KURANTAJ AFEROJ

* Por la fama akvomastruma pivota konstruo cxe la Tri Gorgxoj de Yangzi-rivero oni devas transloki 1.13 milionojn da logxantoj antaux la jaro 2009 el la subakvigotaj regionoj de 20 gubernioj kaj distriktoj de Chongqing kaj Hubei.

Gxis la fino de 1999 Chongqing kaj Hubei jam translokis 190?000 logxantojn laux la politiko de setlado kaj disvolvo. Antaux nelonge la cxina registaro decidis, ke pli ol 70?000 homoj logxantaj proksime de Chongqing setlu al Sxanhajo, Jiangsu kaj aliaj 9 regionoj. El ili 7?000 homoj setlos al Chongming-insulo, Sxanhajo. La sxtato subvencios la setlantojn po 30?000 juanojn.

* Antaux nelonge komencigxis la unuaperioda konstruado de la Granda Sxtata Teatro okcidente de la Popola Halo, Pekino. La teatro estis projektita sub gvido de fama franca arkitekto.

Laux la projekto gxi similas al subakvigita flug-aparato el la kosmo, kun brila sxelo el titana plato kaj arkaj vitraj muroj meze sur gxi. Gxi, malpeza, dura, rustimuna, fortika kaj bela, similas al lante malfermita kosmokajuto. Por atingi gxian internon, oni devas trairi ovalan vitran enirejon kaj travideblan koridoron sur la akvofundo kaj tiam oni povas gxui la malebenan subakvan mondon. Post tio oni atingas la teatron, kie estas operejo, koncertejo kaj granda kaj malgranda teatrejoj kun totala areo de 155?000 kvadrataj metroj kaj pli ol 6?000 sidlokoj. La teatro estos finkonstruita en la jaro 2003.

* Cxinio estas la unua lando produktanta hibridan rizon. En 1996 Cxinio la unua produktis hibridan rizon kun transformita geno kontraux herbicido, kio donis novan metodon por levi la kvaliton de la semoj de hibrida rizo. Post tio oni elkulturis rizon kun transformita geno por rekta semado, kio estas efika por kiel eble plej rapide kaj facile elimini la herbacxojn en rizkampo. Antaux nelonge la Cxina Akademio de Sciencoj sukcesis en malcxifro de hereda geno. Tio estas utila al disvolvo de la plinutroricxa kaj altprodukta rizo. Tiu sukceso estos utiligata ankaux de alilandaj sciencistoj.

* La sedimenta baseno de Bohai-golfo formigxis antaux 2 milionoj da jaroj post geologia transformigxado en 65 milionoj da jaroj. Nun la baseno areas 200?000 kvadratajn kilometrojn kun abundo da oleo kaj gaso. Antaux nelonge Cxinio trovis tie grandan olekampon kun totala rezervokvanto de 600 milionoj da tunoj. La oleo trovigxas 900-1?400 metrojn sub la tero. Pro gxia malprofunda kasxigxo, dika tavolo, malpezeco kaj facila eltirigxo cxina fakulo konkludis, ke dank' al la eltrovo Bohai estos grava olea bazo en norda Cxinio en la komenco de la 21-a jc.

* Januare cxi-jare la deponita monsumo de la cxinoj unuafoje superis 6?000 miliardojn da juanoj, sed en 1979 gxi estis malpli ol 30 miliardoj.

* Antaux nelonge la Komitato de Mondaj Kulturaj Heredajxoj sub UN ekzamenis Dazhao-templon laux peto de Tibeto, ke la komitato konfirmu Dazhao-templon kiel apendicon de Potala-palaco. Antaux tio oni malkonstruis la malrespondajn domojn proksime de la templo.

Dazhao-templo, konstruita antaux 1?350 jaroj, estis politika, ekonomia kaj kultura centro en la historio de Tibeto. En 1961 la cxina registaro komencis preni gxin kiel sxtatan historian restajxon. La areo de tiu proponita monda kultura heredajxo kovras 7.5 kvadratajn kilometrojn, inkl. la tutan antikvan urboparton de Lhasa, kaj trovigxas pli ol 100 historiaj vidindajxoj cxefe protektataj.

* La Mauxzolearo de la Okcidenta Xia-regno en la Ningxia-a Huj-nacia Auxtonoma Regiono honorata kiel "orientaj piramidoj" situas cxe la piedo de Helan-montaro, kun totala areo de 50 kvadrataj kilometroj. Gxi estas la plej granda historia restajxo de la Okcidenta Xia-regno (1038-1227).

Tie, krom la imperiestra mauxzoleo, estas trovitaj ankaux 253 aliaj tomboj, t.e. tomboj de imperiestraj parencoj, aristokratoj, meritoplenaj ministroj kaj generaloj. Iuj el ili estas grandiozaj: Ili havas eksterajn murojn, stelean kioskon, urnoforman fortikigitan urbeton, internan urbeton, ekranmuron k.a. El la mauxzoleoj la plej granda kovras 20 mil kvadratajn metrojn kaj la plej alta tombo havas altecon de 10 metroj. Ili estas valoraj por esplori la antikvajn nomadismajn morojn, religiojn, militojn kaj naciajn karakterojn.

* Cxinaj kaj usonaj sciencistoj publikigis en la brita auxtoritata revuo "Naturo" sciencajn tezojn, kiuj diras, ke dank' al esploro pri la fosiliaj maleoloj de cxinaj kaj jarcentaj eosimioj (Eosimias) en Liyang, 170 km okcidente de Sxanhajo kaj tiuj en Yuanqu, pli ol 500 km sudokcidente de Pekino. Ili konkludis, ke la homaj prapatroj originis el Cxinio.

Tiu scienca malkovro renversis la antauxan konkludon, ke la homaro originis el Afriko, tiel la antropoidoj aperis je 10 milionoj da jaroj pli frue ol la antauxa supozo.