La lastaj arbohakistoj

En nordorienta Cxinio estas loko nomata Dahailin. Longan vintron akompanas dika tavolo da negxo kaj la temperaturo falas gxis 30 gradoj sub la nulo. Sed la naturo ne faris la lokon senviva, kaj tie prosperas arbaro kun plej bonaj nordaj arboj: koreaj pinoj, blankaj pinoj, piceoj, abioj, betuloj...

de PANG NAIYING

ANTAUx 400 jaroj en tiu arbaro viglis sovagxaj bestoj kaj preskaux ne estis homa spuro kaj tien la kortego ekzilis malliberulojn. Poste tien de tempo al tempo fugxis malricxuloj el aliaj provincoj, kaj tien venis ankaux homoj el limregionoj por cxasi bestojn, haki arbojn, karbigi lignon kaj kolekti ginsengojn aux kuracherbojn. Gxenerale ili venis printempe kaj foriris auxtune aux inverse. Sed la veraj "indigxenoj" estas arbohakistoj de la forstokultura buroo Dahailin, kiuj enmigris el la Centra Ebenajxo de Cxinio antaux 50 jaroj, kiam la lando bezonis prosperigxon en forstokulturo. Kiel la unuaj arbohakistoj de la nova Cxinio, ili sindoneme laboradis por liveri lignon al proksimaj kaj malproksimaj provincoj. Poste ili transdonis la hakilon kaj segilon al siaj posteuloj. Kion faras hodiaux la sekvantoj? Kaj kiel statas nun Dahailin?

ENIRI EN ARBARON

El inter la brancxaroj de la arboj tralikigxas kolonetoj da sunbrilo, kaj irante en la arbaro, mi povis vidi tra la foliaroj bluan firmamenton kaj blankajn nuboflokojn.

Iom post iom mi estis kaptita de obtuza kaj mistera sonondo. Kiel ruligxanta ondo, la animskua, sufoketa kaj malproksimatinga mugxado venis sxajne el sub la tero, aux de la firmamento. Tio estis mugxado de pinaro. Mi sentis, ke cxiu arbo estis kantanta por la vivo. Oni diris, ke kiam arbo falas pro rompigxo, gxia radiko dolore krakas. Tio estas gxia cigna kanto. Gxia falo estigas tondran bruegon en la montaro.

Mi ne vidis la tragikan scenon. La arbaro estis en ripozo. Sur la negxo estis spuroj de bestoj. Foje kaj foje oni povis auxdi falon de negxo de sur brancxoj. Vojgvidanto diris al mi: "Ne timu. Nun la ursoj vintrodormas en arbotruo aux rokfendo. Tamen tiuj, kiuj ne vintrodormas, estas maljunaj ursoj altaj kaj atakemaj. Sed ili ne kutimas ataki homojn, se ili ne estis atakitaj de la lastaj."

Blanka cxevalo lante alvenis tirante trunkon. Por fugxi de laboro, gxi elsxteligxis tra drata barilo. Se oni perdos la vojon, oni povos sekvi gxin, kaj gxi kondukos lin al la kabano de arbohakistoj?

