CxINAJ E-ISTOJ

Esperanto ? spegulo de vivo

Interreto ebligis al esperantistoj oportune kunlabori en gxi. Krom bulteno en papero, mi publikigas gxin ankaux en interreto, cxar mi kredas, ke en la interreta epoko elektronika gazeto altiros al si pli da legantoj

de SAUKIO

PRI Esperanto oni scias, ke gxi estas komunikilo por kultura intersxangxo. Tamen por mi gxi estas spegulo de vivo. Pere de Esperanto mi forskuis limigon de la lernejo, familio kaj fabriko kaj min dedicxis al la kolorricxa vivosceno.

En 1979 mi legis anoncon de la Xinhua-a Koresponda Kurso de Esperanto pri varbado de lernantoj. Rakontoj pri Armand Su reaperis en mia memoro. En longa tempo Esperanto ne estis vaste konata de cxinoj. Mi senhezite min anoncis. En oktobro, kiam mi ricevis la lernolibrojn, mi iom dubis, cxu mi, mezagxulo, povos ellerni la lingvon. Cxiutage mi memlernis unu aux du lecionojn, kaj post malpli ol tri semajnoj mi finis cxiujn lecionojn kaj povis reciti la lernitajn vortojn. Kiam mi ricevis sonbendon, mi jam povis kapti la sencon sur la sonbendo. Kaj tiam mi ekamis Esperanton.

En decembro, survoje al fabriko mi vidis anoncon de Lanzhou-a Esperanto-grupo pri okazigo de memorkunveno pri la kreinto de Esperanto, Zamenhof. Kun gxojo mi partoprenis la kunvenon kaj amikigxis kun esperantisto Lu Wanyi, de kiu mi pruntis multajn Esperantajn gazetojn kaj soife legis ilin. En sekvaj du jaroj mi verkis en Esperanto kaj interesigxis pri Esperantaj poemoj kaj komencis esperantigi cxinajn antikvajn poemojn. Krome mi min proponis kiel redaktoron de la mimeografita Esperanta gazeto "La Vojo", vaste legata en Cxinio.

En 1982, dank' al Lu Wanyi, Wang Yunxin kaj Zhang Fude fondigxis la Lanzhou-a Esperanto-Asocio. Ni okazigis multajn kursojn de Esperanto, kuragxigis junajn membrojn de la asocio aligxi al progresiga kurso, Esperanta hxoro kaj filatelo kaj propagando de Esperanto sur stratoj. Niaj aktivadoj ricevis lauxdon de la Lanzhou-a Federacio de Soci-sciencaj Asocioj. En la aktivadoj mi amikigxis kun multaj esperantistoj kaj ricxigis mian vivon. Por mi la jaro 1983 estas neforgesebla. Mi invitite partoprenis simpozion de Esperanto okazigitan en Wuxi, iniciatitan de la Huangshi-a Esperanto-Asocio. Kunvenis esperantistoj el Hubei, Jiangsu, Anhui kaj Pekino. Mi unuafoje spertis la atmosferon de Esperantujo. La bela prononco de Guo Zhu, la lerta lingvo-aplikado de Ikso kaj la flua interparolado de Zensto kaj liaj junaj lernantoj forte impresis min. Mi ekkonsciis, ke Esperanto estas ne nur skriblingvo, sed ankaux parola lingvo. En la simpozio mi traktis teorian problemon de la Esperanta gramatiko kaj prezentis poemojn esperantigitajn de mi, kio vekis intereson de la cxeestantoj.

En 1984 mi unuafoje kontaktis fremdlandajn esperantistojn. Tiam germanaj esperantistoj Vogelmann kaj Bayer vizitis la urbon Lanzhou. Reveninte la hejmlandon, s-ro Bayer sendis al mi kelkajn Esperantajn librojn, kaj s-ro Vogelmann abonis por mi "Monato" por unu jaro. Tiel mia vidkampo pli kaj pli vastigxis. Estas bona ideo, ke esperantistoj raportu pri sia lando. Kiam mi vidis sur dorskovrilo de la gazeto karikaturon pri cxina viro kun longa harligo, mi ege malgxojis: jam antauxlonge forpasis la feuxda socio, kial en la okuloj de fremdlandanoj cxinoj ankoraux estas tiaj! Do mi verkis kontribuajxojn en Esperanto, kaj preskaux cxiufoje mia kontribuajxo estis publikigita. Mi esperis, ke pli da fremdlandanoj konos Cxinion, kaj volis altiri ilin en Cxinion. En 1986 okazis la 71-a UK en Cxinio. Mi konigis Cxinion al alilandaj partoprenantoj. Mi estis aktiva leganto. Mi uzis la honorarion por aboni "Monaton" ne nur por mi mem por sinsekvaj tri jaroj, sed ankaux por mia amiko aliprovinca por unu jaro.

