Porcelanajxoj de Fengxi

Teksto kaj fotoj de WANG ENPU

La urbeto Fengxi estas porcelanajxa produktejo en Chaozhou, suda Cxinio. Jam antaux 1?200 jaroj oni komencis baki tie porcelanajxojn. Nun tie estas 20 grandaj fabrikoj de porcelanajxoj kaj dekoj da privataj metiejoj. Ili produktas pli ol 6 000 specojn da porcelanajxoj.

El la porcelanajxoj produktitaj en Fengxi la plej famaj estas la metiartaj. Ili estas delikataj, fajnaj kaj rafinitaj kun apartaj artaj trajtoj. Inter ili estas florvazo kun plene cxizitaj floroj kaj altnivelaj porcelanaj floroj, en alteco de kelkaj centimetroj gxis 1.5 metroj, kaj statuoj de diverspozaj belulinoj, feoj, birdoj kaj bestoj.

La porcelanaj floroj kaj boteloj estas majstroverko de Fengxi-aj bakujoj. Tiu eminenta tradicia cxina popola arto certe disvolvigxos generacion post generacio.