La origino de la cxina civilizacio

S-ro Chen diris al ni, ke ili decidis fari la filmon kun la celo atesti, ke la historio de la cxina civilizacio estas pli longa ol 5 000 jaroj

de HANG JUN

LA Cxina Centra Televizio kaj la Cxina Sxtata Buroo pri Historiaj Restajxoj kune faras grandskalan dokumentan filmserion "La Cxina Civilizacio". Nun jam estas finita la unua parto de tiu cxi filmo sub la titolo "La Origino". Provprojekcio en malgranda sfero pruvis, ke gxi estas brila filmo. Por koni la enhavon kaj trajtojn de la filmo, ni intervjuis s-ron Chen Jianjun, scenaristo-regxisoron de la filmo.

S-ro Chen estas juna, sagaca kaj talenta. Li konigis al ni:

"La cxina civilizacio havas longan historion. Laux gxenerala opinio, gxi havas la historion almenaux de 5 000 jaroj, sed iuj ne rekonis tion, opiniante, ke gxi havas la historion nur de 3 000 jaroj, kaj aliaj persistis en monismo, agnoskante, ke nur la Flava Rivero estas la lulilo de la cxina civilizacio, neante tion, ke ankaux Yangzi-rivero kaj aliaj regionoj de Cxinio generis la cxinan civilizacion. Ecx trovigxis tiuj personoj, kiuj opiniis, ke la cxina civilizacio estas enkondukita el Okcidento. Do kie estas la fonto de la cxina civilizacio?"

S-ro Chen diris al ni, ke ili decidis fari la filmon kun la celo atesti, ke la historio de la cxina civilizacio estas pli longa ol 5 000 jaroj kaj ne nur la Flava Rivero, sed ankaux Yangzi-rivero kaj aliaj regionoj estas la lulilo de la cxina civilizacio. Por helpi la cxinojn tra la tuta mondo pli bone koni la historion de siaj prapatroj kaj diverslandaj popolojn pli bone koni Cxinion kaj la cxinan kulturon, ili reaperigis en la filmo la primitivan brilon de la cxina civilizacio surbaze de serioza scienca sinteno kaj abundo da fidindaj arkeologiaj eltrovoj.

Por bone fari la filmon, laborantoj de la filma grupo faris plenajn kaj cxiuflankajn preparojn. Ili faris pli ol 1 000 diversajn antikvastilajn rekvizitojn, varbis cxirkaux 1 000 amatorajn aktorojn, kinematografis cxeloke en multaj historiaj ruinoj kaj invitis 6 arkeologojn fari cxelokan klarigon. Iliaj piedsignoj trovigxis en 11 provincoj, municipoj kaj auxtonomaj regionoj tra la tuta lando.

Por speguli la historion cxe la baseno de la Flava Rivero, la filma grupo elektis la Ruinon Banpo de la antikva Kulturo Yangshao.

Antaux 6 700 jaroj, sur fekunda tero piede de Huashan-monto, okcidenta Cxinio, la homoj vivis auxtarcian vivon per fisxado, cxasado kaj terkulturado. Inter ili estis nek ricxuloj nek malricxuloj, cxiuj vivis egale. Granda koheremo strikte kunligis cxiujn klananojn.

Gxis hodiaux cxinoj jam trovis pli ol 1 000 ruinojn de la Kulturo Yangshao de antaux 5 000-7 000 jaroj. Tiuj ruinoj sin trovas cxefe en la baseno de Weihe-rivero, en la okcidenta parto de Henan-provinco kaj en la suda parto de Shanxi-provinco. Tiu situo koincidas kun tiu de la hejmloko de Huangdi, prapatro de la cxina nacio laux mito. Hodiaux oni ne plu dubas pri la deveno de la Kulturo Yangshao, cxar gxi estas centprocenta cxina antikva kulturo. Dum sia pli-ol-2 000-jara dauxro, kun la baseno de la Flava Rivero kiel la centro, gxi iom post iom etendigxis cxirkauxen kaj fine formis la kernon de la primitiva kulturo de la cxina nacio. Unuflanke gxi sencxese ensorbis faktorojn de cxirkauxaj kulturoj kaj aliflanke malsamgrande influis ilin, kaj kune kun ili formis la bazon de la cxina nacia kulturo.

S-ro Chen rakontis al ni, ke lia filma grupo kinematografis ankaux la ruinon de la Kulturo Dawenkou en Shandong-provinco, orienta Cxinio. La ruino elmontras al ni la antikvan kulturon de cxina oriento antaux 6 300 jaroj kun la fama Taishan-monto kiel la centro. Dawenkou-anoj estis prauloj de dongyi-homoj. Tiutempe ili jam praktikis monogamion, ne ekzistis egaleco inter la homoj en la klana socio. En la tomboj de ricxuloj trovigxis multaj delikataj ceramikajxoj kaj aliaj objektoj, dum en la tomboj de malricxuloj estis nur kelkaj maldelikataj ceramikajxoj. Inter la elterigitaj objektoj estis ceramikajxo en formo de bombo. Fakuloj opinias, ke la signoj faritaj sur la ceramikajxo estas primitivaj ideogramoj de la cxina lingvo. Iu el la signoj signifas, ke la suno jxus levigxis en la oriento.