VIVO EN ARBARO

La kabano sidas apud glaciigxinta rivero en la arbaro. Sub la tegmenta alero pendas vico da longaj pendoglacioj. Kiam ni pusxmalfermis la pordon de la kabano, blanka nebulo ruligxis el la domo. En la kabano estis malhele, sed varme. 7-8 paroj da malsekaj sxuoj estis sekigataj cxe la forno. Kelke da mezagxaj viroj estis drinkantaj sidante cxirkaux tableto sur terlito. Tie estis granda pelvo kun supo el rafano kaj tohuo kaj ankaux korbo kun grandaj vaporumitaj farunajxoj. Cxiuj drinkis el ladboteloj, kaj la almangxajxo estis nur nerostitaj arakidaj grajnoj. Sed cxiuj estis kontentaj pro la gxuo. S-ro Wang, rugxigxinta pro la vino, diris al ni, ke arbohakistoj drinkas cxe cxiu mangxo, kaj la vino estas macerajxo el diversaj drogoj, kiu povas malstrecxi la muskolojn, vigligi la sangocirkuladon, forigi malvarmon kaj mildigi doloron. Tio estas sperto heredita de la antauxuloj. Kiam la arbohakistoj soifis dum laborado en la arbaro, ili englutis negxbuleton; kiam ili malsatigxis, ili enpikis vergeton en bulojn el maiza faruno kaj rostis ilin sur fajro; kiam la buloj krustigxis, ili mangxis ilin, kvankam ilia interno ankoraux estis glacia. Post certa tempo preskaux cxiuj arbohakistoj eksuferis de stomaka malsano. Krome en la arbaro estis humide, kaj ili sentis doloron cxe la talio kaj artikoj. Sed la arbaro estis tre amika al ili, ke tie kreskas diversaj kuracherboj?

S-ro Wang havis 50 jarojn. Li estis nomata de la kolegoj "Frato", kaj la junuloj nomas lin "Onklo". Li longe logxis en la kabano kaj prenis gxin sia hejmo. Ili prizorgis unu alian kaj interrilatis kiel patro kun filo aux frato kun frato. Ili estis gajaj kaj sxercemaj, kaj pro tio ili facile moderigis sian lacigxon kaj enuon, sed la vino-macerajxo ne donis tian efikon. En la malfacilaj cirkonstancoj harmonio estis tre grava, alie ili ne povus movi pezegajn trunkojn. Ajna neglekto kauxzus sangan akcidenton. La nepre necesa solidareco transformigxis en animitan "ruk, ho ruk". En kuna ruk-krio cxiuj pasxis en strikta takto. Poste masxina transportado anstatauxis la homan transportadon, kaj oni jam ne bezonis krii "ruk ho ruk", sed la animo de "ruk ho ruk" dauxris. Kaj nun oni bezonas alian krion: Kiam la hakita arbo estas falonta, oni devas lauxte krii trifoje en direkto de tiu arbo, por ke la kamaradoj sin gardu kontraux gxia falo. Ili plej timis, ke la hakita arbo ne falos, sed rekte staros kiel antauxe; gxi povos fali en ajna momento, se ventos. Kaj tiam kriego jam neniom helpos. Alia dangxera afero estas, ke la falinta arbo resaltos kunpusxigxante kun la tero. Ambaux estis vunditaj ? kaj la homoj kaj la arbaro estis sangantaj. La koro de la viroj sangis kaj ili montris pli grandan respekton kaj timon al la arbaro. Do cxiufoje, antaux la komenco de arbohakado oni devis fari kulton al la monto kaj arbaro. Cxio tio jam forpasis. Tamen nun, irante en la arbaro, oni ne facilanime sidis sur stumpoj de la hakitaj arboj aux tretis ilin, sxajne por ne ofendi dion.

Cxu la naturo pardonos ilin?

DOMAGxI CxIUN COLON DA LIGNO

Elcxerpigxas la fuelo, kaj la homa ekzisto alfrontas krizon. Tio ne estas vengxo de la naturo, sed signalo de kuna pereo de la homoj kaj la naturo. Fakte antauxlonge la malbona auxguro jam aperis. Antauxe altaj arboj skrapis la cxielon kaj kreskis unu apud alia en interspaco de malpli ol unu futo. Sed poste la registaro de Qing-dinastio (1644-1911) praktikis la politikon de "translogxigo kaj landlima kulturado", ke la arbaroj malvastigxis tago post tago kaj rapide retirigxis ilia rando. Nun maltrankvilo de la logxantoj de Dahailin jam superis la antauxan determinismon. Ili pentis post longa meditado, ke ili tro pagis el la estonta enspezo. Kaj nun ili domagxas cxiun colon da ligno.

