Esperanto ? ponto kaj ligilo inter la popoloj

de MAURICE SUJET (Francio)

SUR mia tablo kusxas la iom flavigxinta numero de EPCx, kiu portas la indikojn: vol.1 n-ro 1 maj. 1950... estos do baldaux tempo gxoje festi la 50-jaran jubileon de via kara revuo. Certe ankaux viaj legantoj en la tuta mondo deziras celebri tiun eventon, cxar via revuo, dum tiu duonjarcento, elstare kontribuis je diskonigado ambaux de Esperanto kaj de Cxinio, kaj per via senlaca agado por ebligi pli bonan interkomprenigxon inter homoj vi helpis je nia komuna celo, kreo de pli paca mondo. Jam de via unua numero, en artikolo adresita "Al la legantoj" vi prezentis vian celon: "unuvorte ni faru Esperanton ponto kaj ligilo inter la popoloj". Tion vi faris.

La jaraj kolektoj de EPCx, kiujn mi zorge konservis kaj ofte uzis por informi ne-esperantistojn pri nia lingvo, estas apud mi kaj mi povas jugxi pri la plibonigxo kaj modernigxo de via revuo, kiu ofte spegulis la historion kaj la progresojn de via lando. Kia evoluo inter la 8-pagxaj gazetoj de la jaroj 1950 (8 numeroj) kaj 1951 (12 numeroj), kaj la dikaj modernaspektaj revuonumeroj de tiuj lastaj jaroj! Jam en la jaro 1952 EPCx farigxis vera revuo kun kolora kovrilo kaj ecx 4 pagxoj de fotoj nigrablankaj en la mezo. De tiam la progresoj evoluis paralele kun la progresoj de via lando, kelkfoje kun politikaj skuoj, kaj nun la revuo estas tiom belaspekta kaj interesa ke mi estas certa, ke en la tuta mondo esperantistoj fiere montras vian bele ilustritan revuon. Releginte kelkajn artikolojn, mi konstatas la bonan kvaliton de la lingvo kaj tiel vi helpis esperantistojn pli bone koni nian lingvon. Ofte instruistoj pri Esperanto uzis viajn artikolojn por paroligi siajn lernantojn, kiuj samtempe lernis ion de via lando kaj edukigxis je internacia sento. Cxie en la mondo vi kontribuis je esperantigxo de personoj, kiuj deziris komuniki en tuta egaleco kun homoj de malproksimaj landoj, aparte kun cxinoj. Ekzistas en la mondo kelkaj revuoj, kiuj estis gravaj por la vivo de Esperanto, tutcerte EPCx estis aparte grava kaj meritas lokon sur la unua vico de tiuj revuoj. Vi mem povas jugxi pri la fervoro de kelkaj el viaj legantoj en la kunveno, kiun vi organizas cxiujare dum la Universala Kongreso de UEA.

Samtempe la legado de via revuo multe instruis min pri Cxinio, pri gxia antikva historio, pri gxiaj eltrovajxoj, kiuj kelkfoje atingis Euxropon nur post longa tempo, kaj pri la vivo de la hanoj kaj de la 55 aliaj popoloj, kiuj vivas sur gxia ampleksa teritorio. Tiuj konoj pri Cxinio multe akrigis mian deziron viziti vian landon kaj tion mi faris okaze de la Universala Kongreso en Pekino, de la Pacifika Kongreso de Esperanto en Qingdao kaj de la Azia Kongreso de Esperanto en Sxanhajo. Cxiufoje mi povis viziti la historiajn lokojn, kiujn vi priskribis en via revuo: Pekino kaj la Granda Muro, kompreneble, sed ankaux Xi'an, Nankino, Wuhan, Luoyang, Kantono, Chengdu ktp. Mi povis ankaux gxui la pitoreskajn lokojn kiel Guilin, Suzhou, Hangzhou kaj aliajn. Mi tiom ofte legis en via revuo la datojn de la fama Qin Shi Huang kaj de la famaj dinastioj Tang, Song kaj Ming, ke mi memoras ilin kaj tio fakte multe helpas, kiam oni deziras koni la cxinajn eventojn en la monda historio aux aprezi evoluon de la cxinaj porcelanajxoj. Miaj amikoj scias ke mi ankaux aparte interesigxis pri la artikoloj, kiuj klarigis la evoluon de la cxinaj ideogramoj, de la unuaj piktogramoj gxis la modernaj simpligitaj ideogramoj. Viaj artikoloj pri la cxina lingvo instigis min lerni kelkajn elementojn de gxi, kaj dank' al tio miaj vizitoj en via lando farigxis pli instruaj. Mi ecx kuragxis fari por esperantistoj prelegturneon pri Cxinio, en Svedio en 1986, kaj cxiufoje mi provis montri al interesita publiko la esencajn karakterojn de la cxina skribo.

Sed en cxiu numero de via revuo ni trovas ankaux ekoon de la diversaj Esperantaj kongresoj, de la eventoj de nia Esperanta mondo, kaj vi raportas pri la vizitoj de fremdlandaj esperantistoj al Cxinio kaj de cxinoj al euxropaj landoj, cxiam emfazante la amikajn rilatojn, kiuj instaligxis inter la partoprenantoj. Vi tiel montras kiel Esperanto ebligas interkomprenigxon, reciprokan estimon, kaj vi respektas la promeson de la unua numero "ni faru Esperanton ponto kaj ligilo inter la popoloj". Tiun etoson ni retrovas, kiam vi organizas la cxiujaran kongresan kunvenon de viaj legantoj aux kiam, okaze de vizito al Pekino, vi invitas nin en vian EPCx-laborejon. Ni memoras kiel amike vi cxiufoje akceptis nin en via rondo. Via revuo sendube impulsis kaj nutris la pacamajn idealojn de multaj el viaj legantoj.

Mi nun en mia memoro vidas la vizagxojn de vi cxiuj, kiuj kunlaboras je la preparo de EPCx, sed mi ankoraux rememoras la vizagxojn de tiuj, kiuj emeritigxis aux kiuj bedauxrinde malaperis el nia mondo... Miaj pensoj iras danke al ili.

Permesu al mi honori aparte mian amikon Ivan Ko, vian emeritan kolegon, kun kiu mi konatigxis jam en 1979 dum la UK en Lucerno. De vizito al vizito, kun evoluo de la cxina vivo, mi pli bone konis lin kaj lian familion, kaj li farigxis por mi bildo de via revuo kaj de Cxinio. Lia interesa konversacio, lia konstanta afableco kaj modesteco, agrable impresis min kaj mi deziras al li bonan sanon kaj plej trankvilajn tagojn meze de lia kara familio.

Havu gxojan jubileon, rikoltu la merititajn dankojn de la tuta esperantistaro kaj trovu en tio novan energion por dauxrigi vian valoran laboron profite, kiel gxis nun, je Esperanto, je Cxinio kaj entute por paco en la mondo.

Vivu Esperanto kaj "El Popola Cxinio"!