Fragmentoj el mia vizito en Japanio (II)

Dank' al Esperanto mi kaj gesinjoroj Osioka havis tre viglan kaj sinceran interkomunikadon kaj akiris pli kaj pli profundan interkomprenon. Ni sentas pezan taskon sur la sxultro

de WANG SHIRONG

FAMILIARA INTERSxANGxO

Hirosimo estas vaste konata de la mondo pro la eksplodo de atombombo antaux 55 jaroj. La 23-an de oktobro l999, kiam mi venis de Osaka al Hirosimo per superekspreso, entuziasma sinjoro Osioka Moritaka kaj lia edzino s-ino Taeko jam estis atendantaj min sur la kajo.

En akompano de s-ino Taeko mi vizitis la Pacmemorigan Muzeon, la simbolan konstruajxon de Hirosimo. Sur la placo antaux la muzeo tapisxigxis gazonoj, susuris fontanoj, kaj la akveroj briliante rebrilis en la sunlumo. Ambauxflanke de avenuoj infanoj sin amuzis per sidoglitado, baskulo kaj trapezo, gajaj geknabegoj sidis antaux florbedo kaj kantis en akompano de gitaro? Mi vidis viglan, prosperan kaj pacan panoramon, kaj mi apenaux povis identigi gxin kun la ruino en mia impreso: Cxu tie antauxe eksplodis atombombo?

En la muzeo regis iom sufoka soleneco. Tie mi vidis fotojn pri la aspektoj de la urbo antaux kaj post la eksplodo de atombombo kaj pri la teruregaj scenoj de la viktimoj. En la halo staras globuso, sur kiu estas markitaj la landoj, kiuj posedas nukleajn armilojn en malsamaj kvantoj.

Vizitante la ekspozicion, mi kaj s-ino Taeko faris tre sinceran intersxangxon de la opinioj pri milito kaj paco.

S-ro Osioka Moritaka estas tre afabla kaj senkasxa samideano. Dum la Dua Mondmilito lia patro servis en la japana agresa armeo en la nordoriento de Cxinio. S-ro Osioka senkasxe diris al mi, ke li cxiam sentas necesecon de pardonpeto al la cxina popolo. S-ino Taeko estas instruistino en elementa lernejo. Sxi vizitis la fosajxon kaj monton de skeletoj de la cxinaj viktimoj pro la japana agreso en la nordoriento de Cxinio kaj estis skuita en la animo. Ges-roj Osioka estas pacamaj kaj justamaj, sed ili ne komprenas, kial Cxinio bezonas nukleajn armilojn.

Mi bone scias, kian katastrofon la atombomboj alportis al la japana popolo kaj kiel la popolo dolore suferadis de la kosxmaro. Mi tre simpatias kun la japana popolo kaj kredas, ke la popoloj de Cxinio kaj Japanio malamegas agreson kaj militon kaj defendas la mondpacon. Ni esperantistoj ja estas pacamaj kaj devas penadi por malhelpi militon. Sed kiam iu superpotenca lando en la mondo cxiam minacas la aliajn landojn svingante la nukleajn armilojn en la manoj, la pacamaj sed minacataj landoj, kiuj bezonas sin defendi, devas havi ian efikan rimedon por sin defendi kaj rompi la nuklean cxantagxon kaj hegemonion. Kaj fakte, en komparo kun aliaj nukleaj landoj, Cxinio havas tre malmultajn nukleajn armilojn. Gxi estas malricxa, kaj gxia popolo preferas uzi la monon por la konstruado de la lando kaj plibonigi sian vivon ol fabriki armilojn. Mi volus fari ekzemplon: se mia najbaro havas pafilon kun malamika intenco, mi devas havi almenaux bastonegon por eventuala defendo. La japana popolo, kiu terure suferis de la atombomboj, malamegas tian armilon kaj neniam volas ripetigxon de la sukuba historio. Ankaux la cxina popolo malamas militon kaj promesas neniam uzi la unua nuklean armilon kaj senlace penos gxis la kompleta malpermeso de la nukleaj armiloj.

