Progresigi la okcidenton de Cxinio

La okcidento de Cxinio kovras 5.4 milionojn da kvadrataj kilometroj, kaj la logxantoj konsistigas trionon de la tuta logxantaro de la lando

de ZHANG QINGZHEN

LA oriento de Cxinio progresas pli rapide ol la okcidento pro la favoraj kondicxoj de klimato kaj geografio. La laborraporto de la cxina registaro al la Tria Sesio de la Nauxa Tutlanda Popola Kongreso en la unua tagdeko de marto detale eksplikis la strategion de progresigo de la okcidento de Cxinio, kaj la temo estis plej multe priparolata de la popolaj reprezentantoj; kaj la okcidento, kiu konsistigas pli ol duonon de la tero de Cxinio, vigligxos de tio.

LA ESPERO DE LA OKCIDENTANOJ

En auxtuno de l999 centmiloj da kamparanoj de Shaanxi-provinco ebenigis kampojn kaj faris fosajxojn sur la loesaj deklivoj, kaj sole en unu urbo 60?00 hektaroj da kampoj estis refoje ordigitaj; kaj cxi-printempe tiuj kampoj origine por forstumado kaj pasxtado estis rearbizitaj aux reherbizitaj. De tio komencigxis la granda plano "returni grenkampojn en arbarojn kaj herbejojn". Tio estis rigardata kiel uverturo de la "Progresigo de la okcidento". Samtempe, en la fama olekampo Karamay oni jam finis la akvokondukan sistemon kun investo de 20 milionoj da juanoj (cx. 8.3 juanoj egalas al 1 usona dolaro). La sistemo servos al la irigacio de 33 mil hektaroj da tero nove ekspluatita de la logxantoj de Karamay.

Logxantoj de Karamay sin okupantaj cxefe pri petrola industrio, volas postlasi al siaj posteuloj alispecan industrion pere de la bona sxanco de progresigo de la okcidento, dum kamparanoj en Shaanxi estas penantaj returni la grenkampojn en arbarojn kaj herbejojn.

La okcidento de Cxinio inkluzivas la provincojn Shaanxi, Gansu, Qinghai, Sichuan, Yunnan kaj Guizhou, la auxtonomajn regionojn Ningxia, Xinjiang kaj Tibeto, la municipon Chongqing kaj la okcidentan parton de la Interna Mongolio. Tiuj lokoj kovras 5.4 milionojn da kvadrataj kilometroj, kaj la logxantoj konsistigas trionon de la tuta logxantaro de la lando. En tiu areo estas la fonto de la Flava Rivero kaj Yangzi-rivero, viglis la Silka Vojo en la antikveco. Sed en la lastaj pli ol 1?00 jaroj la okcidento de Cxinio multe postrestis, kaj politikistoj de multaj dinastioj arde deziris progresigi gxin.

BONA SxANCO POR PROGRESIGO

En la lastaj 20 jaroj tiuj provincoj, auxtonomaj regionoj kaj la municipo Chongqing havis nemalgrandan sxangxigxon, sed kompare kun aliaj regionoj de Cxinio, la lokoj restas povraj. Laux statistiko en la fino de l998, la totala produktovaloro de tiuj lokoj konsistigis nur seponon de tiu de la lando, kaj plejparto de la 40 milionoj da malricxegaj homoj de la lando vivas en tiu areo. Tiuj lokoj aux trovigxas cxe la landlimoj, aux estas dense logxataj de naciminoritatoj. Dum longa tempo la ekonomio de tiuj lokoj progresas malrapide. Tio estos malutila al la stabileco de la socio kaj malhelpos la kontinuan kaj sanan disvolvigxon de la tuta nacia ekonomio.

Laux la tuta strategio de la disvolvigxo de la nacia ekonomio, la cxina registaro decidis utiligi la avantagxon de la oriento kaj unue rapidigi gxian reformadon kaj pordomalfermon, por ke gxi la unua disvolvigxu. Gxia dua pasxo estas stimuli la disvolvigxon de la okcidento, post kiam la disvolvigxo de la oriento atingos certan nivelon, nome progresigo de la okcidento devas atendi konvenan sxancon.

Sxajne nun pretigxis la kondicxoj por rapidigo de disvolvigxo de la okcidento kaj venis la sxanco. Tial la progresigo de la okcidento, kiel grava strategia tasko de la lando, estas metita sur pli elstaran pozicion.