S-ro Chen diris al ni, ke en cxiu loko, kien li kaj la kolegoj venis por filmi la gravajn ruinojn kaj historiajn restajxojn, ili cxiam sentis tiel fortan skuon en la fundo de la koro, ke li pretervole prenis la kameraon, avide kamerais kaj kamerais, por filmi cxion, kion li vidis, kaj sen preterlaso komuniki al la spektantoj cxion kune kun siaj propraj impresoj.

En la ruino de iu grandioza antikva urbo apud Dongting-lago cxe la meza baseno de Yangzi-rivero, ili sukcesis kinematografi rizkampon antaux 6 000 jaroj. Kanaleto kondukas al la rizkampo. Tiu irigacia maniero estas preskaux sama al la hodiauxa. Arkeologia esploro pruvis, ke rizplantado en tiu cxi regiono havas historion de 9 000 jaroj.

Veturante orienten malsupren laux Yangzi-rivero, la filma grupo venis al alia grava ruino de la antauxhistoria Kulturo Hemudu. Antaux 7 000 jaroj ankaux hemudu-anoj scipovis kulturi rizon. Iliaj domoj estis faritaj el ligno kun mortezo kaj tenono, tute samaj kiel la nunaj. Ili sxatis birdojn, adoris la sunon kaj kreis mirindajn artajxojn. Sur iu ebura skulptajxo estas la radianta suno, kaj ambauxflanke du birdoj rigardas unu la alian. Cxu ili estas la unuaj feniksoj adorataj de la cxina nacio?

Rakontante pri tio s-ro Chen montris al ni grandan kapornamajxon kun alligitaj blankaj plumoj, pendantan sur ligna bretaro malantaux li, kaj diris, ke gxi ne estas cxapo de indiana tribestro, sed cxapo portata de hemudu-a sxamano en funebra ceremonio por regxo antaux 5 000 jaroj.

Kiam mortis regxo, oni metis lin sur delikatan silkon. La sxamano metis cxirkaux la kadavron diversajn jadajn ornamajxojn portitajn de la regxo dum lia vivo, krome sxutis sur gxin multegon da jadpecoj. Cxiuj tiuj jadajxoj estis liaj ricxajxoj disponeblaj post lia morto.

S-ro Chen rakontis al ni siajn impresojn pri la Ruino de la Kulturo Liangzhu en Yuhang de Zhejiang-provinco, orienta Cxinio. En la jaro 1986, tie en iu tombo arkeologoj eltrovis pli ol 1 000 delikatajn jadajxojn, kiuj malkovris al ni brilan jadan epokon de Liangzhu antaux 5 000 jaroj. Iuj jadajxoj vere estas miniaturaj skulptajxoj. Sur iu jadajxo, en spaco de unu milimetro estis faritaj 5 maldikaj strekoj apenaux distingeblaj per nudaj okuloj. Gxis nun arkeologoj ankoraux ne trovis instrumentojn, per kiuj liangzhu-anoj prilaboris tiujn belajn kaj delikatajn jadajxojn. Kiamaniere en senmetala epoko ili sukcesis fari tiel fajnajn desegnojn kaj bildojn sur malmolaj jadajxoj? Tio estas enigmo.

La juna regxisoro rakontis cxion kun neretenebla ekscitigxo. Videble la ricxega cxina antikva civilizacio forte impresis lin.

Li rakontis plu al ni, ke en la regiono de la okcidenta parto de Liaoning-provinco, nordorienta Cxinio, la filma grupo kinematografis Ruinon de la Kulturo Hongshan antaux 5 000-6 000 jaroj. La eltrovo de la sxtona tombaro en Niuheliang fruigis la historion de la cxina civilizacio je 1 000 jaroj.

En la sxtonaj cxerkoj de hongshan-anoj trovigxis nek ceramikajxo nek aliaj objektoj, escepte de jadajxoj. Mirinde estas, ke inter la elterigitaj jadajxoj estas jada drako, skulptita simple temen tre kurioze. Gxi estas la plej frua jada drako. Gxi kvazaux dirus al ni, pro kio la hodiauxaj cxinoj nomas sin posteuloj de drako.

Pere de cxeloka kinematografado pri tiuj gravaj historiaj ruinoj kaj restajxoj la filmo diras al ni, ke la cxina civilizacio originis de la vasta tero de Cxinio. La yangshao-anoj, banpo-anoj, hemudu-anoj, liangzhu-anoj, dawenkou-anoj, hongshan-anoj kaj aliaj, kiuj siatempe aktivadis sur la vasta tero de Cxinio, senescepte estis prauloj de la cxina nacio. La de ili kreitaj brilaj antikvaj kulturoj senescepte estas la fonto de la cxina civilizacio. En la longa impeta progresado de la historio okazis inter ili kontaktoj, interfluoj, konfliktoj kaj ecx militoj, sed ili fine kunigxis kaj formis la grandan cxinan nacion kaj metis la unuajn angulsxtonojn de la granda cxina civilizacio.

S-ro Chen diris al ni, ke la tuta filmo "La Cxina Civilizacio" konsistas el 12 partoj kaj plenumigxos en 3-5 jaroj.