Dank' al Esperanto mi kaj gesinjoroj Osioka havis tre viglan kaj sinceran interkomunikadon kaj akiris pli kaj pli profundan interkomprenon. Ni sentas pezan taskon sur la sxultro. Adiauxante Hirosimon, mi staris minutojn antaux la domo de s-ro Osioka sur la Ora Monto kaj faris longan cxirkauxrigardon al la bela revivigxinta Hirosimo malsupre de la monto sendante koran saluton kaj pie pregxis, ke la terurega kosxmaro de la homaro estu la lasta, ke la mondpaco estu eterna, kaj ke cxiuj esperantistoj kaj cxiuj aliaj homoj de la mondo estu amikaj kaj penu unuanime por krei mondon sen milito!

AKTIVULOJ EN LA JAPANA E-MOVADO

E-movado en Japanio progresas ne impete, sed solidpasxe kaj stabile, kaj mi atribuis tion al nombro da aktivuloj en la movado.

Unu el ili estas s-ro Takeuti Yosikazu. Li estas konata de multaj cxinaj esperantistoj pro sia sindonema laborado por E-movado en Japanio kaj Azio. Li estis elektita kiel prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM). Li vizitis Cxinion almenaux 13 fojojn kaj estas malnova amiko de la Cxina Esperanto-Ligo, El Popola Cxinio kaj la Esperanta Sekcio de la Cxina Radio Internacia. Ne estas mia komplimento, ke laux lia granda fervoro por Esperanto li sxajne estas multe pli juna ol li efektive estas. Kaj li diris, ke gxuste Esperanto rejunigis lin kaj li volontas pagi por E-movado, se li tion faris. Pro lia energia aktivado en lia urbo Takatuki kaj la Kansaja Regiono kaj ankaux pro lia granda kontribuo al la E-movado en Azio, la Japana Esperanto-Instituto aljugxis al li Ossaka-premion de l999. Ossaka-premio estas aljugxata al persono aux grupo kun granda kontribuo al E-movado, memore al s-ro Ossaka Kenjxi, la fondinto de la Japana Esperanto-Instituto kaj la patro de E-movado en Japanio. Sendube s-ro Takeuti meritas la premion, kvankam li atribuis sian sukceson al la subteno kaj kunlaboro de la samideanoj. Li modeste diris, ke li nur pene kaj serioze laboradis same kiel multaj aliaj samideanoj, kaj interpretis la aljugxon kiel honoradon ankaux al liaj kolegoj en la aliaj aziaj landoj.

Alia aktivulo estas s-ino Syozi Keiko. Sxi funkciigas eldonejon kaj eldonis jam multajn lernolibrojn, legolibrojn kaj dokumentarojn pri Esperanto. Unu tagon antaux mia forlaso de Japanio mi vizitis sxin en sxia hejmo. Tiutage tri kursoj iris en sxia hejmo. La progresigan kurson gvidis eminentulo s-ro Yamasaki. Li vigle gvidis la kurson kaj lia leciondonado pri intersaluto cxe renkontigxo estis tre instrua por mi. Ankaux s-ino Syozi gvidis unu el la kursoj. La kursanoj estas tre dankaj al sxi, ke sxi estas afabla cedi siajn vastajn salonojn al la kursoj. Ankaux sxia edzo kaj la filo estas fidelaj al Esperanto kaj dedicxis multan tempon al E-movado malgraux intensa profesia laboro.

S-ro Isino Yosio, sekretario de JEI, estas tre okupita de cxiutaga laboro en la oficejo de JEI. La unuajn 2 noktojn post mia atingo al Tokio mi paslogxis en lia hejmo kaj vidis, ke li laboris gxis tre malfruaj horoj por preparado de la kongreso. Post la kongreso li ankoraux estis supersxutita de diversaj aferoj pro la instituto kaj lia edzino s-ino Masao kun granda volonteco helpis lin en la laboro por E-movado.

La pagxoj disponeblaj por mi ne permesas al mi detale rakonti pri cxiuj fervoraj samideanoj, ekzemple menciindaj estas s-roj Hagase Yosikatu, Fukuda Toshihiro, Ikai Yosikazu kaj multaj aliaj, kiuj fervore aktivadas por nia lingvo kaj la movado. Dank' al ilia senlaca penado kaj kontribuo la japana E-movado farigxis tre grava parto de la azia kaj tutmonda E-movado. Mi deziras al ili pli grandajn sukcesojn en la Esperanta afero kaj cxion bonan al ilia familio.