Sercxi antikvajn morojn de Va-nacio

Mi renkontis scivolemajn infanojn kun rondaj gagatnigraj okuloj kaj estis ravita de la vidajxo: pajlaj kabanoj inter basxoaroj, bambuaj sxedoj, bovaj kranioj, virinoj sxpinantaj, knaboj pistantaj? Cxio odoris lirikecon tute fremdan al la moderna civilizacio

de LIU DONGPING

TRANSIRINTE Lancang-riveron inter montoj, la auxto veturis okcidenten, kaj la montoj farigxis pli kaj pli grandaj.

Tie estas Awa-monto en la sudokcidento de Cxinio. La monto famas ne pro apikeco, sed pro grandeco kaj kontinueco. Kaj krome, tie la membroj de Va-nacio havas la karakteron de la monto.

LEGENDO DE "SIGANG-LI"

De malproksime mi jam vidis la urbon de la Va-nacia Auxtonoma Gubernio Ximeng. La urbo, negranda, sidas sur la supro de la monto. Sed pro la alta situo gxi aspektas majeste. En la posttagmeza sunbrilo la diversastilaj konstruajxoj en la verda montaro radias viglecon.

Mia auxto veturis en la urbon. En la mezo de la cxefa strato de la urbo staras granita skulptajxo kun gravuritaj vortoj "Posteuloj de Sigang-Li". En la va-a lingvo "Sigang" signifas "sxtonan kavernon", kaj "Li" ? "elveni". Kaj "Sigang-Li" signifas do "homon elvenintan el sxtona kaverno". Mito rakontas, ke antauxlonge la prapatroj de Va-nacio logxis en sxtonaj kavernoj en grandaj montoj. Iun tagon dio alsendis kelke da birdetoj, kaj ili pikadis sur la kavernoj kaj faris truon. Unu el la kavernuloj eliris tra la truo kaj de tiam naskigxis Va-nacio. La nacianoj forlasis la kavernojn kaj konstruis vilagxojn proksime de "Sigang" kaj la nacio dauxris generacio post generacio.

Krom Yunnan-provinco, ankaux Birmo kaj Laoso havas Va-nacion, kaj la Va-nacianoj de tiuj landoj samopinias, ke "Sigang-Li" estas ilia origina loko kaj sanktejo kiel Mekko por la islamanoj. Cxiujare multaj homoj grupe venas tien por kulti la prapatrojn sur montoj proksime de Bagedai nordokcidente de la gubernia urbo, kiun ili prenis kiel naskigxlokon de Va-nacio.

ANTIKVA KULTADO

Por sercxi la originan lokon de Va-nacio, mi veturis al la vilagxo Bagedai. La auxto tangadis du horojn sur la vojo kaj mi sentis, ke la loko estas forgesita de la epoko en frapanta kontrasto pro la rapide disvolvigxanta moderna ekonomio. La longa historio koaguligxis tie kaj formis "muzeon" pri la primitiva vivmaniero de Va-nacio, tre interesan por la nunaj homoj.

Mi renkontis scivolemajn infanojn kun rondaj gagatnigraj okuloj kaj estis ravita de la vidajxo: pajlaj kabanoj inter basxoaroj, bambuaj sxedoj, bovaj kranioj, virinoj sxpinantaj, knaboj pistantaj? Cxio odoris lirikecon tute fremdan al la moderna civilizacio. Fine mia rigardo falis sur nigran foston antaux iu pajla kabano. La fosto altis iom pli ol unu metron. Tie staris pluraj en formo de Y. Cxu ili ne estas bovobucxaj fostoj? Mi pensis, ke nur sur scenejo oni povas vidi prezentadon de bovobucxa danco. Sed nun, ekster mia atendo, en va-a vilagxo profunde de granda monto mi vidis la primitivan moron de bovobucxado per lanco.

Va-nacio estas sentima. La bovobucxado per lanco estas unu el la moroj de primitivaj triboj, kiuj povas konturi la karakterojn de la nacio. La bovo estis ligita al la fosto, kaj la bucxisto devis enpiki la akran lancon rekte inter la maldekstrajn ripojn. Bona bucxisto povis mortigi bovon per unu enpiko. Bovobucxado estis farita ofte por kultado. Bovo estis grava ricxajxo de primitivaj triboj de Va-nacio, kaj bovobucxado esprimis piecon kaj respekton al dio.

Pli barbara ol bovobucxado estis kulto de la primitivaj triboj de la nacio per hom-ofero. Lauxdire tio estis la plej alta ofero de la primitivaj triboj. Tio originis de milito inter triboj. Post milito oni dehakis la kapon de la kaptitoj en signo de trofeo. Poste tiu kutimo farigxis kulta maniero kaj oni oferis la homan kapon al la ligna tamburo por peti pacon kaj al la greno por peti ricxan rikolton. Ligna tamburo estas adorajxo de Va-nacio kaj rigardata kiel ajxo interkomunikanta la teron kaj la cxielon, kaj estas ankaux objekto aperinta en la vivo en la primitiva montaro. Tamburo estis frapata por alvoki la tribanojn, informi najbaran amikan tribon por helpo pro kriza okazo kaj stimuli la batalantojn al ekspedicio.

Antaux la vilagxo estas densa primitiva arbaro, kaj mi vidis tie en herbaroj starigitajn hom-oferajn fostojn, kiuj sentigis solecon pro la forlasiteco. Vere, bovobucxado kaj hom-oferado jam farigxis historio kaj estis enfermitaj en la "muzeon", kaj la nunaj va-oj estas bonkoraj kaj pacamaj.

AMARA TEO DE VA-NACIO

Gxis la fino mi ne sukcesis eniri en la miton de Va-nacio, vizitante Bagedai. Mi vidis nur verdan montcxenon en la malproksimo. Vojgvidanto diris, ke tie estas "Sigang-Li". Ne klare vidigxis elstara roko kaj sube sxajne estas kaverno. Tio ja estas suficxa por mia imago pri la vivo de la nacio. Kaj du karakterizaj kutimoj de la nacio en la aktuala vivo profunde impresis min. Ili estas teo kaj vino.

La nacio nomas vinon faritan el rizo "Bulai". La vino, refresxiga, neforta kaj sensoifiga, estas sxatata de cxiuj va-oj. Kiam venas gasto, la va-oj prezentas al li bambuan tason plenan de vino por esprimi bonvenigon kaj respekton; kaj en festotagoj vino estas nemalhavebla. La plej agxa vilagxano trinkas vinon la unua kaj tostas al la publiko, poste la tuta vilagxo dronas en gaja interparolado, dancado kaj kantado. La amara teo estas nomata ankaux "kuirata teo". Oni longe boligas teon kaj la gusto farigxas tre amara. La nacianoj trinkas teon de ili mem kulturatan. Ili boligas sur fajro teon en malmulta akvo en fajenca poto kaj longe kuiras gxis la tefolioj farigxas kiel sxlimo. Tiam la akvo en la poto jam estas tre malmulta. La gusto estas tre amara kaj iom adstringa, sed refresxiga, tial la nacianoj tre sxatas trinki tian teon post laciga laboro en varmega tago.