pasera ovo, kun iom malmola sxelo. La idoj estas mamnutrataj.

Ornitorinkoj vivis de antaux milionoj da jaroj. Sciencistoj nomas ilin vivaj fosilioj sur la tero. Oni provis enkonduki ilin en aliajn landojn, sed malsukcesis. De tio vidigxis, ke sur nia vasta terglobo nur Auxstralio estas ideala loko por ili. Interesa temo restas por sciencistoj, kial la ornitorinkoj postvivis gravajn transformigxojn de la tero dum milionoj da jaroj kaj vivas ekskluzive sur la "suda kontinento".