Sxtala urbo cxe kanjono

Pro tio en la 60-aj jaroj de la 20-a jc. kelkdek miloj da sciencistoj, teknikistoj kaj laboristoj venis tien por ekspluatado. Panzhihua tuj akiris famon tra la tuta lando pro sia grandega Sxtala Kompanio

de ZHENG ZHENJIE

ELIRINTE el la stacidomo de la urbo Panzhihua, Sichuan-provinco, mi vidis, ke cxie prosperas altaj kapokarboj (Panzhihua cxinlingve signifas kapokarbon) kun rugxaj floroj. Ili kreskas ekskluzive en suda Cxinio. Pro tio la juna urbo ricevis sian nomon.

DE VILAGxETO AL MODERNA URBO

Antaux 35 jaroj, tie estis vilagxeto, kiu mankis sur mapo, kaj vivis nur 7 familioj. Tie estas kanjono en la supra baseno de Yangzi-rivero. Cxe brecxigxo de rokoj sencxese elsxprucas varma magmo kun multspecaj minajxoj, kiuj formas "bovlon de trezoroj". El la 35 konstatitaj minajxoj la plej gravaj estas vanado, titano kaj magnetito.

Pro tio en la 60-aj jaroj de la 20-a jc. kelkdek miloj da sciencistoj, teknikistoj kaj laboristoj venis tien por ekspluatado. Panzhihua tuj akiris famon tra la tuta lando pro sia grandega Sxtala Kompanio.

Kompare kun aliaj samspecaj entreprenoj, kiuj trovigxas sur ebenajxoj, la Panzhihua-a Sxtala Kompanio estas originala: gxi situas en montaro. Oni tie konstruis 3 grandajn terasojn el 23 malgrandaj. Kaj sur tiuj terasoj kun 2.5 kvadrataj kilometroj estas granda sxtala kompanio kun jara sxtala produktokvanto de 3 milionoj da tunoj.

ABUNDAJ RICxFONTOJ

Komence de la nova jarcento la cxina registaro ellaboris la strategion pri grandskala ekspluato de la okcidenta regiono de Cxinio. Panzhihua sendube ludos gravan rolon cxi-flanke.

Panzhihua nomigxas ankaux suna urbo. Cxiujare gxiaj sunaj tagoj ampleksas 2 700 horojn, malpli multe nur ol Lhasa. Gxia klimato estas subtropika, tauxga por disvolvo de apartaj agrikulturaj brancxoj.

Panzhihua estas cxe bordo de Jinsha-rivero, parto de Yangzi-rivero, tie gxi kunfluas kun Yalong-rivero, brancxo de Yangzi-rivero. Tie la akvo abrupte falas en profundan valon, pro kio la loko abundas je hidrauxlika energio. Tie la ekspluatebla energia fonto konsistigas pli ol 18% de tiu de la tuta lando. Sole en Panzhihua kun radiuso de 45 km estas 4 lokoj tauxgaj por konstrui grandajn kaj mezgrandajn hidroelektrejojn kun totala generatora kapacito de 7 milionoj da kW. La hidroelektrejo Ertan, la plej granda elektrejo en Cxinio, finkonstruita en la fino de 1999, ja situas sur Yalong-rivero. Gxia hiperbola digo altas je 240 metroj, kaj cxiujare la elektrejo produktas 17 miliardojn da kWh da elektro.

Kvankam Panzhihua ne estas granda urbo, tamen tie la rezervokvanto de fero konsistigas 20% de tiu de la tuta lando, kaj tiuj de raraj kaj valoraj metaloj vanado kaj titano estas gravaj en la tuta mondo. Esplorante en Panzhihua, iu alilanda metalurgo humure diris: "La Dio estas maljusta. Se la trezoro estus en nia lando, nia nazo estus tenata pli alten." La Panzhihua-anoj bone scias sian respondecon.

Vanado kaj titano, uzataj en altteknologia kampo, kiaj marnavigacio kaj aviado, estas favorataj en la monda merkato. Tamen komence oni ne povis ekstrakti vanadon kaj titanon el fera erco per ordinara fornego. Cxinaj metalurgoj foje-refoje eksperimentis kaj sukcese fondis la plej grandan fersxtalan kombinaton en okcidenta Cxinio, kiu estas ankaux la plej granda sxtala bazo por fervojaj reloj en Cxinio, kaj ili kreis novan teknologion por rekte ekstrakti vanadon el fera fluidajxo. Dank' al tio, Cxinio, la antauxa importa lando de vanadaj produktajxoj jam farigxis la eksporta lando. La tekniko de Cxinio pri titana ekstrakto evoluis de industria eksperimento al produktado. En la 51-a Internacia Kunveno de Vanado okazinta en Usono, la direktoro de Panzhihua-a Sxtala Kompanio (Grupo) estas elektita kiel prezidanto de la komitato.

Nun rigardante malsupren de la monto, oni vidas, ke fore estas montoj sub blua cxielo kaj blankaj nuboj, proksime domegoj staras inter arboj, zigzagas Jinsha-rivero kaj cxie floras belaj kapokarboj.

FACILA TRAFIKO

Qin Wanxiang, gvidanto de Panzhihua, diris al mi: "Sen facilaj trafiko kaj telekomunikado, urbo restas izolita." Li venis el la Wuhan-a Sxtala Kompanio en la 60-aj jaroj. Dum konstruado de la kompanio li logxis en simpla adobodomo 20 jarojn. Li diris, ke la urbo, situanta en montaro kaj kanjono, antauxe havis nur malmultajn logxantojn, tie ne estis fervojo nek bona sxoseo, kaj oni transportis nur per kamionoj, homaj sxultroj kaj sxargxbrutoj. Post penado de du generacioj, nun trajno atingas la lokon kaj per telefono oni povas kontakti la tutan mondon.

Panzhihua estas trafika nodo cxe la limlinio de Sichuan- kaj Yunnan-provincoj. La elektrizita Fervojo Chengkun kaj sxtata sxoseo n-ro 108 ligas gxin kun la urboj Chengdu kaj Kunming. En la lastaj jaroj, sur Jinsha-rivero kaj Yalong-rivero oni finkonstruis 6 pontegojn, pli ol 20 mezgrandajn kaj malgrandajn pontojn. En la urbo estas trafika reto. Tie funkcias 119 miloj da telefonoj. La optika kablo, programrega transmisio, cifera transmisio, satelita telekomunikado, posxtelefono, karta telefono k.a. kune efektivigis la lokan retan modernigon de komunikado. Dank' al cxio cxi Panzhihua povas tre rapide intersxangxi informojn kun la tuta mondo.

Nun tie civila flughaveno estas en strecxa konstruado. En 2015, kiam Panzhihua celebros la 50-an datrevenon de sia naskigxo, gxi certe estos urbo pli bela kaj moderna.