ORIGINALE VERKITAJ

Somera lotusfloro

de LU JIXIN (Cxinio)

SOMERA LOTUSFLORO

Lage, ombras nigra verdo,
Nagxas nubo kun legxer' do.

Sur la nubo vi aperas
Honte diskrete helas.

Rond-folien bela volo
Perlas kristale el koro.

Inter perloj vi kvietas
En somera songx' ridetas.

SONGxO SOMERA

Cxu el for', cxu el kor'
Venas sorcxa rugx'-fervor'.

Plumba griz', morna plis',
Svenas sub la civiliz'.

Viv-favor', bela hor'.
Cxarme ride fresxa flor'.

Per la bel', per la hel',
Levas songxon el fabel'
.

RIDETO NE FORGESINDA

Eble longe vi aspiris kun pasio,
Sed belan atendon debatis pluv-svarmo.
Falintajn petalojn subtenas folio,
Kaj vian cxagrenon pro velkema cxarmo.

Eble longe mi vadadis kun ario,
Zefiro min tiris al renkonta karmo.
Sur akvo do flosas mia emocio
Ankaux memriprocxo pro lanto en kalmo.

La lasta petalo kun belo sensxminka
Samkiel okulo kun pura sincero,
Kvazaux sorcxa lipo elsendas parolon.

Jen estas rideto ja ne forgesinda!
Mi longe rigardas vin en cxi vespero
Kaj fotas l' aroman animon per koro.

LA LASTA PETALO

Jam oris gracion sunlum' en vespero
Ankaux vian volon sen hasta disigxo.
La lasta petalo tremas kun espero:
"Gxis! Gxis la venonta somer'..."

Hazarda renkonto, hela akvarelo.
Tamen kiel sombras kaj palas disigxo
La lasta petalo, adiauxa kvero:
"Gxis! Gxis la venonta somer'..."

AUxRORE DE LAGETO

Auxrore karesas zefiro rondela..
La lotusfolioj rondigxaj finfine
Jam levas fieron, sed ne la sinkline
Volvigxan cxagrenon sub varmo somera.

Favore alvenas do pluvo tenera,
Kaj ranan kvakadon eltiras destine,
Sed tuje hasteme foriras rutine
Al la horizonte nubaro legxera.

Folioj ektremas kun fresxa kostumo,
El kio falantaj kristalaj akv-perloj
Resalte koloras someron berila..

Ridete sin versxas ora matenlumo
Sur lago ondeta, sub verdaj ombreloj
Levigxas torcxetoj kun flamo sopira..