En la arbohakejo Taipinggou ni renkontis gvidantojn pli altrangajn ol tiuj de la arbohakejo. Ili venis ekzameni la "ripozigon" de la arbaro. S-ro Sun Shouxi, respondeculo de la arbohakejo, konigis al ni, ke la denseco de la arbaro devas havi racian gradon konforman al la ekologia bezono de la kreskado de la arboj. Troa denseco malhelpas tralikigxon de sunradioj kaj perdigas al la grundo fekundecon, sekve la arboj ne povas bone kreski. Sed ankaux troa maldenseco pro malracia hakado estas malutila, cxar en tro granda spaco la arboj multe disbrancxigxos, la arbotrunkoj ricevos tro da cikatroj post forhako de la brancxoj kaj la trunkoj farigxos malbonkvalitaj. Kaj cetere, maldensa arbaro estas facile detruata de ventego. Sola arbo malfacile dauxre vivas pro tio, ke gxi perdas la necesan medion. Kaj nun la tasko estas bone prizorgi la ekologiajn arbarojn kaj praktiki racian hakadon en porkomercaj arbaroj. Pro tio cxiuj arboj estis numeritaj, por ke la arbaroj povu ekzisti por cxiam kaj esti sencxese utiligataj de la homoj.

Hakante arbojn, la arbohakistoj detale kalkulis cxiun colon da ligno. Antaux dekoj da jaroj la stumpoj altis 80 cm., sed nun apenaux 10 cm. En negxa vintro oni devas forsxovi negxon pli ol unu metron dikan por segi la arbon kiel eble plej malsupre de la trunko. Antauxe oni forhakis la pinton de la trunko je la loko kun diametro de 30 cm., kaj nun je la loko kun tiu de 3 cm. Ankaux la velkintaj kaj ventorompitaj arboj, la pintoj de la trunkoj kaj la dikaj brancxoj estas utiligataj. Kaj en transportado oni denove uzas brutojn anstataux traktoroj. Esplorado montras, ke traktora transportado 3.8-oble pli multe damagxas la arbojn ol bruta transportado, cxar por cxiu centa metro de la traktora vojo oni detruas 19 arbojn.

Alia respondeculo Sun diris, ke antauxe ili strebis havi multe da greno kaj neniam atendis, ke ili suferos de malsato, kaj mankas al ili necesa zorgo. Nun ili plene utiligas la materialojn kaj emfazas cxian sxpareton. Ili anstatauxigis lignon per plasto en konstruado de kabano, kio donis la saman efikon. La plasta tegmento ne likas nek enlasas venton en vintro, kaj kusxante en la lito, ili povas rigardi stelojn sur la cxielo.

Jam plurfojaj reformoj okazis en hejtado. Antaux 40 jaroj oni hejtis per pinarboj, 10 jarojn post tio oni uzis segajxon, antaux dekkelke da jaroj oni hejtis per karbo, kaj nun oni uzas gason. Oni jam ne rajtas bruligi ecx nebonajn brancxojn, cxar splitoj povas esti utiligataj por paperfarado, kaj segajxo ? por kulturado de orelfungoj.

PROTEKTI ARBARON

S-ro Ma Yongshun emeritigxis. Dum sia laborado li faligis 36?000 arbojn. Kaj pro tio li multe malkvietis. Post la emeritigxo li kun siaj familianoj komencis energie planti arbojn eksplikante la faron, ke li pagos la sxuldojn. Kiam li kaj liaj familianoj plantis jam 46?500 arbojn, li forpasis en la agxo de 86 jaroj. Li estis ordinara arbohakisto, sed la homoj de Dahailin respektis lin.

Eksterordinara diluvo de Cxinio en l998 fakte estis averto de la naturo. Reduktigxo de arbaro minacis ne nur la arbohakistojn. Por la akvo, por la aero, por la tero, por la estonteco de la infanoj kaj por cxiuj vivajxoj sur la tero, la arbohakistoj de Dahailin havis neniun alian elekton: Ili devas respekti la rajton de la arboj pri la vivo kaj aligxi al la homa kontrakto. Tiu elekto signifas finon de arbohakado kaj ili devas esti defendantoj de la arbaro.

