50 JAROJ ? EPCx

La kvina suno

de FIDEL FIGUEROA M. (Meksikio)

KVINDEK jaroj! Kvindek volumoj de "El Popola Cxinio"!

Kvindek Epokoj! Kvin Agxoj aux kvin Sunoj, laux esprimo de la antikvaj meksikanoj.

Efektive, ja tiel povas esti konceptata la supre dirita fakto, cxar la meksikaj indigxenoj post multaj centjaraj observoj konjektis, ke antaux la nuna epoko jam ekzistis kvar teraj agxoj, kvar Sunoj, en kiuj sinsekve okazadis certa evoluo; tio devenigis cxiam pli bonajn formojn. La eminenta meksika historiisto Miguel Leon Portilla diris, ke estas kurioza koincido kun la klasika penso de Okcidento kaj Azio, ke la kvar fundamentaj fortoj: akvo, tero, fajro kaj vento regadis tiujn agxojn aux sunojn. Laux onidiro, nuntempe ni vivas sub la Kvina Suno aux la Suno de Movado.

Do, jen la tempodauxroj! Jen la amaso da informoj kaj scioj pri la antikva kaj nova Cxinio; cxio cxi tio venas pliricxigi la Esperantan kulturon.

En 1954, kiam EPCx ankoraux ne atingis kvin jarojn, mi havis la eblecon akiri preskaux gxis tiam plenan kompleton de la revuo. ? Unua Suno, Suno de Tigro.

Nia revuo poste farigxis: Dumonata kultura gazeto eldonata de la Cxina Esperanto-Ligo. Do, cxu la Dua Suno, Suno de Vento?

Kaj en 1967, kiam la peranto estis Esperanto-Meksika Asocio, gxi denove farigxis monata gazeto. ? Tria Suno, Suno de Fajro-Pluvo, epoko dum kiu la vulkanoj kovris per lafo kaj cindro la kamparojn.

Laux la indigxena mito pri la kvin sunoj, la Kvara Epoko, Suno de Akvo, estus precipe karakterizita per tio, ke fortaj sxtormoj kaj pluvegoj kovris la plej altajn montojn. Tamen ja felicxe, kaj kiel la proverbo diras: Post la tempesto venas senventa kvieto.

Kaj tiel, la humida tero sunumita de la Kvina Suno, la Suno de Movado. Nuntempe ni vivas, nepre reverdigxis kaj bunte ekfloris. Tiele oni povas konstati en la sekvantaj numeroj de EPCx, ekde la 80-aj jaroj. Inter aliaj, estas menciindaj la n-ro 7, 1987, kies kovrilo montras la verkon de Sxa Gengsxi titolitan "Negxlotusoj", kaj la n-ro 11, 1986, kie kulmine oni priskribas la disvolvigxon de la 71-a UK!

Akompanu nin! Plikreskigu la maturantan brilon de nia Kvina Suno, la Suno de Movado!... Ja nepre: la Suno de la Esperanta Movado.