EL CxINAJ GAZETOJ

BUDHO-KULTADO EN LHASA

En Tibeto cxiuj estas religianoj, tial pilgrimado al sanktaj montoj, lagoj kaj temploj por benopeti, pentofari kaj esprimi sian dankon al Budho portas religiajn trajtojn. En Lhasa, urbo abunda je temploj, ofte okazas ceremonio de kulto al Budho, gxenerale inter novembro kaj la sekvanta printempo. Tiam en cxiuj temploj de Lhasa kolektigxas sennombraj piaj religianoj, kiuj kun butera lampo en la mano, turnante pregxradon, bonorde iras al la templa halo por tie bruligi incenson kaj adorklinigxi antaux la budha statuo.

En Dazhao-templo, konstruita antaux 1 300 jaroj, estas ora statuo de la 12-jara Sxakjamunio. La statuo estis kunportita de princino Wencheng (?-680) de la Tang-dinastia cxefurbo Chang'an en Tibeton. Cxiuj pilgrimantoj al Lhasa devas fari kulton tie. Tiam la strato Baguo proksima al la templo estas aparte spektakla.

En Bala-templo, por kultado al la budha statuo, lamaoj recitas sutrojn en la halo ekde la 6-a matene. La enhavo de la recitado estas decidita de la kultantoj, kiuj donacas al la lamaoj mangxajxojn kaj monon.

Multaj pilgrimantoj venas de aliaj partoj de Cxinio. Nun sxoseoj kunligas Lhasa kun aliaj lokoj de la lando, kaj ne plu estas pilgrimantoj, kiuj longe iris piede aux rajdante al la budhisma sanktejo.

CxINA MUZEO DE PTEROKARPO

Antaux nelonge finkonstruigxis en Pekino la Cxina Muzeo de Pterokarpo, investita de s-ino Chen Lihua.

Tio estas konstruajxo kun tradicia cxina arkitektura stilo. Tie estas eksponataj 200 pterokarpaj mebloj faritaj en Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911), konservataj de s-ino Chen, kaj pli ol 800 imitajxoj de palacaj mebloj kaj belaj metiartajxoj. Multaj el ili estis faritaj de famaj metiistoj el bonegaj materialoj acxetitaj de sxi eksterlande kontraux granda monsumo. Tie estas ekrano kun gravurajxo de la fama pentrajxo "Cxe Rivero en la Festo Brilo kaj Klaro". Gxin faris 500 eminentaj metiartistoj en 2 jaroj. Gxi bone montras la lignajn trajtojn de pterokarpo. Sur gxi vidigxas la perfekta tekniko de gravurado.

La hejmloko de pterokarpo estas en tropikaj pluvarbaroj de Suda kaj Sudorienta Azio. Pterokarpo kreskas ankaux en Cxinio, tamen tre malmulte. Gxi kreskas ekstreme malrapide. Nur el pli-ol-100-jara pterokarpo oni povas fari meblon. Kaj plie, pterokarpoj plejparte estas malplenaj interne, tial ege malmultas la tauxgaj materialoj por mebloj. Cxinaj historiaj libroj notis, ke pterokarpo estas valora kiel oro kaj 20-oble pli valora ol nanmu-ligno. Gxi estas super la pagipovo de ordinaraj homoj. Pterokarpaj mebloj estis alte taksataj de aristokratoj jam en Ming-dinastio.

La metiartajxoj de pterokarpo odoras elegantecon kaj fajnecon. Por fari pterokarpan metiartajxon necesas 14 procedoj, kiaj elekto de materialo, bako, ventumo, cxizado, gravurado kaj polurado. Cxiu procedo devas esti serioza. Sur la ekrano "Cxe Rivero en la Festo Brilo kaj Klaro" estas 1.5-metra hauxla sxnuro 2 mm dika, kiu estis prenita de tuta pterokarpa arbo. Fakuloj konstatis, ke la arta nivelo de la imitajxoj en la muzeo superis tiun de la auxtentikaj konservataj en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino.

FERAJ BOVOJ CxE LA FLAVA RIVERO

Cxe la orienta bordo de la Flava Rivero en la urbo Yongji, Shanxi-provinco, elterigxis kvar feraj bovoj faritaj en Tang-dinastio (618-907). La bovoj longas 3-3.3 m. kaj altas 1.50-1.66 m. Fakuloj pri metalurgia historio konjektis, ke siatempe por muldi la bovojn oni fandis 292 tunojn da fero kaj apud cxiu bovo estis fera homo, t.e. pasxtisto. Laux la formo, vestoj, kaj situo kaj laux la amikaj interrilatoj inter Tang-imperio kaj aliaj nacioj la kvar feraj homoj reprezentas ujguron, mongolon, tibetanon kaj hanon.

Inter la kvar feraj bovoj staris du feraj montoj. Meze de la bovoj, homoj kaj montoj estas fera akso. 20 m. malantaux gxi estas 7 altaj feraj kolonoj, kiuj staris laux la formo de la sep steloj de la Granda Ursino. Dekkelkajn metrojn antaux la bovoj estas bone konservita sxtona digo, meze de kiu estas sxtona sxtuparo. El tio vidigxas, ke la feraj bovoj servis siatempe ne nur kiel talismanoj por bridi superakvon de la Flava Rivero, sed ankaux kiel ankroj de flosponto. Tio estis valora akvomastruma konstruo. La flosoponto estis forbruligita en milito, sekve de tio malaperis la feraj bovoj por multaj jaroj.

Fakuloj de la Shanxi-a Arkeologia Instituto diris, ke krom la supre menciitaj bovoj, cxe la alia bordo devas esti ankaux kvar similaj je 360 m. for de ili. La ne malkovritaj estas dekkelkajn metrojn sub la tero. Ili atendas la homan elterigon.

ARBOGRIMPAJ FISxOJ

En Tengchong-gubernio de okcidenta Yunnan-provinco fluas Binglang-rivero, ambauxflanke de kiu estas senlima primitiva arbaro.

En la klara rivero vivas sennombraj fisxoj kaj ranoj. Inter ili estas interesaj fisxoj, kiuj povas grimpi sur arbon. Cxar la rivero fluas tuj laux la primitiva arbaro, tial la arbaro estas ofte superakvita, tiam iuj fisxoj grimpas supren laux arbotrunkoj kaj krocxas sin al arbotrunkoj aux arbobrancxoj per sia sucxilo. Vidate de malproksime ili similas al malhelverdaj kapsikoj.

Tiuj fisxoj vivas en rokfendoj sur la riverfundo. Ili estas platformaj, kun kapo granda kaj vosto malgranda. Lokanoj nomas ilin platkapa fisxo aux grandkapa fisxo. Ili apartenas al la familio de gliptosterno (Glyptosternum sinensis). Ili povas libere movi sin sur rokoj kaj arboj. Ili demetas ovojn sur arboj kaj mangxas insektojn kaj muskon sur rokoj kaj arboj.