CxINA KULTURO

Cxu konfuceanismo furoros en la 21-a jarcento?

75 Nobel-premiitoj en sia komuna deklaracio alvokis, ke "se la homaro deziras ekzisti, gxi nepre devas lerni la sagxon de Konfuceo, kiu vivis antaux 2?000 jaroj!"

de ZHANG QICHENG

ALVENIS la jaro 2000. En la tuta mondo oni bonvenigis la novan jarcenton, la novan jarmilon, per pompaj kaj grandiozaj ceremonioj kun la bondeziroj, ke la mondo farigxu pli paca, progresa kaj prospera. Tiuj bondeziroj jam ripetigxis centfoje en la pasinteco, tamen ili neniam efektivigxis. Cxu ili efektivigxos en la nova jarcento? Tion oni esperas, sed dubas, cxar bonvenigante la novan epokon, la homaro alfrontas multajn malfacile solveblajn problemojn: lokaj militoj neniam cxesas; la diferencoj inter evoluintaj (ricxaj) landoj kaj evoluantaj (malricxaj) landoj pligrandigxas; ekologiaj kondicxoj severe malbonigxas; precipe la krizo de la dekadenco de virto okulfrape akrigxas? Oni povas diri, ke la homaron trafis tre dangxera morala malsano.

Por "resanigi" la homaron, oni devas havi konvenajn kaj efikajn rimedojn. Tiucele, la malproksimvidaj prudentuloj, inkl. multajn Nobel-premiitojn, el divesaj partoj de la terglobo klopodis kaj finfine trovis, ke la instruoj de Konfuceo povos esti la efikaj rimedoj. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, tiuj entuziasmaj personoj starigis la mondskalan organizon "Internacia Federacio de Konfuceanismo". Tiu organizo kune kun Unesko okazigis lastoktobre en Pekino grandiozan kunvenon por jubilei la 2550-an datrevenon de la naskigxo de Konfuceo. La kunveno kun pli ol 400 cxeestantoj, inkl. politikajn gravulojn, erudiciulojn, profesorojn kaj studantojn de konfuceanismo el Azio, Auxstralio, Euxropo, Usono k.c., funkciis samtempe kiel internacia simpozio por diskuti la temon "Konfuceanismo kaj la paco kaj evoluo en la 21-a jarcento". Cxio tio montras, ke tiuj prudentuloj konsideras, ke la kvintesenco de konfuceanismo ankoraux valoras por la nuntempa homaro.

Konfuceanismo estas teorio de Konfuceo cxefe pri etiko kaj virto, kaj gxia kerno estas humaneco. Pri la demando "kio estas humaneco", la Majstro respondis: "Gxi estas amo al cxiuj homoj." Kaj el tiu kerna ideo li instruis: "Ne faru al aliaj tion, kion vi ne deziras fari al vi mem." Tiu instruo estas konsiderata de la prudentuloj kiel minimuma kriterio de homa virto kaj gxenerale akceptebla, cxar gxi estas relative facile praktikebla. Iuj el ili ecx opinias, ke gxi povas farigxi la "ora regulo" de etiko gxenerale aplikata en la tuta mondo. Estas vere, ke se cxiuj homoj praktikus gxin en sia konduto, malpliigxus almenaux la fiagoj utilaj al memprofito sed malutilaj al aliaj kaj pli maloftigxus la krimoj rezultintaj de tiuj agadoj, sekve la tuta homa socio farigxus pli sekura kaj stabila.

Aliaj prudentuloj opinias, ke estas utile praktiki tiun doktrinon de Konfuceo, sed tio ankoraux ne suficxas, cxar gxi estas negativa en senco. Oni devas apliki alian pli pozitivan doktrinon akcentitan de Konfuceo, t.e. "Vi mem deziras firme stari inter la homoj, tiam helpu aliajn firme starigxi; vi mem deziras sukceson, tiam helpu aliajn atingi la samon." Certe, tiu doktrino estas pli alta kriterio de homa virto, ne universale praktikebla por cxiuj. Sed se ni instruas gxin al homoj, eble ni povas plialtigi ilian virton kaj fari ilin bonkoraj kaj zorgemaj al aliaj.