La 71-a UK estas neforgesebla por mi. Esperantistoj el kelkdek landoj interparolis en Esperanto. Cxu tio ne estas miraklo? En la kongreso mi renkontis Mori Singo kaj miajn aliajn korespondamikojn. Tiam mi sentis, ke mi ne estas en mia lando, sed ekster gxi kiel cxina kultura sendito.

Esperantujo estas miniaturo de la mondo: Homoj kaj aferoj, bonaj kaj malbonaj, cxiuj estas materialo por mia pripensado, per kiu mi gxuste taksis min mem kaj difinis la direkton de mia vivovojo.

En la fino de la 80-aj jaroj kaj la komenco de la 90-aj jaroj, pro premforto el la laboro kaj familio, mi ne tiel aktive partoprenis Esperantajn aktivadojn kiel antauxe, sed mi ankoraux priatentis la disvolvigxon de Esperanto-movado. Mi ne forgesis Esperantajn vortojn, kiuj jam enradikigxis en mia kapo kaj en kiujn mi kunfandis mian amon kaj esperon. Kiam mi denove laboris en Guangdong-provinco kaj la loka Esperanto-Asocio petis min farigxi denove gxia membro, mi senhezite konsentis. Kun emociigxo mi revenis en Esperantujon. La bona fundamento de la Guangdong-a Esperanto-movado havigis al mi bonan labormedion. Mi kontaktigxis kun Guangdong-aj veteranaj esperantistoj: justa Dong Shiyang, lernema Ye Shuzi, mezagxaj esperantistoj sindonemaj al Esperanto: Lin Liyuan, Li Weizhuo kaj Liu Weizhuang, kaj multaj junaj esperantistoj. Publikigxis miaj nemalmultaj artikoloj, en kiuj mi prezentis mian opinion, ke se nur oni pli disvastigas kaj aplikas Esperanton, la cxina Esperanto-movado povas disvolvigxi en gxusta direkto. Krome, por disvastigi gxin edukado kaj movado estas necesaj; kunlaborado enlanda kaj internacia akcelas aplikon de Esperanto, kaj en la informadika epoko Esperanto havas bonan perspektivon.

Ekde majo de 1997, laux mia propono, kantonaj esperantistoj organizas aktivadon cxiumonate. Ili studas por altigi sian lingvonivelon. Tio allogas multajn membrojn. Iam partoprenis esperantistoj aliprovincaj kaj alilandaj. Por plimultigi komunikadon kun alilokaj esperantistoj, laux propono de s-ro Liu Weizhuang, mi kune kun Wu Hanping kaj Jian Weijian senpage redaktas la dulingvan bultenon "Agadu", subtenatan de legantoj per iliaj kontribuajxoj kaj monhelpo. En la Kvara Cxina Kongreso de Esperanto, okazinta en Guilin en 1999, niaj legantoj alte taksis la bultenon kaj fervore kuragxigis nin, cxar la bulteno komunikigis ilin kaj konigis al ni ilian malavaron. Gxi ekscitis al ili fervoron por Esperanto.

Interreto ebligis al esperantistoj oportune kunlabori en gxi. Krom bulteno en papero, mi publikigas gxin ankaux en interreto, cxar mi kredas, ke en la interreta epoko elektronika gazeto altiros al si pli da legantoj. Samtempe mi starigis hejmpagxon de la Guangdong-a Esperanto-Asocio (http://gdea.163.net) kaj tiun de la Kantona Esperanto-Asocio (Agadu:http://agadu.163.net), kaj kunlaboris kun alilokaj esperantistoj en interreto.

En la Dua Azia Kongreso de Esperanto okazinta en Hanojo en 1999, mi proponis, ke aziaj esperantistoj multigu komunikadon kaj kunlaboradon en interreto, kaj tio ricevis aprobon de s-ro Puramo Chong, prezidanto de KAEM, kaj japanaj esperantistoj.

Pro najbareco ni kaj esperantistoj de Hongkong havas intimajn rilatojn. En la lastaj du jaroj, por preparado de la 56-a Internacia Junulara Kongreso en auxgusto 2000 en Hongkong, ni kaj Bill Mak, prezidanto de la Hongkong-a Junulara Asocio, multfoje renkontigxis kaj kunvenis por interkonsiligxo. Kiel LKK-ano, mi helpis ellabori programerojn kaj fari hejmpagxon (http://www.esperanto.org/ijk2000). Ni faris transregionan kunlaboron inter Pekino, Hongkong kaj Kantono: sendi informojn kaj materialojn, kaj ankaux al ni ne mankas teknika subteno de membroj de JAM.

Lastatempe ni planis, ke esperantistoj el Hunan, Pekino kaj Hubei okazigos en auxgusto 2000 en Changde la Inernacian Simpozion de Verkado de Mao Zifu.

Per Esperanto ni kunlaboru, en Esperantujo ni rigardu la interesan mondon kaj per tio ni pliricxigu nian vivon.