Cxu vere plezuriga lernado?

Li memoris, ke kiam la filino vizitis elementlernejon en Cxinio, li ofte sentis doloron, vidante la etulinon sufokata de peza lernado

de XIANG HONG

EN la 6-a numero, 1998, nia revuo aperigis la artikolon "Malpezigi sxargxon de la lernantoj", kiu temas pri la eduka reformado en cxinaj element- kaj mezlernejoj, komencita en la jaro 1997. Hodiaux mi pritraktas la saman temon pro nekontentiga plenumado de tiu reformado, pli pro la sinsekvaj politikoj faritaj de la eduka departemento komence de tiu cxi jaro, celantaj efektive malpezigi sxargxon de la lernantoj. Dank' al tiuj politikoj, la cxinaj unua- kaj duaklasaj elementlernejanoj pasigis siajn versencajn vintrajn feriojn sen hejmtasko. Kaj tuj en la nova semestro, pro malmultigxo de lernolibroj kaj referencaj libroj, malpezigxis la lernosako kaj pli multigxis libertempo de la infanoj. Tamen vizagxe al la gxojo de la infanoj, nemalmultaj gepatroj kaj instruistoj male dronis en maltrankvilo: "Cxu tio estas konvena? Kiun kulpigi, se estontece la infanoj malsukcesos en la enira ekzameno por altlernejoj?"

Kaj nature, la tuta socio komencis pripensi kaj diskuti la tradician edukan sistemon kaj gxian gxisfundan reformadon.

KIAM LERNADO FARIGxAS NEPLEZURIGA...

En la pasintaj jaroj, inter la cxinaj lernantoj studantaj en aliaj landoj rimarkinde multigxis element- kaj mezlernejanoj. Oni preferas multkoste sendi sian infanon studi en malproksima lando ol devigi la lastan akcepti edukadon en la patrolando. Kial? Unu kialo rilatas al komfortaj vivkondicxoj eksterlande kaj la alia, ankaux la cxefa, estas, ke studo en Cxinio certe estas laciga. Vere, la cxinaj element- kaj mezlernejanoj estas la plej lacaj en la mondo. Antaux nelonge, iu fama cxina televida anoncisto menciis sian filinon, kiu nun lernas en alilanda mezlernejo. Li memoris, ke kiam la filino vizitis elementlernejon en Cxinio, li ofte sentis doloron, vidante la etulinon sufokata de peza lernado. Cxiufoje, kiam li helpis sxin demeti la librosakon, li surprizigxis pri gxia granda pezeco. Finfine li decidis sendi sxin lerni alilande.

Dum mia mezlerneja vivo en la 80-aj jaroj, cirkulis inter ni multaj kanzonoj aludantaj la lacigan lernejan vivon. Nun mi ankoraux klare memoras unu el ili, konsistantan el filmotitoloj kaj priskribantan nian senton por cxiu venonta tago:

Lundo ? Senfina Vojo;

Mardo ? Rido de Cxagrenito;

Merkredo ? Eniri Abismon;

Jxauxdo ? Mallumo antaux Tagigxo;

Vendredo ? Triumfa Eskapo.

Sxajnas al mi, ke por la nuntempaj lernantoj ecx ne eblas la "triumfa eskapo", cxar la pli kaj pli intensigxanta ekzamena konkuro devigas ilin, krom fari hejmtaskon en postlecionaj horoj, ankaux viziti diversajn kursojn de muziko, danco, pentrado ktp., malgraux ke ili sxatas tion aux ne. Cxu muziko, cxu pentrado, cxu sporto, cxio tio mem estas plezuriga. Tamen nun por multaj cxinaj lernantoj ? almenaux por iliaj gepatroj ? ellerni tiujn kapablojn signifas havigi ekstrajn poentojn en la enira ekzameno por altlernejoj. Kiam celo superas intereson, lernado nature perdas sian signifon, tiel lernado ne plu estas plezuriga.

En la pasintaj 20 jaroj la sistemo de enira ekzameno por altlernejoj ja multe kontribuis al la reformanta Cxinio en elekto de kapabluloj. Sed iom post iom la sistemo farigxis "direkta bastono", kiu gvidas la edukadon mezlernejan, elementlernejan kaj ecx infangxardenan. Cxinoj kutime konsideras iun kapabla laux ties altaj ekzamenaj poentoj kaj atesto de licencio. Por lernantoj la enira ekzameno por altlernejoj estas nepra pasejo. Precipe por la mezlernejaj diplomigxontoj sxajne cxiam mankas tempo por dormado kaj estas senfina la lernotasko. Kredeble la ekzamena travivajxo estas malfacile forgesebla por multaj ekzamenitoj. Post mia eklaboro plurfoje mi songxis, ke mi sidas en la ekzamenejo kaj surprizite vekigxis.

Enketo farita de iu auxtoritata departemento montras, ke en la tuta lando nur 8.4% da elementlernejanoj, 10.7% da lernantoj de malsuperaj mezlernejoj kaj 4.3% da lernantoj de superaj mezlernejoj vizitas lernejon pro "sxato de lernado". Kiam la lernado farigxas pli kaj pli neplezuriga, oni pravas demandi: Cxu jam deviis de sia difinita celo la tradicia eduka metodo, kiu dauxris dekojn da jaroj?

KIA KAPABLULO BEZONATA?

Iasence edukado estas duklinga glavo, kiu "povas kreskigi kaj ankaux sufoki la kreivecon de lernantoj" ? vortoj en iu dokumento de Unesko.

Iu germana eduka fakulo, post esploro en Cxinio, diris al la cxinoj, kiuj akompanis lin: "Viaj lernantoj legas pli multe kaj dedicxas pli da tempo al lernado ol la niaj, sed multaj de vi acxetitaj produktajxoj estas faritaj de ni."

Profesoro Zhu Jingwu, kiu instruas en la Universitato de Houston de Usono, diris, ke en lia laboratorio 60% da studentoj venis el la cxeftero de Cxinio, ili gxenerale akiris altajn ekzamenajn poentojn, tamen evidente mankas al ili eksperimenta povo.

En Cxinio la tradicia edukado prenas lecionon kaj lernolibron kiel la cxefajn, kaj la lerna metodo estas mekanike parkerigi. La lernantoj tiel penadas por trakti la multnombrajn lernobjektojn, ke ili ne havas energion kaj spacon por kreskigi siajn proprajn intereson kaj kreivecon. La tro peza sxargxo ne nur damagxas la sanon de la lernantoj, sed ankaux sufokas ilian deziron pri scioj, malaltigas la lernan rezulton kaj kauxzas al ili diversajn psikajn kaj agmanierajn problemojn. La nunaj lernantoj gxenerale havas tiajn mankojn en karaktero, kiaj psika malforteco, egoismo kaj dependeco. Fakte, sana karaktero sen scio estas malforta; kaj suficxaj scioj sen bona karaktero estas dangxeraj por la socio. Cxu la lernantoj povus preni sur sin la estontecon de la patrolando, se ili estus kapablaj tamen ne honestaj, scioricxaj tamen egoismaj, fortaj en kreo tamen nedevokonsciaj...?

Kiam la tradicia eduka sistemo produktas multajn "por-ekzamenajn masxinojn" anstataux versencajn kapablulojn, estas neevitebla la gxisfunda reformado. Mi kredas, ke fine venos la tago, kiam la sistemo de enira ekzameno por altlernejoj estos abolita, kvankam tiu tago estas ankoraux malproksima.