VESTOJ DE CxINAJ NACIOJ

Vestoj de tagxikoj

Fotoj de LIU SIGONG

La cxinaj tagxikoj vivas sur la Pamira Altebenajxo en la okcidento de la Xinjiang-a Ujgura Auxtonoma Regiono, kaj ilia totala nombro estas 27?00. Same kiel aliaj nacimalplimultoj, ankaux la tagxikoj havas siajn proprajn naciajn vestojn.

Kutime la viroj portas sur si longan senkoluman kaj zonitan jakon kun butonaro en la mezo de la brusto. En malvarma sezono ili aldonas sxafpelton ekster la jako. Ili portas cilindran cxapon el nigra veluro, kaj la rando de la cxapo povas esti mallevata malsupren por sxirmi la orelojn kaj vangojn kontraux frosto. La virinoj portas sur si robon, kaj sinjorinoj ?posttukon kaj rondan broditan cxapon kun argxentaj ornamajxoj. Kiam ili vizitas alian lokon, ili devas kovri la cxapon per tuko. Cxiuj viroj kaj virinoj portas sur si feltajn sxtrumpojn kaj molajn sxafledajn botojn kun plandumoj el poefaga ledo. Tiaj sxuoj estas tauxgaj por irado en montoj. En la lastaj jaroj la viroj vestas sin ankaux per euxropstila kostumo.