Konfuceo emfazas, ke kio plej valoras en la homaj rilatoj, estas harmonio. Kaj el tio li pledis por la principo "kunekzisti en harmonio malgraux malsameco". Jam en la antikva epoko la cxinaj pensuloj bone konis la signifon de "malsameco". Ili konsciis, ke cxiuj estajxoj kaj en la naturo kaj en la homa socio ja estas malsamaj kaj diversaj. Sen malsameco kaj diverseco ne estus malsamaj animaloj, vegetaloj kaj aliaj estajxoj. Ili elokvente argumentis: sen diversaj spicajxoj ne estus bongustaj mangxajxoj; kaj sen harmonia arangxo de diversaj sonoj ne estus muziko. Al tiuj argumentoj oni povas aldoni, ke sen diversaj koloroj ne estus gxardeno kun diverskoloraj belaj floroj. Do, ni povas diri, ke malsameco kaj diverseco ja estas esenca karakterizajxo de la naturo kaj la homa socio. Tiu principo de konfuceanismo aparte gravas por la homa socio, cxar en gxi trovigxas multaj aferoj, kiuj estas malsamaj kaj diversaj. Se ne estus harmonia kunekzistado inter ili, sendube okazus severaj konfliktoj, ecx sangaj bataloj. En la pasinteco kaj nuntempo, en la mondo ofte okazis kaj okazas konfliktoj inter malsamaj rasoj, malsamaj religioj kaj ecx malsamaj lingvoj. Tiuj konfliktoj estas eviteblaj, se oni traktas ilin laux tiu konfuceanisma principo.

Konfuceo asertis: "La komandanto povas esti kaptita for de sia armeo, sed la volo de ecx ordinara homo ne povas esti forprenita de li." Tio signifas, ke ankaux la ordinara homo havas sian nehumiligeblan karakteron, kaj oni devas respekti lian volon anstataux trudi al li tion, kion li ne volas. Tiusence, en la homa socio oni devas respekti unu alian; kaj en la internaciaj aferoj cxiuj nacioj devas respekti sin reciproke, kaj la fortaj nacioj devas respekti la sendependecon kaj suverenecon de la malpli fortaj. Iu cxina profesoro skribis en sia verko, ke gxuste surbaze de la supre menciitaj principoj de la doktrino de Konfuceo, Cxinio kune kun Hindio kaj Birmo iniciatis la kvin principojn de paca kunekzistado* kiel gravajn principojn en la intenaciaj rilatoj de diversaj nacioj kun malsamaj sociaj sistemoj.

La malproksimvidaj erudiciuloj kaj politikistoj, kiuj atente observas la mondan situacion, emfazas, ke estas urgxa bezono praktiki la supran doktrinon de Konfuceo en la nunaj internaciaj rilatoj. Ili argumentas: se cxiuj nacioj praktikus tiun doktrinon en siaj agadoj en la internaciaj aferoj, povus plibonigxi la nuna tumulta situacio, en kiu la fortaj nacioj ofendas la malfortajn; la ricxaj landoj ekspluatas la malricxajn; hegemoniismo arbitras kaj politiko de potenco furiozas ktp. Kaj la problemo de ekologia krizo, kiu minacas la tutan homaron, eble estus pli bone traktata dank' al la harmonia kunlaborado inter la koncernaj landoj. Unuvorte, sub la inspiro de konfuceanismo, la mondo farigxos pli paca kaj pli prospera, la interkomprenigxo kaj amikeco inter diversaj popoloj estos pli profundaj kaj intimaj, kaj la popolamasoj vivos felicxe kaj trankvile.

Laux konfuceanismo, ecx ordinara homo, devas esti respondeca por la bono de la homa socio kaj plie por la bono de la tuta homaro. Do, cxu la devoportaj politikistoj de diversaj landoj ne devas kun granda entuziasmo praktiki la doktrinon de Konfuceo por realigi la mondpacon kaj ekonomian evoluon de cxiuj nacioj?

En la pasinta jarcento la homaro grandpasxe progresis en sciencoj kaj teknikoj, kaj ankaux en ekonomio, sed bedauxrinde, gxi morale ne progresis, ecx regresis. Tial la malproksimvidaj prudentuloj plenforte pledis, ke ju pli progresas la sciencoj kaj teknikoj kaj ju pli plibonigxas la materialaj vivkondicxoj, des pli necesas grandskale diskonigi konfuceanismon por altigi la virtokonscion de la homoj. Laux raporto, en la jaro 1988, en Parizo, 75 Nobel-premiitoj en sia komuna deklaracio alvokis, ke "se la homaro deziras ekzisti, gxi nepre devas lerni la sagxon de Konfuceo, kiu vivis antaux 2?000 jaroj!"

Mi do levas la demandon: "Cxu konfuceanismo furoros en la 21-a jarcento?" Kompreneble, mi ne nur demandas, sed sincere esperas, ke gxi ne restos nur demando, sed efektivigxos en la venonta reala mondo. Kaj mi kredas, ke tio ne estas nur mia persona ideo, sed reprezentas ankaux la vidpunkton de la esperantista komunumo tutmonda, cxar iasence la esperantistaro ja estas fervora kolegaro de konfuceanoj.


* Tio estas: 1. reciproka respekto de suvereneco kaj teritoria integreco; 2. reciproka neagreso; 3. reciproka neinterveno unu en alies internajn aferojn; 4. egaleco kaj reciproka utilo; kaj 5. paca kunekzistado.