AVANTAGxOJ DE PROGRESIGO DE LA OKCIDENTO

La okcidento havas kompare vastan areon, kie la prezo de tero estas relative malalta, kaj pago por labormanoj relative malalta. En la okcidento ricxas rezervoj de petrolo, karbo, kalio kaj fosforo, kaj krome tie abundas ankaux aktinidioj kaj vinberoj. Pli grave estas, ke la pocentoj de sciencistoj kaj teknikistoj en la okcidento estas pli grandaj ol la meza nivelo de la lando.

Auxtoritatuloj opinias, ke investantoj certe multe profitos, se ili plenplene utiligos la avantagxojn de la okcidento. Lastatempe koncernaj departementoj sin klinas super ellaborado de katalogoj de la industrioj por fremdlandaj kapitaloj. La cxina registaro jam apertigis financon, asekuron, telekomunikon kaj aliajn sume pli ol 10 kampojn, kaj la kondicxoj por investado estas pli favoraj kaj la pocentoj de akcio pli multaj. La provincoj kaj auxtonomaj regionoj de la okcidento jam anoncis siajn temojn privilegie por investado, ekzemple auxtovojo, fervojo, civila aerodromo kaj elektrejo. La Xinjiang-a Uxjgura Auxtonoma Regiono emfazis la temojn de akvoadministrado, fuelo, trafiko kaj telekomuniko. Xinjiang havas la plej grandan rezervokvanton de nafto, naturgaso kaj aliaj 6 naturaj fueloj en Cxinio, kaj disvolvo de tiuj industrioj vidigas esperdonan perspektivon.

PLENENERGIE FARI GRAVITAJN KONSTRUADOJN

Fakte progresigo de la okcidento komencigxis jam en la lastaj dekoj da jaroj kaj atingis certan sukceson. Sed cxi-jare la cxina registaro akcentis la progresigon de la okcidento, kaj kio estas la diferencoj? Oni trovos respondon en la 5 direktivaj arangxoj publikigitajn de la registaro pri la progresigo de la okcidento. Tiuj arangxoj inkluzivas rapidigon de konstruado de fundamentaj instalajxoj, ingxenierion de ekologia konstruado, aktivan reguligadon de industria strukturo, disvolvon de scienca kaj eduka afero kaj stimulon de disvolvigxo de nesxtata ekonomio. La plej granda diferenco de la cxi-foja progresigo de la okcidento kusxas en tio, ke la gravita punkto de la sxtata investo estos metita sur protekton de ekologia medio kaj konstruadon de fundamentaj instalajxoj

.Pro la klimata kialo, la vasta areo de la okcidento sentas seriozan akvomankon, kaj plie, dauxras la homa detruo, konsekvence pli kaj pli seriozigxas la erozio kaj polucio. Malbona estas la ekologia medio de la okcidento. Por restarigi kaj plifortigi la ekologian medion de la supra kaj meza basenoj de la Flava Rivero kaj Yangzi-rivero, la okcidentanoj devas returni grenkampojn en arbarojn kaj herbejojn. Pro tio la registaro disponigos grandan kvanton da greno al la okcidento kaj decidis investi 1.9 miliardojn da juanoj, por ke 340 mil hektaroj da grenkampoj estu redonitaj al forstumado kaj herbizado. En redonado de grenkampoj al forstumado kaj herbizado la registaro praktikos individuan respondecan sistemon, kaj la politiko validos 30 jarojn. Bremsi erozion, konstrui ekologian medion, praktiki sciencan terkulturon kaj disvolvi multflankajn entreprenadojn estas nepre necese por ke la kamparanoj sin liberigu de malricxeco.

Bonigi la kondicxojn por ekzisto kaj medion por investo estas la cxefa celo de la progresigo de la okcidento. Por tio la alia grava enhavo de la progresigo de la okcidento estas konstruado de fundamentaj instalajxoj. La vasta okcidento de Cxinio estas maldense logxata, kaj multaj montoj kaj riveroj malfaciligas la trafikadon kaj komunikadon. La nuna konstruado de fundamentaj instalajxoj bezonas grandan investon. Pri tio cxefe la registaro respondecos, kaj samtempe la registaro instigas la orienton kaj eksterlandon al investado.

La oriento estas tre entuziasma al la progresigo de la okcidento. Kaj por la oriento tio estas ankaux malofta sxanco por gxia disvolvigxo. Kun la celo progresigi kune kun la okcidento, la orientanoj estas pretaj sxangxi sian teknologiojn, fakulojn, administran superecon kaj informadikon kontraux la abundaj ricxfontoj kaj granda latenta forto de la merkato de la okcidento.