De Beijing al Tel-Avivo

de Amri Wandel* (Israelo)

FOJE la kalendaro havas interesajn koincidojn. En 1986 mi vojagxis kun dek esperantistoj el Israelo al la Universala Kongreso en Beijing kaj post gxi rapide revenis al Israelo por kunorganizi la TEJO-kongreson en Neurim. Dek kvar jarojn poste ni organizas la Universalan Kongreson en Tel-Avivo, dum la TEJO-kongreso okazas en Cxinio...

La UK en Beijing por mi estis unu el la plej memorindaj, kaj pro la beleco de la lando kaj la urbo, kiujn mi kaj mia edzino tiam unuafoje vizitis, kaj pro la amika akcepto de la esperantistaj gastigantoj. En la oficiala antauxkongreso, same kiel dum la kongreso kaj dum postkongresa ekskurso, cxie imponis al ni la kora kaj amikeca akcepto kaj helpemo de lokaj esperantistoj. Gxis nun unu el miaj plej popularaj lumbildoj pri Esperanto estas tiu, kiu montras grupeton de israelaj esperantistoj sur la Granda Muro.

En 1986, vizito de israelanoj en Cxinio estis tre malofta okazo, kaj tiu vizito, kiu farigxis ebla dank' al Esperanto, estis tiom speciala ke aperis pri gxi artikolo en unu el la cxefaj tagaj gazetoj de Israelo. Nun, 14 jarojn poste, ni organizas la Universalan Kongreson en Tel-Avivo kaj esperas reciproki tiun gastamon al la cxinaj partoprenantoj. Por ni, la vojagxo tra Cxinio havis tri pintojn: la Granda Muro norde de Beijing, eble la plej fama simbolo de Cxinio en la okcidenta kulturo, la terakota armeo en Xi'an, mirinda arkeologia atesto pri glora pasinteco, kaj la luna pejzagxo de la rivero Lijiang cxe Guilin, unu el la plej belaj naturaj belecoj, kiuj ja abundas en Cxinio.

Nun eble mi povas sugesti al la vizitantoj de la cxi-jara kongreslando Israelo tri similajn pintojn, kvankam ja tute aliajn:

? Jerusalemo, 4000-jara urbo sankta al tri religioj, kies muroj atestas pri la pasinta gloro, kies pregxejoj, moskeoj kaj sinagogoj plenas je la unika etoso de sankteco, kie la buntaj merkatoj kunfandigxas kun la modernaj acxeto-centroj, muzeoj kaj universitato.

? La Morta Maro, la plej malalta loko en la mondo, kun unika kuraca efiko de la sala akvo, kie oni povas flosante legi gazeton, sed ankaux la Judea dezerto, natura perlo, kie profundaj dezertaj kanjonoj kasxas rokajn basenojn, kie la impona monto de Massada kaj gxiaj mirindaj elfosajxoj rakontas pri la heroa morto de tricent judaj familioj, kiuj dum tri jaroj kontrauxstaris la legiojn de la Romia Imperio kaj fine preferis la morton al sklaveco.

? Tel-Avivo, la kongresa urbo, kiu agxas malpli ol cent jarojn, eble pli ol cxiu alia urbo reprezentas la naskigxon de Israelo: gxi kreskis el la sablo, inter dunoj kaj maro, kaj dum malmultaj jardekoj farigxis la ekonomia, kultura kaj distra centro de Israelo. "Urbo senpauxza" nomas gxin la enlogxantoj, kaj vere tia gxi estas: tage gxi estas la komerca kaj ekonomia koro de la sxtato, kaj nokte gxis matene gxi transformigxas al paradizo por nokta vivo: teatroj, acxetum-centroj, kafejoj, trinkejoj, dancejoj, restoracioj cxiuspecaj... kaj somere ankaux la stratoj, kaj precipe la marbordo logas amasojn da homoj.

Al tiuj tri pintoj aligxas dekoj da kulturaj, religiaj, arkeologiaj kaj naturaj juveloj, kiel la serena Lago de Galieo, cxirkauxita de palmarboj kaj montoj kaj cxe la alia ekstremo Eilat ? kie la tropikaj fisxoj kaj koraloj de la Rugxa Maro kunigxas kun la granitaj dezertaj montoj por krei ripozan etoson for de la pulsanta moderna mondo.

Israelo estas ankaux etnologie kaj socie bolanta mikspoto: cxi tie restarigxis la juda popolo el la cindroj de la Holokausto, kies teruran historion rakontas la muzeo de "Yad Vasxem" en Jerusalemo kaj la "Domo de Diasporo" en Tel-Avivo, kie oni povas dum malmultaj horoj sekvi dumil jarojn da historio. Sed tuta Israelo estas ja vivanta etnografia muzeo, kien enmigradis kaj kie miksigxas kaj lernas kunvivi judoj el cxiuj partoj de la mondo, judoj kun araboj, israelanoj kaj palestinanoj. Nun, post preskaux centjara konflikto, la du popoloj ekmarsxas sur la longa kaj malfacila vojo al paco kaj kunekzisto. Vizitante Jerusalemon kaj la Palestinan auxtonomion, oni povas spekti tiun procezon efektive okazantan cxiutage. "Kulturo de Paco" estas ankaux la cxeftemo de la Universla Kongreso de Esperanto, kiu estis elektita kiel flagsxipa evento de la jaro de Paco de Unesko.

Sendube oni multe lernos kaj vidos en tiu kongreso ? pri la lando, pri gxia popolo, pri gxiaj kulturaj kaj naturaj trezoroj, pri gxia kvarmil-jara historio kaj pri gxia sxtorma kaj ekscitiga moderna historio, kiu estas forgxata cxiutage, ecx dum la kongresaj tagoj.

_______________

* Prezidanto de la LKK de la 85-a UK en Israelo