"La permesita kvanto de hakeblaj arboj malmultigxas jaro post jaro, kaj cxi-jare la kvanto reduktigxis je 4?000 kubmetroj. Gxi valoras 600?000 juanojn (cx. 8 juanoj egalas al unu usona dolaro), nome unumonata salajro por la tuta personaro de la arbohakejo. Do ni nepre devas havi alian rimedon," diris s-ro Sun. Multaj arbohakaj brigadoj turnigxis en arboplantajn. Sed nuntempe ili nur investas kaj neniom rikoltas. Sed laux malproksimvida analizo, ekologia profito estas pli grava ol ekonomia profito. Sed kiamaniere sin vivtenos la arbohakistoj, kiuj antauxe dependis de arbohakado? Por solvi la problemon, ili faris multflankan entreprenadon.

Subtenate de la registaro, la arbohakistoj sin okupas pri novaj laboroj. Utiligante la lokajn kondicxojn, ili faras arbaran turisman servon kaj kulturas "verdajn" mangxajxojn, kiel orelfungoj. S-ro Sun diris, ke multaj el la arbohakistoj estas malproksimvidaj. Antaux kelke da jaroj, kiam la arbohakejo ne povis salajri la laboristojn, iuj sin turnis al nova profesio. La 42-jara Wang Yongyou bredas 18 bovojn kaj kune kun la edzino faras kaj kolportas matenmangxajxojn. Tio estas pli multe enspeziga ol arbohakado. S-ro Sun Yuxiang lauxkontrakte kulturas hektaron da legomkampoj, kio alportas al li grandan enspezon. Iuj junaj arbohakistoj iris al aliaj lokoj por sercxi vivrimedojn.

"Sed kiu restas kaj prizorgas la arbojn, kiam cxiuj aliaj foriras?" diris la edzino de iu laboristo de la arbohakejo Shuangfeng. Sxia edzo cxiumonate enspezas 300 juanojn, kaj ses dekonoj estas pagitaj por la filo lernanta en mezlernejo. Tamen sxi ne volis forlasi la arbaron. Sxi havas multon por fari: en printempo sxi plantas arbidojn, en somero sxi forigas malbonajn arbidojn por enlasi sunlumon, en auxtuno sxi faras fosojn, sarkas sub grandaj arboj kaj distauxzas falintajn foliojn, por ke arbosemoj falu kaj gxermu en la fosoj? En aliaj tempetoj sxi kolektas en la arbaro mangxeblajn vegetalojn, drogherbojn, fungojn kaj orelfungojn kaj vendas ilin.

Kiam ili flegas arbidojn kiel patrino bebon, ili trovis, ke la homoj kaj arbaro alfrontas komunan malamikon rato. Kaj tiam ili tre sopiras putoron, la komunan amikon de la homoj kaj arbaro. Putoro estas pli tauxga ol homo por forigo de rato. Sed dum longa tempo la homoj malamike traktis putoron. Ili tro multe cxasis gxin kaj nun ili malofte vidas gxin.

Cxe tio maljuna laboristo rakontis jenan okazajxon:

En la vintro de 1977 la mangxejo de la arbohakejo perdis cxiunokte kelke da kilogramoj da viando. Poste ili rimarkis, ke la "sxtelinto" estis putoro. Ili do spuris gxin gxis gxia nesto en malplena arboradiko. En la nesto grupo da putoridoj estis atendantaj mangxajxon. En mallumo la okuloj glime radiis bluan brilon. La sekvantan matenon tien iris juna arbohakisto kun segilo por faligi la velkintan arbon. Li estis mirigita de la vidajxo: La putoroj, malgrandaj sur la dorso de la grandaj, en du vicoj, estis translokigxantaj, same kiel kompatindaj fugxantoj.

Kien ili fugxis? Cxu ili revenos? En mia imago aperis iliaj belaj piedsignoj sur la negxo en la arbaro.